Dum
nia intervjuo kun He Yongfu, prezidanto de la Zhijiang-a Silikono-kompanio,
li profunde impresis nin ne nur per la admirinda ekonomia efiko
de sia kompanio, sed ankau per siaj spirito kaj idealo de entrepreno-funkciigo.
Li plurfoje akcentis, dum interparolado kun ni, kunligon de sia
produkto al la china kulturo kaj tiun de sia fabrikmarko al la
china nacio.
La mezagha He Yongfu estas forta. El liaj
okuloj post la okulvitroj legighas firmeco kaj honesteco. Li parolas
kun neforta akchento de la hejmloko Zhejiang, sude de Yangzi-rivero.
Menciante sian entreprenadon, li atribuis la fruktojn al la kunlaborantoj,
kiuj sin okupas pri scienca disvolvo kaj teknika evoluo de lia
silikono. Li kore dankas prof. Ni Hongzhi, emeritan fakulon pri
silikono, kiu, en la komenco de lia entreprenado, forlasis sian
hejmlokon kaj venis al Xiaoshan por lin helpi.
En la mezo de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento He Yongfu
decideme forlasis sian okupon bone salajratan kaj altrangan en
shtataj entreprenoj kaj mem fondis silikono-kompanion. Tiam la
silikona merkato de Chinio estis okupita de silikono produktita
de mondfamaj kompanioj de Usono kaj Germanio. He Yongfu pensis:
Chinio estas en plena konstruado kaj bezonas grandan kvanton da
konstruaj materialoj. Ghi devas havi sian propran silikono-entreprenon
kaj sian nacian fabrikmarkon.
Establi entreprenon estas peniga afero. La
unua sidejo de lia kompanio estis kaduka staplo. Por shpari monon
He Yongfu kune kun siaj helpantoj faris transportadon per triciklo
kaj por acheti malkarajn eksperimentajn materialojn li veturis
aliloken per luita auto frumatene kaj revenis al Xiaoshan en profunda
nokto. Influate de li, prof. Ni plurfoje reguligis la eksperimenton
en nebonaj laborkondichoj, energie laborante tage kaj nokte.
La
18-a de majo 1996 estas tago neforgesebla por He Yongfu. En tiu
tago ili sukcese elfaris sian unuan produkton, t.e. neutran silikonon
JS-222, kun la marko Jin Shu (Ora Muso).
Sekvis la klopodo por vendi la produkton,
krei kaj disvastigi la merkaton. Pro tio He Yongfu vojaghis tra
la tuta lando, eltenante varmegan someron kaj grandan lacecon.
Por shpari monon, li disvendis sian produkton, piedirante sub
la arda suno. Li, soifa kaj shviteganta, iam svenis sur strato.
“Chiu fondinto de entrepreno havis similan
sperton,” diris He Yongfu.
“Se oni povas diri, ke Chinio en plena
konstruado instigis la komencon de mia kariero, do mi povas diri,
ke de senchese evoluanta nova altteknologio dependas la vivo kaj
disvolvigho de mia kompanio,” He Yongfu daurigis. “Entrepreno
kun bela perspektivo donas atenton ne al la produktajhoj, kvankam
alportantaj tre bonan ekonomian efikon, sed al la invento de iliaj
novaj generacioj.”
La rivaloj de He Yongfu en la silikono-merkato estis mondfamaj
kompanioj de evoluintaj landoj. Li bone komprenis, ke oni ne povas
okupi la merkaton sen propra marko. “Jam en la komenco mi
decidis elfari por Chinio nian propran nacian silikono-markon.”
En subiranta suno li aspektis pli firma. “Mi jam kreis la
unuan silikono-markon propran al Chinio kaj mia celo estas vendi
eksterlande la silikonajn produktajhojn de china nacia marko.”
Jaroj forpasis post kiam la produktajhoj kun
la marko Jin Shu anstatauis tiujn, kiuj estis fabrikitaj de aliaj
landoj kaj okupis la silikono-merkaton en Chinio. Nun la kompanio
de He Yongfu farighis potenca. Tie laboras cento da homoj, el
kiuj pli ol 20% estis diplomighintoj el altlernejoj, doktoroj
kaj profesoroj de universitato. He Yongfu chiam alte taksas edukadon
kaj sinperfektigon de teknikistoj. Li multe kunlaboras kun Zhejiang-universitato,
Qinghua-universitato kaj la China Akademio de Sciencoj. Li grandkvante
investis por starigi laboratoriojn en universitato, por ke liaj
teknikistoj faru eksperimentadon. Krome li achetis domojn, por
ke liaj laborantoj loghu kaj vivu komforte kaj sendis ilin eksterlanden,
por ke ili lernu modernan teknikon.
“Homo estas grava richajho. Mi devas shuldi mian sukceson
al la fakuloj de mia kompanio,” diris kun rideto He Yongfu.
“Klientoj estas dio kaj fakuloj –– subtenilo
de la kompanio.” Li prenas ilin kiel sian valoregan richajhon.
Laboristoj de lia kompanio diris al ni, ke
He Yongfu amas ne nur talentulojn, sed ankau chiujn laborantojn
de la Zhijiang-a Silikono-kompanio. “Li zorgas ne nur pri
la administrado de la kompanio, sed ankau pri nia vivo. Tion atestas
diversaj manghajhoj bongustaj en nia restoracio.” En la
kompanio oni trovas sin amata kaj felicha. Ghi similas al granda
familio, por kiu neniu membro avaras sian amon.”
|