Hodiau
en Chinio la nombro de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estas pli ol 8 milionoj,
kiuj konsistigas 99% de la totala nombro de la tutlandaj entreprenoj. En
la pasintaj 20 jaroj tiaj entreprenoj evidente disvolvighis. Iliaj teknika renovigo
kaj utiligo de kapitalo rimarkinde progresis kaj la medio de ilia disvolvigho
plibonighis. Koncerne ilian teknikan renovigon la
china registaro asignis miliardon da juanoj en 1999 por fondi fonduson de teknika
renovigo de tiaj entreprenoj cele helpi ilian disvolvighon. Nun Chinio havas 40
servejojn de la teknika renovigo por tiaj entreprenoj, 500 centrojn por ilia pliproduktado,
100 elkovilojn de altteknologiaj entreprenoj, 30 universitatajn teknologiajn ghardenojn
kaj 20 ghardenojn por entreprenado de chinaj studentoj, venintaj el eksterlande. |