La
Chefurba Fershtala Kompanio (grupo) havas historion de pli ol 80
jaroj. Ghia chefa produktajho estas uzata por gravaj ekonomiaj projektoj
kaj nacidefendaj konstruoj de Chinio. 1/13 kaj 1/7 de la shtalajhoj
bezonataj de gravaj ekonomiaj kaj nacidefendaj konstruoj estis fabrikitaj
de ghi kaj krome ghiaj produktajhoj eksportighas al 50 landoj kaj
regionoj. Antaue la produktokvanto de shtalo estis rigardata kiel
simbolo de la sinteza nacia forto, tial en la okuloj de multaj chinoj
la kompanio estas marko de la industrio de Pekino.
En la lastaj jaroj ghi uzis grandan monsumon kaj homajn
fortojn por solvi la problemojn pri medipolucio kaj haltigis plurajn
fundamentajn konstruojn, spite la malaltighon de profito de iuj
siaj branchoj.
Nun en la areo de ghiaj fabrikaj domoj
ne plu vidighas densaj fumoj kaj nuboj da polvo nek audighas bruado.
La shtalistoj, kiuj chiam portis makulan
bluzon en la pasinteco, nun portas puran blankan veston kaj farighis
elementoj de altteknologia entrepreno.
Shanghigho de la industria strukturo
La
Chefurba Fershtala Kompanio (grupo) havas 3 grandajn ferminejojn,
inkl. de tiu en Peruo, 5 ferfandajn fornegojn, 4 shtalejojn kaj
19 laminatejojn kun sinteza povo de produktado de 8 milionoj da
tunoj. En 1995 ghi komencis reformadon kaj post tio ghi ne plu
estas sole shtata entrepreno, sed granda ekonomia grupo kun pluraj
posedsistemoj kaj pluraj leghpersonoj.
En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento
chiuj chinaj shtataj entreprenoj devis doni siajn profitojn al
la shtato. Ghi ne kapablis pliigi sian reproduktadon kaj ech fari
simplan reproduktadon. Por shanghi tiun fenomenon ghi proponis
laukontraktan respondecan produktan sistemon, t.e. doni al la
shtato fiksitan sumon de siaj profitoj kaj levi ghin lau la gajnitaj
profitoj, dum la entrepreno mem rajtas uzi la superfluajn sumojn
por fari teknikan reformadon. La Shtata Konsilio aprobis la proponon
post argumentado de ekonomikistoj. En la sekvantaj pli ol dek
jaroj, kiam la kompanio praktikis la novan sistemon, ghi enkondukis
dekojn da specoj da novaj avangardaj teknikoj de eksterlande,
kreis plurajn specojn da teknikoj kaj ekipajhoj kaj eksportis
ilin alilanden, inkl. de metalurgia konvertoro, la plej rapida
en la mondo, kaj ghia fiksa kapitalo rezervita en la formo de
restigitaj profitoj jam superis 10 miliardojn da juanoj kaj en
tiu tempo ghi donis al la shtato imposton kaj profitojn de dekoj
da miliardoj da juanoj. Fakuloj komentariis, ke ghia kontribuo
ampleksas ne nur la grandajn imposton kaj profiton, sed ankau
novan pensmanieron.
Ekde la lasta periodo de la 90-aj jaroj
de la pasinta jarcento Pekino reviziis la antauan strategion pri
urba disvolvigho, lau kiu ghi dedichis grandan atenton al peza
industrio. Kaj nun lau la principo pri kompaktaj teknikoj, alta
aldonvaloro kaj shparo de energioj ghi dedichas grandan atenton
al disvolvo de altteknologiaj kaj informadikaj industrioj. La
Chefurba Fershtala Kompanio (grupo), kiel granda entrepreno, devas
obei la gheneralan principon de la shtato kaj servi al ghi.
Surbaze
de sia propra forto ghi faris grandskalan reguligon pri sia industria
strukturo por shanghi la tradiciajn industriojn en la altteknologiajn.
En 1995-2000 por produkti fajnajn shtalajhojn
ghi asignis 10.18 miliardojn da juanoj al teknika reformado. Fine
de 2000 la produktokvanto de la varoj, entenantajn altteknologiajn
faktorojn kaj altan aldonvaloron, 6-oblighis kompare kun tiu en
1995.
En 2001-2005 ghi daure elkribros postighintajn
teknikojn kaj aparatojn, inkl. de iuj shtalfandaj fornegoj kaj
laminatiloj, kaj plenumos reformadon de gravaj mashinoj. Tiam
la produktokvanto de la varoj kun alta aldonvaloro superos 70%
de la totala shtala produktokvanto kaj ghi chiujare eksportos
pli ol 2 milionojn da tunoj da shtalajhoj kaj levos sian profiton
depende chefe de la bonkvalita shtalo.
La kompanio estas fershtala entrepreno,
kiu plej frue en Chinio ekokupis sin pri altteknologiaj industrioj.
Ghia chefa parto projektas kaj fabrikas superklasajn integritajn
cirkvitojn, tio estas malforta parto en la elektronika industrio
de Chinio kaj ofte malhelpas disvolvighon de ghia informadika
industrio. Por disvolvi ghin oni bezonas grandan sumon kaj altteknologiojn,
tial nur grandegaj entreprenoj kapablas sin okupi pri tio.
