S-ro
Tang Jun doktorighis pri komputiko en Usono en la 90-aj jaroj
de la pasinta jarcento. Kaj de tiam li sin okupas en la ghenerala
oficejo de Mikrosoft-kompanio pri esplorado kaj aplikado de komputiloj
kaj nun li estas ghenerala direktoro de la china filio de Mikrosoft-kompanio
de Usono.
Grava tasko
Estiel chefo de la china filio de Mikrosoft-kompanio,
li respondecas pri la operacioj kaj funkcio de Mikrosoft en Chinio.
Li sin okupas pri ordigo de la disvolva strategio, merkato, vendado,
teknika subteno kaj kompania figuro, kunordigo de rilatoj kun
registaro kaj administrado en la tuto. Li kumulas ankau la gheneralan
direktorecon de la Internacia Teknika Centro de Mikrosoft en Shanhajo
kaj gvidas la centron kaj respondecas pri teknikaj servado kaj
subtenado de Mikrosoft-kompanio en 13 landoj kaj regionoj de Azio.
Li estas fakulo de la manipula sistemo
de la internacia eldono de Mikrosoft kaj ghia eminenta direktoro.
Li alighis al la kompanio en 1994 kaj sin ekokupis pri alta direktoreco
de la sekcio pri disvolvo de Windows NT. La de li gvidata sekcio
sukcese projektis, disvolvis kaj publikigis la eldonojn japanan,
korean kaj chinan (en simpligita kaj originala formoj) de Windows
NT 3.51, NT 4.0 kaj Windows 2000.
En 1997 li estis sendita al Chinio por
prepari la centron de teknika subteno de Mikrosoft-kompanio en
Shanhajo kaj julie de 1999 la ghenerala oficejo de la kompanio
promociis la centron al la Azia Teknika Centro pro ghiaj eminentaj
sukcesoj. Oktobre de 2001 la operacioj de la centro disvolvighis
al la tuta mondo kaj la ghenerala oficejo promociis ghin al la
Internacia Teknika Centro de Mikrosoft kaj dank’ al siaj
elstaraj sukcesoj li estis nomumita chefo de la china filio de
Mikrosoft-kompanio.
Granda honoro
La ghenerala oficejo de Mikrosoft-kompanio
alte taksas la administran talenton de Tang kaj en 1998 ghi donis
al la china filio de Mikrosoft eminentan premion Bill Gates kaj
en 2000 premion pri eminenta administrado kaj en 2001 la plej
altan premion de granda honoro.
Mikrosoft eniris en la chinan merkaton
en 1992 kaj de tiam forpasis 10 jaroj. Nun en Chinio ghi jam tute
maturighis kaj intime fandighis en disvolvigho de la lokaj industrioj.
Tang kredas, ke dank’ al la komuna penado de la saghaj kaj
energiaj chinaj funkciuloj la china filio de Mikrosoft-kompanio
kune kun aliaj chinaj kompanioj pri softvaroj atingos pli grandajn
sukcesojn en renovigo de la softvaroj de la china eldono.
En 1971 Li Ka Shing fondis Bien-kompanion
Changjiang (limigita) kaj en la sekvanta jaro disvolvis ghin en
la Industrian Kompanion (Grupo) Changjiang kaj plene disvolvis
sian aferon rilate bienon. En pluraj petrolaj krizoj kaj ekonomiaj
depresioj li saghe manovris kaj multe profitis.
Malsekretigante sian sukceson, Li Ka
Shing diris: “Mi shuldas mian sukceson al diligenteco, shparemo
kaj firma volo. Mi estas scivola kaj havas bonajn rilatojn kun
la aliaj.”
Bona edukado al la infanoj
Li Ka Shing vivas mallukse kaj chiun
lundon havas kunmanghon kun la tuta familio el 4 membroj. La mangho
konsistas el 4 pladoj kaj supo.
Li havas propran manieron de edukado
al la infanoj. Kiam liaj du filoj estis junaj, li ofte kunportis
ilin en autobuso, por ke ili vidu knabojn, kiuj vendas jhurnalojn
kaj samtempe memlernas. En semajnfino li kunportis ilin en ekskurso
sur maro kaj ech tiam li kunportis librojn en la china klasika
lingvo kaj interpretis al ili, kaj poste faris al ili demandojn.
Li opiniis, ke en tiuj libroj estas valora sperto por la homa
vivo kaj moral-instruo al la homoj.
Liaj filoj tiel priskribis sian patron:
“La patro bone mastras monon kaj scias, kio en la vivo estas
plej grava. Li sentas sin pli richa, ke li povas helpi malfelichulojn
en edukado kaj kuraco.”
Li Ka Shing estas fervora por edukado
kaj medicino, char lia patro estis instruisto kaj forpasis tro
frue pro malsano. Li tre amis sian patron kaj ofte monhelpas medicinan
aferon kaj edukadon. Chiujare li donacas 17 milionojn da Hongkongaj
dolaroj al 17 hospitaloj por ilia hospica servo al malrichaj suferantoj
de kancero. En lia hejmloko Guangdong-provinco li monhelpis starigon
de universitato, kaj ghis nun li jam donacis al ghi 1.2 miliardojn
da Hongkongaj dolaroj. Nun li pagas 70% de la mono bezonata por
la funkciado de la universitato.
|