Nun
en Chinio chiuj scias la Grupon Legendo, kaj ankau la antaua ghenerala
direktoro kaj nuna prezidanto de ghia direktoraro Liu Chuanzhi
farighis multe atentata de chinoj. En augusto de la jaro 2002,
invitite de la Internacia Scienc-administra Asocio, li faris prelegon
en ghia jarkunveno. Li estas la unua entreprenisto el disvolvighanta
lando kaj el Azio en la 46-jara historio de la asocio.
Liu Chuanzhi naskighis en la 29-a de
aprilo de la jaro 1944. En la jaro 1984, kiam li estis 40-jara,
li fondis la Kompanion Legendo (antaue Grupo Legendo), tiam Legendo
havis nur 11 laborantojn kaj 200 mil juanojn. Sed hodiau kun pli
ol 7 mil laborantoj ghi jam farighis reprezentanto de la china
informa tekniko. En la jaro 2000 ghia vendovaloro jam atingis
24.8 miliardojn da juanoj. Samtempe la sukceso de Liu inspiradis
chinajn junulojn.
Nova elekto en lia 40-jara agho
Antaue
Liu laboris en la Komputila Instituto de la China Akademio de
Sciencoj kaj kelkafoje gajnis premion pri tekniko. Tiam la instituto
planis fondi kompanion, kaj Liu deziris uzi teknikon en produktado,
kaj vizaghe al tiu shanco li faris decidon: komenci sian novan
karieron pri funkciado de la kompanio. Kaj tiam li jam estis 40-jara.
Tuj post la fondo de la kompanio, Liu
ofte cerbumis: Kion kaj kiel faras la kompanio? Iam la kompanio
ech vendis rulglitilojn. Por disvolvigho de la kompanio kelkfoje
Liu kaj liaj kolegoj interparolis kaj intershanghis opiniojn ghis
post nokto. Ili konsciis, ke la avantagho de Legendo estas teknikistoj
kaj iliaj fakaj scioj, kaj la kompanio devas plene utiligi tiun
avantaghon. Kaj tiam la kompanio komencis akumuli kapitalon per
tiuj scioj kaj teknikoj, farante ekzamenadon kaj riparadon de
aparatoj kaj lekciadon.
En la jaro 1984, en Zhongguancun, elektronika
strato de Chinio, ankorau ne famighis Legendo, kiu havis nur 11
laborantojn, 200 mil juanojn kaj 1 malgrandan oficejon, uzatan
samtempe kiel laborejo. Pro tio, ke la ekzamenendaj aparatoj estis
multaj, oni devis transporti ilin al la pruntita laborejo tage,
kaj ilin porti returne nokte. En tiaj malbonaj kondichoj ili akumulis
la unuan kapitalon de 900 mil juanoj. Nun la kompanio Legendo
jam investis 500 milionojn da juanoj por konstrui stud-esploran
bazon en Pekino kun plank-areo de centmil kvadrataj metroj.
Puno per unuminuta starado
Liu
faris serion da reguloj por la kompanio kaj postulas, ke la laborantoj
serioze observu ilin. Unu el la reguloj estas malpermesi malfruighon
al kunveno. Ghenerale chinoj estas kunvenemaj, sed ofte okazas
malfruigho al kunveno. Do Legendo faris tian regulon, ke tiuj,
kiuj malfruighas al kunveno, estos punitaj per unuminuta starado
antau aliaj. Neatendite, post publikigo de la regulo la unua punito
estis antaua gvidanto de Liu en la China Akademio de Sciencoj.
La maljuna gvidanto staris kun shvito sur la tempioj, ankau Liu
shvitis pro mensstrechigho. Post la kunveno Liu diris al la gvidanto:
“Hodiau vi staris unu minuton, kaj vespere mi iros al via
hejmo por stari samlonge por peti vian pardonon.” Hodiau
la regulo ankorau estas bone observata. Liu mem estis punita trifoje,
pri tio li diris humure: “Fakte tri fojoj por mi ne estas
multaj, char mi havas multajn kunvenojn chiujare, kaj la ebleco
de mia malfruigho estas multe pli granda ol tiu de aliaj. Foje
mi rapidis al kunveno kaj iris en lifton, kiu tamen perturbighis.
Mi frapis je la pordo kaj volis voki helpon, sed neniu min audis.”
Kun alta celo
Liu
havas sian specialan teorion pri entreprenado, kiun li rigardas
kiel domon kun tri partoj. La unua estas tegmento, kiun li prenis
kiel administradon de gvidantoj, por esplorado, produktado kaj
vendado. La dua estas muroj, kiujn li rigardas kiel proceson de
administrado. Legendo reguligas kaj sciencigas la administradon
rilate materialojn, inform-ricevon kaj kapitalon. La tria estas
fundamento, kiu simbolas sistemon kaj kulturan konstruadon de
entrepreno.
Liu shuldas la sukceson de Legendo al
alta celo difinita che la fondigho de la entrepreno. “Nur
alta celo helpas vin fari strategion kaj akcelas vian klopodon
lau via volo.” Char Liu komprenas, ke en disvolvigho de
la entrepreno malfaciloj estas renkontataj, nur alta celo inspiras
lin autaueniri kaj ebligas rigardon al la estonteco. Alta celo
instruas al homoj, kion kaj kiel fari, ke ili ne vidu nur ghis
la pinto de sia nazo. Ghuste pro alta celo la vendkvanto de komputiloj
de Legendo en sinsekvaj 6 jaroj okupas la unuan lokon en Chinio
kaj la 12-an en la mondo. En la jaro 2001 komputiloj de Legendo
okupas 30.1% da merkato de Chinio. Sed la celo de Legendo estas
vicighi inter la 500 fortaj entreprenoj de la mondo.
Rilataj artikoloj:Fama china
Kompanio (Grupo) Legend
|