En
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento aperis en Chinio la unuaj privataj
entreprenoj. De tiam la chinaj privata ekonomio kaj privataj entreprenoj
pli kaj pli bone disvolvas sian superecon en merkata konkurenco
kaj ilia kreiveco montrighas ne nur en tekniko kaj produktajhoj,
sed ankau en la produkta sistemo. Nun 200 milionoj da chinoj laboras
en privataj entreprenoj.
La unua richulo de Chinio naskighis en privata entrepreno
S-ro Liu Yonghao estas rigardata de Hongkong-aj
jhurnaloj kiel la unua richulo sur la china cheftero. Li estas
prezidanto de la kompanio (grupo) Nova Espero. Liu diris, ke la
Nova Espero spertis disvolvighon en 20 jaroj kaj ghi havas ian
superecon en prilaboro de furagho, laktajhoj kaj viando kaj en
brutobredado. Nun ghi estas elstara en la merkata konkurenco.
Liu estas ankau vicprezidanto de la Banka
Korporacio Minsheng, Chinio.
La Banka Korporacio Minsheng naskighis
antau 6 jaroj. Ghi estas privata financa establo kompare frue
fondita en Chinio. Oni rigardas ghin kiel entreprenon de privata
kapitalo en financa merkato. Ghi estas unu el la plej bonaj bankaj
korporacioj en Chinio.
La kompanio Nova Espero farighis chefa
akciulo de Minsheng kaj post tio ghi shanghis sian entreprenadon
de produktado al tiu de kapitalo. Liu diris, ke jam en la komenco
de la 90-aj jaroj la Nova Espero achetis kaj aneksis aron da entreprenoj
kaj establis branchojn en multaj lokoj de Chinio, tiel ke ghi
fondis kompare solidan fundamenton kaj post tio ghi donis investon
al financa establo, banko kaj asekura kompanio, tiel ke ghi multe
disvolvighis kaj ghia kapitalo multe kreskis.
Post membrigho de Chinio al MKO
Chinaj privataj entreprenistoj tre zorgas
pri la nova spaco de disvolvigho kaj influo kauzitaj de membrigho
de Chinio al la Monda Komerca Organizo (MKO).
Membrigho de Chinio al MKO signifas,
ke la chinaj privataj entreprenoj ekhavis egalanb konkurencan
rajton en la china kaj internacia merkatoj. Statistiko montras,
ke Chinio havis dekojn da reguloj katenintaj la privatan ekonomion
en ghia entreprenado, sed nun nur telekomunikado, asekuro kaj
kelke da aliaj strikte rilataj al la nacia ekonomio kaj popola
vivo estas daure regataj de la shtato, sed multaj el ili estos
iom post iom malfermitaj al eksterlando lau promeso de la china
registaro. Lau la principo pri civitana traktado, chinaj kapitaloj
rajtas sin okupi en chiuj sferoj, malfermitaj al eksterlando,
tio signifas, ke la chinaj privataj entreprenistoj rajtas disvolvighi
sur pli multaj kampoj. Fakuloj diris, ke estos nuligitaj ankau
aliaj katenoj al la privataj entreprenoj, kiaj nejustaj traktadoj
pri enmerkatigho, kolektado de mono sur merkato, importado kaj
eksportado. Membrigho de Chinio al MKO ankau kreis favorajn kondichojn
por chinaj privataj entreprenoj partopreni la internacian komercan
konkurencon. Antaue chinaj privataj entreprenoj faris multe por
disvolvi sian entreprenadon alilanden. Kaj tio realighos post
nelonge.
Internaciigho de privataj entreprenoj
estas nepra tendenco de la ekonomia tutmondigho kaj ankau ilia
neeviteble elekto en certa periodo de ilia disvolvigho. Fakuloj
kredas, ke la nova produkta forto kreita de privataj entreprenoj
estos chefa kauzo de akcelo de rapida disvolvigho de la china
ekonomio en la venontaj 5-10 jaroj.
Kompreneble la chinaj privataj entreprenoj
renkontos pli kaj pli multe da fortaj rivaloj en la enlanda kaj
internacia merkatoj.
Liu Yonghao diris, ke la Nova Espero
ne timas komercan konkurencon kun alilandaj rivaloj, sed volonte
akceptos la defion kun la eksterlandaj entreprenoj por okupi la
enlandan kaj internacian merkatojn.
Politika kondicho
Krei liberan, justan kaj unuigitan medion
estas baza garantio por disvolvigho de la chinaj privataj entreprenoj
kaj ankau premiso de ilia rapida irado al la internacia merkato.
Fakuloj diris, ke estas facile teorie
konfesi, ke la privataj entreprenoj havas la saman rajton de ekstera
komerco kiel la shtataj entreprenoj, sed efektive estas multe
da problemoj malfacile venkeblaj. Tial oni devas fari reformadon
kaj reguligon de la registaraj funkcioj; bone fari konstruon de
sistemoj de la modernaj entreprenoj kaj fine post membrigho de
Chinio al MKO la translandaj kompanioj faros pli drastan konkurencon
en la china merkato, kio certe vekos atenton de la publiko al
la naciaj industrioj.
Tendenco de disvolvigho
Unue,
la chinaj privataj entreprenoj plimultighos. La china registaro
jam klare montris, ke ghi malfermos al la privataj entreprenoj
chiujn terenojn, kiuj estas konformaj al la shtataj leghoj kaj
industriaj politikoj kaj lau promeso de la registaro malfermotaj
al eksterlando. Chinio multe faciligos la permeson de eniro en
la merkaton. La shtato ellaboris planon kaj favorajn kondichojn
koncerne la disvolvon de la okcidenta parto de Chinio, tio signifas,
ke ghi donos grandan scenejon por disvolvigho de la privataj entreprenoj
kaj krom tio la politiko pri disvolvo de malgrandaj urbetoj estas
utila ankau al la privataj entreprenoj.
Due, estos pli racia la dislokigho de
la privataj entreprenoj, kiuj estas unu el la vivfortoj en la
kampo de novaj altaj teknologioj. En la pasintaj 20 jaroj Stone,
Legend, Founder kaj aliaj privataj entreprenoj jam akiris rimarkindajn
sukcesojn en softvaroj de komputiloj. Kun realigho de la strategfio
prosperigi la shtaton per sciencoj kaj edukado, aperos sur la
china cheftero pli multe da privataj entreprenoj sin okupantaj
pri novaj altaj teknologioj. Multaj privataj entreprenoj nun shanghas
sian produktadon kaj aro da eminentaj chinaj junuloj studintaj
eksterlande, revenis la patrion por disvolvi novteknologiajn entreprrenojn.
Kun nuligo de politiko malpermesi al la privataj entreprenoj importi
kaj eksporti, multaj el ili ekokupos sin pri tiu afero. Kaj post
nelonge aperos la fenomeno de racia dislokigho kaj komuna disvolvigho
de la unua, sekundara kaj terciara industrioj de la privataj entreprenoj.
Trie, la kvalito de privataj entreprenoj
havos impeton. Multaj privataj entreprenoj nun faras reformadojn
teknikan, administran kaj sisteman por levi la kvaliton de siaj
varoj kaj pliigi la facile vendatajn varojn. Tio estas nova tendenco
de disvolvigho de la chinaj privataj entreprenoj.
|