En kunlaboro de la Chefurba Fershtala
Kompanio kaj la japana kompanio NEC naskighis en 1994 la Chefurb-NEC-a
Elektronika Limigita Kompanio. Che ghia naskigho la japana flanko
diris, ke ghi estas ekonomia establo kaj politikaj organizoj ne
devas sin trudi en ghian ekonomian aktivadon, tial la partia organizo
de la kompanio ne povis efike funkcii. En 1997 ghenerala filio
de la partio alvokis, ke la partianoj devas diligente labori kaj
preni sur sin pezajn taskojn por esti elitaj fortoj de la entrepreno
kaj fari kulturan konstruadon en la entrepreno cele plenumi la
produktajn taskojn. Ilia laboro gajnis konfidon de la japana flanko.
De tio la japanoj montris respekton al la partia organizo kaj
invitis ghian reprezentanton al la kompania administracio. Prezidanto
de la kompania direktoraro Luo Bingsheng diris, ke la kompanio
devas atribui chiujn siajn sukcesojn al la ghusta gvido de la
partio.
Nun
la kompanio estas unu el la plej grandaj fabrikoj, produktantaj
grandan integritan cirkviton per avangarda tekniko en Chinio.
Ghia chefa produkto havas 6 kategoriojn el centoj da specoj de
integritaj cirkvitoj, kies funkcio jam atingis la mondan nivelon,
kaj la kvanto de la cirkvitoj de teleregiloj de koloraj televidiloj
kaj tiu de plurfunkciaj horloghoj konsistigas 50% de tiu de la
china merkato.
La Chefurba Fershtala Kompanio (grupo)
havas serion da altteknologiaj entreprenoj, kiaj tiu de integrita
cirkvito, tiu de industriaj robotoj kaj automobilaj klimatiziloj.
Kunlabore kun chinaj kaj alilandaj altteknologiaj entreprenoj
ghi investas ankau softvaran ghardenon de Zhongguancun, altteknologian
agrikultron kaj aliajn industriojn.
Por verdajhoj
La
Olimpikoj en 2008 rifuzos industrian polucion. La agadprojekto
de la Pekinaj Olimpikoj publikigita en marto, 2002, klare montras,
ke por redukti la polucion fine de 2003 la shtala produktokvanto
de la Chefurba Fershtala Kompanio (grupo) reduktighos al 6 milionoj
da tunoj, sed nun ghi produktas 8 milionojn da tunoj. La malpliigho
de la produktokvanto perdigos al ghi profiton de 4 miliardoj da
juanoj. Nun ghi okupas la 3-an lokon inter la grandaj fershtalaj
entreprenoj de Chinio. (La Baoshan-a Fershtala Kompanio de Shanhajo
kaj Anshan-a Fershtala Kompanio de Liaoning okupas la unuan kaj
duan lokojn respektive.) Post 2003 la chefurba kompanio okupos
la kvaran lokon. Antau la fino de 2003 ghi devas emeritigi au
transpostenigi 50 mil laboristojn.
La kompanio tamen opinias, ke por la
verdaj Olimpikoj ghi devas fari sian kontribuon kaj indas la perdoj.
En 2000 la fumo, pulvoro kaj fosfora
dioksido elvomitaj de la kompanio mallevighis respektive je 43.84%,
45.7% kaj 57.34%. Per tio ghi antautempe plenumis la postulon
de la china registaro pri redukto de industria polucio, kaj la
verdigita areo de la fabriko atingis 1920 mil kvadratajn metrojn.
La pli granda aktivado pri verdigo iras
en la rondo de la laboristoj de la kompanio.
La plej granda polucia fonto de la kompanio,
t.e. ghia granda aglomerejo en la distrikto Shijingshan, translokighos
el Pekino kaj samtempe kun tio ankau la fabriko de krudaj materialoj
estos multe reduktita kaj hermetike traktata. En la venontaj 5
jaroj ghi translokos 3 koaksajn fornegojn al Qian'an de Hebei-provinco
kaj tie denove starigos bazon de krudaj materialoj.
Krom tio, la eksperimento trakti blankan
rubon per industria koaksa forno jam proksimighas al sia fino.
Chiujare Pekino devas trakti 20-30 tunojn da plasta rubo. Post
la eksperimento oni fundamente solvos la problemon pri blanka
rubo.
Krom tio la kompanio sin okupas ankau
pri esploro pri metalurgiaj fornegoj por trakti la eluzitajn kauchukajn
pleumatikojn kaj bateriojn. Tiuj ekipajhoj povas trakti centojn
da tunoj da eluzitaj objektoj kaj rubo. Ili traktos per alttemperatura
fandado ankau injektilojn uzitajn de hospitaloj.
En Pekino chiujare estas 100 mil eluzitaj
automobiloj. Koncerne tion la kompanio diris, ke ghi povas trakti
ilin per fandado.
La kompanio planas konstrui en la fabrika
areo metalurgian muzeon kaj grandan tropikan botanikan ghardenon
en forcejo. Tiam la medio de la kompanio atingos la mondan nivelon
kaj povos kontentigi la bezonon de la Olimpikoj en 2008.
|