Kulturanto de orkideoj Liu Zhonggui

de Liu Sigong

Speco de orkideo
– Lotusa petalo
Speco de orkideo
– Jada leporo
Speco de orkideo
– Krizantemo
Printempa orkide Speco de orkideo
– Lotusa petalo
Speco de orkideo
– Umefloro
Speco de orkideo
– Lotusa petalo
Speco de orkideo
– Longpieda umeo
Speco de orkideo
– Lotusa petalo

    19 km. for de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, Ĉinio troviĝas kultura bazo de sovaĝaj orkideoj. Tie kreskas orkideoj de diversaj formoj kaj koloroj dissendantaj agrablan odoron. Kaj la mastro de la bazo estas Liu Zhonggui.

    Liu Zhonggui, entreprenisto, tre ŝatas hortikulturon. En la lastaj jaroj li estas sorĉita de orkideoj.

    En la lastaj pli ol 10 jaroj en Ĉinio senĉese aperis novaj specoj de orkideoj, inter kiuj estas nemalmultaj multekostaj specoj. Liu Zhonggui pensas, ke estas necese kulturi orkideojn, kiuj ne estas multekostaj, sed estas belaj kaj facile kultureblaj por ordinaraj homoj.

    En 2001 li investis proksimume 100 milionojn da juanoj kaj fondis bazon kun 2.5 hektaroj da tero. Tie li konstruis modernan forcejon por kulturi, montri kaj vendi orkideojn. Li kolektis pli ol 800 specojn da orkideoj kaj kulturis ilin en 20000 vazoj. Li engaĝis fakulojn kaj teknikistojn pri orkideoj por studi kulturadon kaj popularigon de orkideoj.

    Kiel konstanta konsilanto de la Ĉina Orkidea Asocio kaj vicprezidanto de la Yunnan-a Orkidea Asocio, li estas avangardo en individua kulturado de orkideoj je speco kaj kvanto en Yunnan. Li ofte renkontiĝas kun orkideo-amantoj. Kiam li akiris bonan specon, li invitis amikojn al aprecado. Lia oficejo fariĝis salono de ŝatantoj de orkideoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (Cina Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688