Guangdong estas unu el la
provincoj, plej frue malfermitaj en Chinio, kaj la tieaj entreprenoj havas bonan
konon pri merkato. En la sesio de la nuna china popola kongreso reprezentantoj
de Guangdong-aj entreprenoj faris varman diskuton pri la novaj alpreneblaj rimedoj
post membrigho de Chinio al MKO. Liang
Weifa, estro de la Buroo de Ekstera Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro de Guangdong,
opinias, ke por akcepti defion de MKO, la registaro devas shanghi siajn funkciojn
kaj laborsistemon, iom post iom establi administran kaj funkcian sistemojn, konvenajn
al la regularo de MKO, levi siajn kapablojn en decido de politikoj, planado, organizado
kaj harmoniigo, servado kaj kontrolo de la merkato, krei publikan, justan kaj
racian merkatan medion. Estas grava la shanghigho de la registaraj funkcioj, kaj
la entreprenoj devas iniciative konformigi sin al tiu transformado por ne lasi
fremdulojn forpreni nian fromaghon. Li
opinias, ke post membrigho de Chinio al MKO, granda sumo da fremdlandaj kapitaloj
estos investitaj en Chinio, dum la enlanda investado farighos pli kaj pli ofta
kun ekonomia disvolvigho. Kvankam Chinio havas regulojn pri administro de eksterlandaj
kapitaloj, tamen ghi urghe bezonas leghon pri investado por reguligi la merkatan
investon, tial en la chi-foja sesio s-ro Liang prezentis sian proponon "Pli
rapide ellaboru leghon pri eksterlanda investo" Kiamaniere
la trafikaj entreprenoj gajnos profiton post membrigho de Chinio al MKO? Zhang
Chunlin, ghenerala direktoro de la Internacia Aerodromo Baiyun de Kantono, unu
el la tri plej grandaj aerodromoj de Chinio, diris, ke la membrigho estas kaj
bona shanco kaj defio por Chinio. Baiyun estas grava flughaveno en suda Chinio.
Nun ghia nova parto estas en strecha konstruado, kaj lau la plano chi-jare plenumighos
la konstruado kaj post 3 jaroj ghi farighos moderna pivota adrodromo. "Konu
aliajn unue kaj disvolvu vin mem poste." Tio estas sperto de Huang Deming,
reprezentanto de la kongreso kaj prezidanto de la Komerca Chambro de Privataj
Entreprenoj de Maoming, Guangdong-provinco. Li diris, ke ne estas facile por ke
Chinio kunfandighu en la mondan familion, kaj la varoj de privataj entreprenoj
havu sian lokon en internacia merkato. Nur kiam la entreprenoj havos merkaton,
klare konos la normojn kaj poste faros reproduktadon, ili evitos erarvojon. Multaj
entreprenistoj diris, ke post membrigho de Chinio al MKO la merkata konkureco
farighos pli drasta kaj bonorda en Chinio kaj tiam por eterne forpasos la tempo,
kiam oni kredas spekulacion kaj hazardan venkon. Kiu faros la premon de pordmalfermo
movforto, tiu gajnos venkon en la konkurenco. |