Nova kamparo, nova kamparano

de Liu Yuanyuan

Kamparano negocas je greno per interreto
    Ĉi-somere, mi vizitis mian amikon en Siping, urbo de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio. Min impresis nova afero: kamparanoj, kiuj terkulturis de generacio al generacio, nun faras templiman negocon. 

    Siping estas fama grena bazo de Ĉinio kaj produktas sojfabon, maizon kaj sorgon. En la vilaĝo de mia amiko kamparano Zhang Fenglin diris al mi: "Ĉi-jare mi estas tre trankvila, ĉar mi jam vendis la maizon templime, kiam la greno ankoraǔ estis en burĝono. La prezo estas 1200 juanoj (ĉ. 7.8 juanoj = 1 usona dolaro) po unu tuno, sed la plej alta prezo en la pasinta jaro estis 900 juanoj po unu tuno. Eĉ laǔ la produktokvanto de la pasinta jaro, mia enspezo estos pli multa ol tiu de la pasinta jaro je 3000 juanoj. Mi denaske terkulturis kaj neniam pensis uzi komputilon kaj fari templiman negocon."   

La halo de la Dalian-a Negocborso
    La templima negocborso menciita de Zhang Fenglin estas Dalian-a Negocborso (Dalian estas ĉemara urbo de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio), unu el la tri grandaj templimaj negocborsoj de Ĉinio, kaj la aliaj estas en Zhengzhou de Henan-provinco en meza Ĉinio kaj Ŝanhajo en orienta Ĉinio. Nun funkcias templimaj negocoj pri multaj agrikulturaj produktaĵoj inkluzive de sojfabo kaj maizo en la Dalian-a Negocborso, kiu jam fariĝis la dua plej granda sojfaba templima merkato de la mondo (la plej granda estas Ĉikaga Templima Negocborso de Usono). En la pasintaj jaroj, kamparanoj vendis siajn grenojn al aĉetistoj. Nun templima merkato fariĝis alia kanalo de kamparanoj por vendi grenon.

    Antaŭe, la kamparanoj vendis grenon sen referenca prezo, kaj kutime aĉetistoj decidis la prezon. Mia amiko diris al mi: "En la pasintaj jaroj, la kamparanoj vendis sian grenon blinde. La aĉetisto decidis la prezon de greno kaj multe profitis, dum la kamparanoj ĉiam troviĝis en pasiva situacio."

Senpaga kurso por kamparanoj pri templima merkato
    Por ŝanĝi tiun situacion kaj ĝuste kaj akurate doni al la kamparanoj informon de grena merkato, la Dalian-a Negocborso okazigis senpagan kurson pri templima negoco en tiu vilaĝo. Trejnisto el ŝanhaja kompanio de templima negoco diris: "La celo de tiu kurso estas, ke la kamparanoj povu kompreni la varprezon en templima negoco kaj ĝuste decidu prezon kaj tempon por vendi sian grenon, ke ili evitu domaĝon kaj multigu enspezon."

    Post tio la registaro de Siping provis templiman komercadon en sia regata loko. En la vilaĝo kie mia amiko loĝas pli ol 150 familioj organizis grenproduktan kooperativon kaj kunlaboris kun la loka grenejo por komerci en templima merkato. Vilaĝestro Sun Haizhu montris al mi la informon en sia poŝtelefono kaj diris: "Ĉiutage la Dalian-a Negocborso sendas al ni informon pri grena prezo. Ni vendas grenon laǔ la prezo de internacia merkato. Nun la kamparanoj terkulturas laǔ la templima merkato. Ni plantas tion kio povas alporti al ni maksimuman profiton kaj vendas grenon en plej favora tempo."  

Trejnataj kamparanoj
    La grenejo kaj la kamparanoj estas trankvilaj, ĉar ili povas interkonsiliĝi pri prezo laǔ la indekso de la templima merkato, kaj tio profitigas la du flankojn. Gvidanto de la grenejo diris, ke nun li interkonsentis kun la kamparanoj pri mendo de greno en ilia mano, kaj ili kune partoprenas la komercadon en templima merkato, kaj tio povas profitigi ambaŭ flankojn.

    En la templima merkato, la plej grava afero estas stapla kvanto de greno. Tiuj kiuj devas riski estas spekulistoj sed ne entreprenoj havantaj varojn. Por kuraĝigi kamparanojn partopreni komercadon en templima merkato, la grenejo kaj kamparanoj faras bilancon dufoje. Se la merkata prezo estas pli alta ol tiu de interkonsento, la grenejo redonas la profiton al kamparanoj laǔ proporcio. En la pasinta jaro, 150 kamparanaj familioj enspezis pli multe je 270 mil juanoj pro la dufoja bilanco.

Instruistino pri templima negoco
    Nun, la Dalian-a Negocborso provas templiman negocon en 14 vilaĝoj de nordorienta Ĉinio. Kaj templima negoco pri greno estas disvastigata en Jilin-provinco. Ĉi-jare ĉ. 100 mil kamparanoj trejniĝos je tiu fako.

    Vizaĝe al la senlima verda maiza kampo, mia amiko diris ĝoje: "En 2002, la registaro publikigis leĝon pri kontraktita uzo de kampoj, kiu difinis, ke la kontraktita uzo de kampoj restos sen ŝanĝo en venontaj 30 jaroj. Tio trankviligis nin. En la pasinta jaro, la ŝtato alvokis konstrui socialisman novan kamparon kaj prezentis al ni serion da politikoj favoraj al ni. Kiam mi ne estos tiel okupita kiel nun, mi iros aĉeti kombajnon kaj ni terkulturos pli facile kaj havos pli altan efikon!" Lia mieno montris, ke li havas belan esperon pri la estonta vivo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (Cina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688