Nun
estas en diferencaj statoj la reformado de chinaj shtataj entreprenoj.
En iuj entreprenoj postighis la reformado de la labora, personara
kaj distribua sistemoj, kaj oni devas plirapidigi siajn pashojn.
La Ekonomia kaj Komerca Komisiono de Chinio faris decidon junie
de 2001, ke la gravaj shtataj entreprenoj kaj la grandaj kaj mezgrandaj
elitaj entreprenoj, difinitaj de diversaj lokoj, devas konstrui
kaj perfektigi la internan strukturon en unu au du jaroj.
Jiang
Qiangui, vicprezidanto de la Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono,
diris en la laborkunveno pri profundigo de la interna reformado
de shtataj entreprenoj, ke antau 10 jaroj Chinio elkovis kaj akcelis
la reformadon de la labora, personara kaj distribua sistemoj en
shtataj entreprenoj, tamen iuj entreprenoj ankorau ne plenumis
la taskon. Enketo fine de 2000 montris, ke nur 49.9% de la entreprenoj
praktikis la sistemon postenigi la tutan personaron per konkurado
kaj 46.9% de la entreprenoj nuligis la rangan diferencon inter
oficistoj kaj laboristoj. Faktoj montris, ke neplenumo de reformado
de la interna strukturo en la entreprenoj estas kashita danghero
por reformado kaj disvolvo de la entreprenoj en la estonteco kaj
tial oni devas fari pluapashan reformadon de la tri sistemoj.
Jiang diris,
ke koncerne reformadon de la personara sistemo, oni devas kiel
eble plej baldau praktiki la sistemon, ke administrantoj estu
engaghitaj en konkurado kaj ilia rango povu levighi kaj mallevighi.
La entreprenoj devas simpligi siajn oficejojn kaj redukti la administracion.
En la estonteco, escepte de la postenoj, kiujn devas okupi la
investantoj kaj gvidantoj de la entreprenoj, lau jura sistemo,
chiuj aliaj administrantoj devas esti engaghitaj en konkurado.
Oni devas kategorie nuligi la diferencon inter la oficistoj kaj
laboristoj kaj administri la postenojn.
La entreprenoj
devas doni sian chefan atenton al elekto de la kvalifikitaj oficistoj
kaj laboristoj kaj elkribrado de la malkapablaj. En la estonteco,
krom tiuj entreprenoj, pri kiuj la shtato jam faris apartan difinon,
neniu rajtas devigi akcepti funkciulojn. La entreprenoj devas
plibonigi labor-strukturon, racie difini la kvanton de laboristoj
kaj iliaj produktajhoj kaj fari rigoran administradon en laborado.
Chiuj laborpostenoj taugaj por konkurado devas submetighi al konkurado.
Oni devas ekzameni chiujn funkciulojn en laborado, engaghi kaj
senlaborigi ilin post ekzameno. Oni devas transpostenigi kaj trejni
chiujn laborantojn, kiuj estas netaugaj por la laboro kaj malsukcesis
en la konkurado. Oni devas maldungi la personojn, kiuj ne akceptas
la novan laborpostenon au ne kapablas por ghi.
La entreprenoj
devas kiel eble plej rapide fondi elastan sistemon pri salajro,
perfektigi la sistemon pri interna distribuo, fondi la fundamentan
salajran sistemon kun malsamaj salajroj sur malsamaj laborpostenoj,
kaj klare difini la taskon kaj postulon de malsamaj laborpostenoj.
La enspezo devas esti difinita lau profito de la entreprenoj kaj
kontribuo de la laboristoj. Chi-flanke oni devas pli multe zorgi
pri la shlosilaj laborpostenoj, sciencistoj kaj teknikistoj. Char
la enspeza kaj distribua sistemo de la administrantoj koncernas
serion da komplikaj problemoj, tial oni devas fari detalan esploradon
kaj provadon en iuj entreprenoj.
|