Zhou
Xiaoguang estas 40-jara mezstatura virino kun delikata hauto kaj
mallonga hararo. Shi tre shatas shalon, kiu reliefigas shian belan
virinecon. Shi donas grandan atenton al sia beligado, kio havas
ian rilaton kun shia okupo.
Shi estas prezidanto de la direktoraro
de la Limigita Kompanio de Ornamajhoj Xinguang, la plej granda
popola kompanio de ornamajhoj en Chinio.
En Chinio Yiwu estas la plej granda komercejo
de malgrandaj varoj. Zhou fondis sian kompanion tie por fabriki
kaj vendi ornamajhojn. Sub shia gvido la kompanio rapide disvolvighis
en grandegan popolan entreprenon kun kapitalo de cent milionoj
da juanoj.
Komenco de shia kariero
Zhou
Xiaoguang havas 6 fratinojn kaj shi estas la plej agha. Por la
vivrimedoj de la familio shi komencis laboradi tuj post diplomigho
de la mezlernejo. Kune kun la patrino shi vendis brodpinglojn,
produktitajn de shia familio, en multaj lokoj de Chinio.
Shi migris 8 jarojn en multaj lokoj por
komercado kaj en 1986 shi kaj shia edzo Yu Yunxin luis standon
en la bazaro de malgrandaj varoj en Yiwu kaj komencis okupi sin
pri vendo de ornamajhoj.
En la dauro de kelkaj jaroj la bazaro
farighis komercejo de malgrandaj varoj, la plej granda en Sudorienta
Azio. En tiu tempo ankau Zhou kaj shia edzo akumulis sumon da
mono. Ili do achetis alian standon kaj multigis la specojn de
siaj varoj.
Poste similaj bazaroj farighis pli kaj
pli multaj en la tuta lando kaj la komerca konkurenco farighis
pli kaj pli akra. Kun kresko de sia kapitalo kaj sperto shi ekhavis
ideon fondi entreprenon de ornamajhoj, la plej grandan en Chinio,
opiniante, ke nur kun la entrepreno shi povos resti nevenkita
en la konkurenco.
Ghuste tiam la registaro de Yiwu praktikis
politikon kuraghigi komercistojn investi entreprenojn. La registaro
plene subtenis la planon de Zhou kaj shia edzo.
Julie de 1995 Zhou Xiaoguang kaj shia
edzo kolektis 6 milionojn da juanoj kaj per tio fondis la Limigitan
Kompanion de Ornamajhoj Xinguang.
Dank' al sukcesa entreprenado la kompanio
iom post iom farighis la plej granda entrepreno de ornamajhoj
en Chinio. Ghiaj produktajhoj nun vendighas en 50 landoj kaj regionoj.
Influate de Xinguang, Yiwu farighis bazo de ornamajhoj de Chinio
kaj tie aperis tuta strato vendanta ornamajhojn kaj la farado
de ornamajhoj farighis chefa industrio en la urbo.
Disvolvigho
Zhou
bone scias, ke la teknika renovigo kaj ekipajha transformado estas
gravegaj por levi la kvaliton de la varoj. En 1998 la kompanio
Xinguang ekhavis automatan galvanizan laborlinion kaj instalajhon
por trakti eluzitan akvon, kio ne nur plibonigis la produktan
medion, sed ankau malpliigis la laborintensecon, pliigis la produktivecon
kaj levis la kvaliton de la galvanizo.
Krom tio la kompanio enkondukis avangardan
produktan linion el la Korea Respubliko. Dank' al penado de la
teknikistoj en junio de 2001 komputila projektado ekludis gravan
rolon en la produktado.
La kompanio elspezas grandan monsumon
chiujare por trejnado de la laboristoj. De post 1996 shi enkondukis
180 teknikistojn kaj 20 altnivelajn administrantojn kaj engaghis
plurajn fakulojn kontrau alta salajro. En Xinguang la salajro
estas pli alta ol tiu en la similaj kompanioj.
La 8-an de augusto, 1996, la ornamajho-serio
fabrikita de Xinguang estis honorita per ora internacia premio
en la 3-a Internacia Foiro de Facile Vendataj Varoj, 1996, okazigita
en la Korea Respubliko.
En marto de 2000 la kompanio ekpraktikis
norman administradon kaj dank' al tio la administra nivelo de
la tuta kompanio levighis.
Celo
En la tempo, kiam Zhou ricevis la premion,
shi diris en si mem: "Post nelonge mi produktos ornamajhojn
kun mondfama marko."
Ekde 1999 shia kompanio jam fabrikis
plurspecajn ornamajhojn kun fama marko, kiaj Xinguang, EVE kaj
Xibao. De tiam la kompanio suriris la vojon de entreprenado de
famaj markoj.
La historio de chinaj ornamajhoj estas
longa. Zhou donis grandan atenton al studo pri la nacia kulturo
kaj alilandaj informoj pri ornamajhoj kaj ofte analizis la tendencon
de ornamajhoj chinaj kaj alilandaj por okupi pli grandan lokon
en la merkato.
En 2002 la urbo Yiwu rapidigis siajn
pashojn por konstrui modernajn negocejojn. Profitante la shancon,
Zhou energie disvolvas sian kompanion por produkti ornamajhojn,
plej belajn en la mondo.
Kontribuo al la socio
Pro siaj brilaj sukcesoj kaj elstaraj
kontribuoj Zhou Xiaoguang ricevis plurajn honorojn de la socio.
En 2000 shi cheestis la kunvenon de chinaj emimentaj virinoj por
la karieroj.
Zhou senlace laboras por disvolvi la
industrion de la chinaj naciaj ornamajhoj kaj samtempe shi estas
fervora por filantropio. Shi donacis monon al la projekto Espero
(helpo al malrichaj infanoj en ilia lernado), katastrofitaj loghantoj
kaj konstruo de vojoj kaj pontoj, kaj subtenis la lokan kulturan
aktivadon. Sole en Yiwu chiujare shi monhelpas 100 malrichajn
lernantojn. Shi donacis 60 mil juanojn al la mezlernejo, kie shi
lernis, por starigi stipendion Zhou Xiaoguang cele subvencii eminentajn
lernantojn.
|