En
junio de 2002, nelonge antau la kvina datreveno de la repreno
de la suvereneco de Hongkong fare de Chinio, s-ro Fok Ying Tung,
vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco, prezidanto de la China Ghenerala Chambro
de Komerco en Hongkong kaj membro de la Komisiono por Projektado
de Fundamenta Legho de la Speciala Administra Distrikto de Hongkong,
diris dum intervjuo de Hongkong-aj jhurnalistoj, ke li sentis
senliman fieron estante chino en la pasintaj 5 jaroj post la reveno
de Hongkong al la patrolando. "Siatempe ni serioze poluradis
kaj diskutadis vorton post vorto la projekton de la fundamenta
legho, sed neniu el ni komisionanoj estis certa, chu realighos
la plano sur papero. Nun mi ghoje vidis la realighon de la projekto
de sistemo 'unu lando kun du sistemoj' kaj regado de Hongkong-anoj
super Hongkong. Pli kaj pli multaj Hongkong-anoj akceptas la Fudamentan
Leghon kaj 'unu lando kun du sistemoj', kaj la mondo rekonis la
sukceson de la magistrato de la speciala administra distrikto
estrata de Tung Chee Hwa en praktikado de la politiko de 'unu
lando kun du sistemoj'."
S-ro Fok Ying Tung fondis sian konstruan
kompanion Lixin en 1954. Persistante en sia opinio "unue
vendi kaj poste konstrui" en konkurenco, li farighis mondfama
magnato de bieno en Hongkong. Li entreprenis magazenon, konstruadon,
shipveturadon, bienon, hotelon, restoracion, petrolon k.a. Li
posedas pli ol 60 kompaniojn inkluzive de Yourong, Lixin kaj Xinde.
Menciante la progreson de Hongkong, s-ro
Fok diris: "Hongkong-anoj estas adaptigehmaj al shanghigho,
tial Hongkong povis evolui de malgranda fishista vilago al kontenera
haveno, plej granda en la mondo. Post la Dua Mondmilito depresio
regis en Hongkong kaj la vivo estis tre malfacila. Sed la Hongkong-anoj
apogis sin sur senlaca penado, kian oni malofte vidis en la mondo."
Ghuste per tia penemo s-ro Fok akiris grandan prosperon.
Malfacila kreo de la kariero
S-ro
Fok Ying Tung naskighis la 10-an de majo, 1923, en shipista familio
vivtenata de transportado per luita bargho de la patro. Lia patro
forpasis pro malsano en lia agho de 7 jaroj kaj la vivo farighis
tre malfacila. Do la patrino daurigis la transportadon por vivteni
la familion. La patrino estis persistema kaj laborema. Estante
analfabeto, shi esperis, ke la infanoj estos klerigitaj. Fok Ying
Tung estis lernema kaj elstara inter la kunlernantoj. Dum sia
lernado li helpis la patrinon en shia laboro. Li rememoris: "La
strecha vivo multe lacigis min, ke mi suferadis de kapturno kaj
neurastenio. Sed tio estis por mi ankau bona hardo, ke poste mi
povis facile min konformigi al malfacila vivo kaj intensa laboro."
Kiam eksplodis la Pacifika Milito, Fok
Ying Tung devigite chesigis la lernadon kaj en la agho de 18 jaroj
li laboris kiel kuiristo sur shipo kaj kulio. En 1942 lia patrino
malfermis detalvendejon kontrau sia tuta mono, kun Fok Ying Tung
kiel mastro. Li multe penadis por la vendejo kaj opiniis, ke tio
estis bona trejnado por lia negoco. Pli kaj pli prosperis la vendejo
kaj li estis bone trejnita je la volo kaj fleksebleco en komercado.
Kiam li estis 25-jara, li kaj aliaj kune establis kompanion. Li
achetis motoritan velshipon por kolekti marherbojn por fabriki
medikamenton. Kvankam li ne profitis el tio, tamen li estis hardita.
Li diris: "Rememorante la tagojn de kolektado de marherboj,
mi ekhavos la kuraghon venki ajnajn malfacilojn."
