De
la lastaj jaroj chinaj varoj vidighas ne nur en mez- kaj malgrandaj vendejoj,
sed ankau en multaj grandaj magazenoj de Europo. Chinaj varoj aperis
en Europo En vendejoj kaj superbazaroj, entreprenataj
de chinaj elmigrintoj en la distriktoj 13-a kaj 19-a de Parizo, vidighas multaj
chinaj varoj, kiaj metiartajhoj, silkajhoj, vestoj, porcelanajhoj, fruktoj, marproduktajhoj,
vinagro, sojo kaj etmanghajhoj en gustoj de diversaj lokoj de Chinio. En grandaj
superbazaroj oni povas vidi varojn faritajn en Chinio, kiuj estas ne nur tradiciaj
ludiloj, vekhorloghoj kaj monujoj, sed ech DVD-aparatoj, videoregistratoroj, mikroondaj
fornoj, telefonoj, printatoroj, polvo-suchiloj, akvovarmigiloj, elektraj gladiloj,
suko-premiloj, klimatiziloj k.a. Ankau multe da gladiloj estas importitaj el Chinio.
Granda shanghigho okazis en konsisto de la chinaj varoj en la europa merkato.
Ilia nivelo rimarkinde levighis. Komercisto de hejmaj
elektraj aparatoj, longe laboranta en Europo, diris, ke kvalite la chinaj hejmaj
elektraj aparatoj estas neniom malpli bonaj ol la europaj kaj multe pli bonaj
ol la koreaj kaj hindaj, kaj plie ilia prezo estas malalta; se la okcidentaj landoj
nuligos la barieron intence starigitan en komercado, do chinaj varoj havos pli
bonan vendadon en Europo. Chie vidighas "Farita en Chinio" Mia
amiko diris, ke antau dekkelkaj jaroj en francaj vendejoj vidighis nur du specoj
de chinaj varoj, t.e. tablotenisa pilko kaj vekhorlogho, sed nun chie vidighas
varoj faritaj en Chinio. Foje mia amiko vizitis la plej grandan magazenon de Parizo
por acheti valizon. El la amasego da valizoj al li plej plachis tiu kun marko
JYL, delikata, furora kaj eleganta. Li pagis monon, malfermis ghin kaj vidis,
ke sur la marko klare legighas la vortoj "Farita en Chinio". Junie
de 2001, en Parizo okazis granda aviadila ekspozicio, kie chiuj vizitantoj povas
ricevi koncernajn materialojn kaj sakon kun signo de la ekspozicio. La sako estas
plurfunkcia. En ghin oni povas meti poshtelefonon, fotilon kaj diversajn aliajn
objektojn, grandajn kaj malgrandajn. Sur ghi legighas ankau la vortoj "Farita
en Chinio". Antau nelonge mi vizitis iun faman magazenon en Parizo por acheti
diktafonon. Tie al mi plej plachis la diktafono farita en Chinio. Unuvorte, chie
vidighas varoj faritaj en Chinio, kiuj profunde impresas pli kaj pli multe da
klientoj. Por okupi grandan lokon en la europa merkato Kvankam
iuj chinaj varoj vendighas en europaj vendejoj, tamen pro komerca bariero de la
Europa Unio iuj gravaj chinaj varoj estas ankorau ekster la pordo. Por
ke pli kaj pli multe da chinaj varoj vendighu en la europa merkato, iuj chinaj
entreprenistoj serchis alian vojon kaj alprenis novan metodon, t.e. funkciigi
fabrikon en Europo. La biero de Qingdao kaj hejmaj elektraj aparatoj kun markoj
Chunlan, Haier kaj Yuanda plachas al europaj konsumantoj kaj estas bone vendataj. Iuj
chinaj entreprenistoj fondis fabrikon en Europo, kio tre favoris eksporton de
chinaj mashinpecoj kaj materialoj kaj evitis ghian kontrau-dumpingon. La Kantona
Lehua-a Elektrona Limigita Kompanio fondis fabrikon de televidiloj kun jara produktokvanto
de 0.5 miliono da televidiloj, kiuj vendighas en la landoj de Europa Unio, orienta
Europo, norda Afriko kaj Mez-Azio, kun jara vendovaloro de 360 milionoj da francaj
frankoj. |