Liu Yonghao, privata entreprenisto

de CHEN TIAN

    La china privata ekonomio prospere disvolvighas dank’ al profundigho de la reformado. Liu Yonghao, eminenta reprezentanto de privataj entreprenistoj, ghenerala direktoro de la plej granda neshtata entrepreno de Chinio Xiwang-kompanio (Grupo) kaj membro de la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, farighis fokuso de la atento de la publiko pro la proksimighanta Unua Sesio de la konferenco.

    Liu Yonghao naskighis en 1951 en Sichuan-provinco, okcidenta Chinio. En 1982 li abdikis la oficon en shtata institucio. Li kaj liaj 3 fratoj vendis siajn brakhorloghojn, biciklojn, televidilojn k.s. kaj akiris de tio mil juanojn kaj fondis bredejon de bonrasaj kokoj kaj koturnoj.

    Poste, tute hazarde li komencis negocon de brutonutrajho. En 1988 li oficvojaghis al Kantono kaj vidis, ke tie kamparanoj atendis en longa vico por acheti grajnajn brutonutrajhojn. Lia penso estis iluminita de la afero: Sichuan estas granda agrikultura provinco kaj brutobredado estas grava parto de la kampara ekonomio de la provinco. Produktado de brutonutrajhoj havas vastan perspektivon. La fratoj decidis chesigi bredadon de koturnoj kaj komencis produkti brutonutrajhojn. En la sekvanta jaro ilia kompanio jam prezentis brutonutrajhojn en la merkato kaj dank’ al tio pligrandighis la skalo de la kompanio.

    Xiwang-kompanio enspezis 6 miliardojn da juanoj per la chefa parto de la entreprenado kaj aliaj kampoj de bieno, alta teknologio, kemiindustrio, financo k.a. Ghi kunlaboris kun shtataj, kooperaj kaj alilandaj entreprenoj en Shanhajo, Jiangxi, Interna Mongolio kaj aliaj pli ol 20 provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj kaj farighis la plej granda privata entrepreno de Chinio.

Diligenta entreprenado

    En la lastaj 20 jaroj Liu Yonghao diligente penadis por sia entrepreno. Li diris: “La kompanio kreskis depende de brutonutrajhoj kaj tio dauris ghis nun. Antaue, kiam multaj okupighis pri bieno kaj biloj, ni renkontis multajn shancojn, sed ni ne imitis. Ni penis 20 jarojn por bone entrepreni pri brutonutrajhoj cele meti sufiche bonan bazon por disvolvigho de la afero.” La kompanio komencis entrepreni financon, bienon kaj kemiindustrion nur kiam ghi jam havas firman bazon...

    Liu Yonghao diris, ke bona entrepreno devas esti simila al trupo, lernejo kaj familio! Tio signifas, ke ghi devas havi rigoran disciplinon por la personaro kiel en armeo, kaj ghi devas bone kreskigi la personaron kiel en lernejo. Entrepreno devas esti simila al familio kun granda harmonio, sed nepotisma administrado estas evitenda. Lia kuzo laboris elstare pli ol 10 jarojn en la kompanio, sed restis nepromociita dum longa tempo, char la disciplino de la kompanio ne permesas nomumi parencojn por gravaj oficoj. La kuzo kompreneble plendis kontrau tio, sed Liu Yonghao restis senshanceligha. “Tio ne estas justa por la kuzo, sed tio influas nur malmulte da personoj rilate individuajn interesojn. Kaj ghuste dank’ al tio profitis la entrepreno kaj pli multaj talentuloj de la socio.”

    Ghuste per tia metodo la kompanio altiras la dungitojn. Liu Yonghao scias, ke la dungitoj ne povas labori absorbite, se ili ne vidas la perspektivon de la entrepreno nek sian esperdonan estontecon, malgrau ke ili estas multe salajrataj.

Vivo kaj laboro

    Liu Yonghao dividis la tempon de tago en tri partojn: La unua estas disponata por solvi shlosilajn problemojn en la kompanio, la dua por kontaktighi kun unuaklasaj talentuloj kaj starigi interrilatojn kun diversaj flankoj, kaj la lasta por studi kaj kontempli la potencighon de la entrepreno.

    Estante entreprenisto, li jam fandis sian laboron en la chiutagan vivon. Li chiam kunportas plumon kaj kajereton por noti utilajn ideojn kaj informojn, kiujn li audis en interparolado. Por entrepreni bienon, li iris esplori sukcesan bienon. En 1998 li planis entrepreni bienon kaj iris al Seatle de Usono por esplorado. Kiam li informighis, ke Seatle estis jughita de UN urbo plej tauga por loghado, li komencis konsideri la celon de la kompanio en biena afero. Reveninte hejmen, li prezentis sian ideon: konstrui en Chinio urbon plej taugan por loghado kaj plansetlejojn plej taugajn por loghado en tia urbo. Sur tiu fono fondighis la bienkompanio Xinxiwang. Ghia unua vorko estas Nova Urbo Jinguan, kaj en tri tagoj la kompanio jam enspezis 140 milionojn da juanoj pro vendo de domoj.

Rekompenci la socion

    Liu Yonghao diris: “Mia plej bona karaktero estas trankvilighemo. Mi restas aplomba antau malvenko, malfacilo kaj miskompreno kaj kvieta antau la nuna sukceso. Mi ofte pensas, ke nun mi vivas multe pli bone ol antaue, tial mi povas trankvile akcepti chion. Ech se bankrotos mia entrepreno, mi estos laborkapablulo kaj povos fari ordinarajn aferojn. Por mi cent milionoj da juanoj kaj centoj da juanoj estas egalaj. Kiam mi sentas sufichon en la vivo, mono ne estas fina celo de la strebado. Mi povos vivi tre komforte, se mi ne fondos aliajn kompaniojn. Estas tre malfeliche, se oni prenas mongajnon kiel la unikan celon de la strebado. Mi estis instruisto kaj kamparano. Mi ne timas perdi la lastan groshon. Mi povos refoje labori kiel kamparano. Mi povos fari de komenco. Eble mia agho estos iom granda, sed mi estos diligenta. Se mi laboros kiel pordisto, mi bone plenumos la oficon de pordisto. Se mi devos balai straton, mi certe faros la straton tre pura. Mi estos placha al mastro kaj li eble donos al mi pli altan salajron.”

    En tia animstato li kaj aliaj 9 privataj entreprenistoj iniciatis la aktivadon “Honora Afero”, cele helpi la malrichulojn liberighi de malricheco. Li fondis pli ol 10 fabrikojn en malrichaj lokoj en la okcidento de Chinio por doni laboron al loghantoj en tiuj lokoj. Dank’ al lia iniciato multaj privataj entreprenoj partoprenis en la aktivado kaj investis sume 4 miliardojn da juanoj por 2800 programoj. Li diris, ke richajho jam estas sensignifa por li, ke lia akumulo de richajho estas por kontribui al la socio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688