Kiam eksplodis la Korea Milito, plialtighis
la pozicio de Hongkong en la internacia marnavigacio. Fok Ying
Tung, maturighinta post multfojaj malsukcesoj, kaptis la shancon
kaj kolektis kapitalon kaj komplete sin donis al la marnavigacio.
Dank' al tio li baldau farighis magnato de marnavigacio de Hongkong.
Nova tereno por bienoentreprenado
En
la unuaj 50-aj jaroj rapide kreskis la loghantaro de Hongkong
kaj samtempe prospere disvolvighis industrio kaj komerco, kio
bezonis multe da tero kaj domoj. S-ro Fok Ying Tung analizis la
situacion kaj kredis, ke multe disvolvighos la bienoentreprenado,
kaj establis la bienan kompanion Lixin (limigitan) por entrepreni
bienon.
Antaue en Hongkong oni devis unue elspezi
multe da mono por acheti teron kaj konstrui domojn, kaj poste
vendi la domojn po etagho au luigi la apartamentojn. Sed multaj
homoj ne havis tiel grandan sumon por acheti apartamenton, kaj
vendado de liaj domoj dauris longe. Li shanghis sian manieron
kaj industriigis la bienoentreprenadon. Li konstruis samtempe
loghdomojn, oficejajn domojn kaj magazenajn domojn kaj vendis
ilin po etagho kaj apartamento. Krome li proponis antaupagon kaj
popartan pagon por acheti domon. Li elhakis novan vojon en bienoentreprenado
kaj post kelke da jaroj liaj domoj levighis chie sur Hongkong-insulo
kaj en Kowloon. Li faris broshurojn por propagandi siajn novajn
metodojn de acheto de liaj domoj. Tio bone efikis kaj rapidigis
la vendadon de liaj domoj kaj cirkuladon de la kapitalo. Li ne
estis arkitekto, nek spertulo de bienoentreprenado, sed farighis
magnato de bieno de Hongkong. Plejparto de liaj pli ol 60 kompanioj
nun entreprenas bienon kaj liaj renovigitaj metodoj pushis la
bienoentreprenadon de Hongkong al nova kulmino.
Korinklino de patrioto
En
la 70-aj jaroj Fok Ying Tung jam metis firman bazon por sia kariero
kaj turnis sian atenton al la cheftero. Li estas patriota kaj
kredas, ke la inteligentaj kaj penemaj chinoj estas kapablaj envicigi
sian patrolandon inter fortaj landoj. Li aspiras potencighon de
la patrolando kaj multe elspezis por progresigi la sporton de
Chinio. En 1979 li fondis fonduson kun lia nomo el miliardo da
juanoj (8.3 juanoj egalas 1 usonan dolaron) por subteni disvolvon
de la landinterno, kaj granda parto de la mono estis uzata por
subteni sporton. En 1985 li fondis sportan fonduson kun lia nomo
por premii gajnintojn en Olimpikoj.
Fok Ying Tung multe subtenas ne nur sporton,
sed ankau la kulturan kaj edukan aferon. Li fondis edukan fonduson
kun lia nomo el cent milionoj da Hongkong-aj dolaroj. Li diris:
"Ni maljuna generacio heredigos al la juna generacio nian
amon al la patrolando. La postaj generacioj devas ami la patrolandon
kaj hejmlokon kaj subteni la konstruadon de la patrolando kaj
hejmloko."
En 1986 Fok Ying Tung donacis 35 milionojn
da Hongkong-aj dolaroj por konstrui en la Universitato Sun Yatsen
modernan sportan centron, la unuan en la chinaj universitatoj.
Kiam Chinio aranghis la 11-an Azian Sportkunvenon en 1990, li
donacis cent milionojn da Hongkong-aj dolaroj.
Fok Ying Tung chiuflanke subtenas la
konstruadon de la patrolando kaj hejmloko. En la lastaj jaroj,
per siaj fondusoj li helpis 110 konstruajn projektojn en totala
sumo de kelke da miliardoj da Hongkong-aj dolaroj. Sed taksante
sian kontribuon al la patrolando, li diris en plena humileco:
"Mia forto estas malgranda, nur kiel polvero en la kosmo."
|