Nemalproksime
de la vasta Tian'anmen-placo estas movoplena komerca kvartalo Dashilan, kie sidas
la apoteko Tongrentang de china farmacio. Historio de Tongrentang Tongrentang
estas unu el la plej malnovaj apotekoj en Pekino. Ghi fondighis en 1669, kaj la
fondinto Yue Zunyu iam servis en la kortego, kaj pro tio estis oportune por li
kolekti multajn antikvajn receptojn kaj tiujn aplikatajn che la kortego kaj popolo.
Lia apoteko Tongrentang estis privilegiita je liverado de medikamentoj al la kortega
apoteko, kaj poste je preparo de medikamentoj por la imperiestra familio. Famaj
medikamentoj de Tongrentang En
la pasintaj pli ol 300 jaroj, la apoteko ghuis famon per preparado de diversaj
piloloj, kuracpulvoroj, plastroj kaj granoloj. Inter ghiaj pli ol 400 specoj de
medikamentoj la plej famaj estas la piloloj Angongniuhuang, Suhesjiang kaj Zaizao,
Tigrosta Vino k.a.. La
tradicia pilolo Angongniuhuang de Tongrentang havas historion de pli ol 200 jaroj.
La ingrediencoj de la pilolo estas tre multekostaj rinocera korno, mosko, perlo
k.s. La pilolo efikas kontrau febro, komato, delirado, konvulsio kaj aliaj malsanoj.
Estas malsanulo, kiu febris svene 14 tagojn pro infektigho de vundo. Sed kiam
li prenis la pilolon Angongniuhuang, tuj malaperis la febro. Same
fama estas la pilolo Ughibaifeng kontrau virinaj malsanoj. La chefa ingredienco
estas blankfeniksa koko. Tia koko surhavas neghe blankan plumaron tamen karbe
nigrajn hauton kaj karnon. La
pilolo Ughibaifeng estas farita ghuste el la karno kaj osto de tia koko, ginsengo,
angeliko, cervokorna gelateno kaj aliaj multekostaj drogoj. En
antikva libro estas notite, ke en Tang-dinastio (618-907) jam aperis la pilolo
Baifeng, kiun oni opiniis panacea por virinaj malsanoj. En Qing-dinastio (1644-1911),
surbaze de la sperto akumulita de antauuloj, la kortega hospitalo reviziis la
recepton de la pilolo Baifeng, kaj difinis la preparadon al Tongrentang. La pilolo
estis liverata ekskluzive al la patrino, edzino kaj kromedzinoj de imperiestro. En
1981 oni hazarde trovis en la antaua kortega apoteko de la Imperiestra Palaco
du pilolojn, kiujn postlasis la imperiestra patrino Cixi antau pli ol 100 jaroj.
La blanka vaksa globeto de pilolo konservata en brokata skatoleto aspektas kiel
delikata trezoro. Maltegite, la piloloj estas brilaj, forte bonodorantaj kaj ankorau
efikaj kontrau malsanoj. Ginsengo,
kiel regho de la drogherboj, chiam estas rigardata de chinaj medicinistoj kiel
la plej tonika drogo. La fama antikva farmakologo Li Shizhen (1518-1593) alte
taksis ginsengon en sia verko "Bencao Gangmu", ke ginsengo fortigas
la internajhojn, kvietigas palpitaciojn, akrigas la vidadon kaj refreshigas la
memoron. Tongrentang
vendas diversspecajn bonkvalitajn ginsengojn. Iuj sovaghaj ginsengoj kostas mil
juanojn por chiu gramo, sed iuj kulturataj nur kelke da juanoj. Chiujare la apoteko
sendas spertajn farmaciistojn al la Nordoriento de Chinio por acheti ginsengojn
kaj poste prilaboras ilin. La
tigro estas kruela rabobesto, tamen ghia osto estas altvalora drogo. Vino-macerajho
de tigra osto bone efikas kontrau artralgio. La
vino-macerajho de tigra osto de Tongrentang estas preparita el pli ol 140 specoj
da drogoj kaj tra ch. 50 procedoj. Post kelkjara konservado la koloro kaj gusto
de la vino farighas tre agrablaj. La vino bone efikas kontrau paralizigho de la
membroj, doloro je la talio kaj piedoj kaj lezo. La vino estis premiita en 1924
en la Lepsika Foiro. Krom
tio, Tongrentang produktas ankau aliajn salubrajn vinojn, ekz. Guogong k.a. La
medikamentoj de Tongrentang ghuas renomon unue pro ghiaj apartaj receptoj. Krom
antikvaj kaj popolaj, Tongrentang havas ankau receptojn el la kortego skribitajn
de eminentaj kuracistoj. Cetere
la drogoj uzataj de Tongrentang estas kvalite garantiataj kaj zorgeme elektitaj
en la produktejoj de la drogoj. La prilaborado estas rigore kontrolata. Preparado
de medikamentoj de Tongrentang La
preparado de medikamentoj de Tongrentang estas tre delikata kaj serioza. Ekzemple,
dum preparado de kontraufebra medikamento pulvoro Zixue, oni devas meti oron en
poton de shtonecaj drogoj kaj ilin dekokti, por ke la elemento de oro miksighu
kun la drogoj. Cetere la apoteko dufoje kribras la pulvoron per tre densa kribrilo,
por ke chiu pilolo enhavu egalan kvanton da ingrediencoj. Tongrentang
rigore observas la tradician manieron en preparado de medikamento, kaj samtempe
plurfoje reviziis la receptojn kaj specojn, akcentis la farmacian studon, reformis
la malnovajn instrumentojn, mekanizis au duonmekanizis multajn procedojn en produktado.
Dank' al tio, altighis la kvalito kaj kvanto de medikamentoj, kaj senchese kreighas
novaj specoj de medikamentoj. Tongrentang
konsistas el medikament-preparejo, ekstraktejo, vinfarejo kaj vendejo kun pli
ol 2 mil laboristoj kaj oficistoj. Dank' al sia racia administrado kaj kontentiga
servado, Tongrentang allogas al si sennombrajn klientojn chinajn kaj alilandajn. |