Neniu
el la ekonomika rondo de Hongkong kaj ech Azio ne scias la nomon
Li Ka Shing. Li kun kapitalo de 7.8 miliardoj da usonaj dolaroj
okupas la 28-an lokon inter la tutmondaj richuloj.
Li naskighis en julio de 1928, en malricha
familio en Guangdong-provinco. En infaneco li venis al Hongkong
kun la patro. Sed post nelonge la patro forpasis pro malsano kaj
li, estante unuenaskito, achesis lerni kaj prenis sur sin la vivtenadon
de la familio. Li laboris kiel ofertisto de plastajhoj. Lia diligenteco
rikoltis laudon de la mastro kaj post 2 jaroj li estis nomumita
ghenerala direktoro en la agho de 18 jaroj.
Richulo el nulo
En
somero de 1950 Li Ka Shing fondis fabrikon de plastajhoj Changjiang
per mono prunteprenita de parenco kaj shparmono. Iun tagon li
legis informon en gazeto, ke itala kompanio de plastajhoj elfaris
plastajn florojn kaj baldau liveros ilin al la merkato. Li tuj
konsciis, ke en ekonomia restarigho post la milito la homoj havos
pli grandan bezonon por la materia vivo, dum plastaj floroj estas
malmultekostaj kaj konformaj al la bezono de la socio. Li tuj
decidis produkti plastajn florojn.
Liaj produktajhoj estis tre bonvenaj
al la merkato de Hongkong kaj Sudorienta Azio kaj senchese kreskis
mendoj. En la 7 jaroj ghis 1964 li profitis dekojn da milionoj
da Hongkongaj dolaroj, kaj Changjiang farighis la plej granda
bazo de plastaj floroj de la mondo.
Sed malproksimvida Li Ka Shing antauvidis,
ke ne longe dauros la komerco de plastaj floroj, kaj turnis sin
al produktado de plastaj ludiloj. Ghuste kiel li antauvidis, 2
jarojn post 1964 serioze stagnis la plastaj floroj, sed liaj plastaj
ludiloj furoris en la mondo, kaj la valoro de chiujara eksporto
atingis dek milionojn da usonaj dolaroj, okupante la unuan lokon
inter la eksportantoj de plastaj ludiloj de Hongkong.
Investi bienon
En
la dua duono de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento okazis serioza
krizo de banka kredito en Hongkong. Investantoj kaj urbanoj haste
vendis bienon kaj domojn kaj forlasis Hongkong. Abrupte falis
la prezo de bieno kaj domoj de Hongkong kaj bankrotis bien-kompanioj.
Sed Li Ka Shing antauvidis la perspektivon de la industrio kaj
komerco de Hongkong kaj multe achetis bienojn kaj malnovajn domojn.
Post kelke da jaroj restarighis la ekonomio de Hongkong kaj multe
da fughintoj revenis, kaj pro tio draste levighis la prezo de
bieno kaj domoj en Hongkong. Li Ka Shing vendis la achetitajn
domojn kaj multe profitis de tio. Poste li achetis domojn kaj
bienojn kun latenta forto por prosperigho. En la komenco de la
70-aj jaroj li jam havis domojn kun totala areo de 6.3 milionoj
da kvadrataj futoj.
En 1971 Li Ka Shing fondis Bien-kompanion
Changjiang (limigita) kaj en la sekvanta jaro disvolvis ghin en
la Industrian Kompanion (Grupo) Changjiang kaj plene disvolvis
sian aferon rilate bienon. En pluraj petrolaj krizoj kaj ekonomiaj
depresioj li saghe manovris kaj multe profitis.
Malsekretigante sian sukceson, Li Ka
Shing diris: “Mi shuldas mian sukceson al diligenteco, shparemo
kaj firma volo. Mi estas scivola kaj havas bonajn rilatojn kun
la aliaj.”
Bona edukado al la infanoj
Li
Ka Shing vivas mallukse kaj chiun lundon havas kunmanghon kun
la tuta familio el 4 membroj. La mangho konsistas el 4 pladoj
kaj supo.
Li havas propran manieron de edukado
al la infanoj. Kiam liaj du filoj estis junaj, li ofte kunportis
ilin en autobuso, por ke ili vidu knabojn, kiuj vendas jhurnalojn
kaj samtempe memlernas. En semajnfino li kunportis ilin en ekskurso
sur maro kaj ech tiam li kunportis librojn en la china klasika
lingvo kaj interpretis al ili, kaj poste faris al ili demandojn.
Li opiniis, ke en tiuj libroj estas valora sperto por la homa
vivo kaj moral-instruo al la homoj.
Liaj filoj tiel priskribis sian patron:
“La patro bone mastras monon kaj scias, kio en la vivo estas
plej grava. Li sentas sin pli richa, ke li povas helpi malfelichulojn
en edukado kaj kuraco.”
Li Ka Shing estas fervora por edukado
kaj medicino, char lia patro estis instruisto kaj forpasis tro
frue pro malsano. Li tre amis sian patron kaj ofte monhelpas medicinan
aferon kaj edukadon. Chiujare li donacas 17 milionojn da Hongkongaj
dolaroj al 17 hospitaloj por ilia hospica servo al malrichaj suferantoj
de kancero. En lia hejmloko Guangdong-provinco li monhelpis starigon
de universitato, kaj ghis nun li jam donacis al ghi 1.2 miliardojn
da Hongkongaj dolaroj. Nun li pagas 70% de la mono bezonata por
la funkciado de la universitato.
|