Antau
nelonge usona magazino Forbes publikigis nomojn de miliarduloj de la mondo.
S-ino Nina Wang, prezidanto de la Hongkong-a Kompanio (grupo) Hwa Mao, per 2.4
miliardoj da usonaj dolaroj okupas la unuan lokon inter la aziaj richulinoj. Shi,
membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, nature farighis
persono tre atentata de la gazetaro en la chi-foja sesio de la konferenco. 63-jara,
shi estas vestita mode. Shia eksterordinara harararangho faris shin facile rekonebla. Kiel
direktoro de la kompanio (grupo) Hwa Mao, shi montris al la publiko, ke shi estas
eminenta entreprenisto. Gvidate de shi, Hwa Mao multe kreskis. Ekde 1994 shi plurfoje
achetis aliajn entreprenojn. Shi elspezis 4 miliardojn da Hongkongaj dolaroj por
acheti plurajn magazenojn en la komerca kvartalo de Hongkong. Krom tio shi investis
multe en Shanhajo kaj Pekino kaj nun shi direktis sian rigardon al okcidenta Chinio.
Kune kun aliaj richuloj de Hongkong shi vizitis la okcidentan parton de Chinio. Nina
Wang kumulas honoran prezidantecon de la China Ghenerala Federacio de Filantropio.
Shi opinias, ke por shi filantropio estas nerifuzebla morala devo. Lau shia opinio
la de shi gajnita mono devas esti uzata por la popolo en filantropia afero. Shi
ne nur donacis monon al filantropio, sed ankau establis plurajn fondusojn por
kolekti monon de la tuta mondo cele helpi la bezonantojn. Shi ofte iniciative
serchis la homojn bezonantajn helpon. Foje shi informighis de revuo, ke en iu
kuraca establo nur 40% de ghiaj ambulancoj estas ekipitaj per senspasmigatoro
kaj post nelonge shia fonduso donacis 250 mil usonajn dolarojn al tiu establo
por acheti 47 senspasmigatorojn. Koncerne filantropion
sur la cheftero de Chinio, shi diris: "La china registaro ne havas multe
da mono, tial ghi ne povas prizorgi chiujn flankojn. Por solvi la problemon de
malrichuloj la registaro, socio kaj popolo devas kune labori, tial la eminentaj
personoj chinaj kaj alilandaj kaj entreprenistoj devas fondi filantropian establon
por helpi malsamajn rondojn de malrichuloj, ekz. malrichaj infanoj, kiuj ne povas
daure viziti lernejon, malrichaj patrinoj sen edzo kaj kripluloj de heroa batalo,
tamen Chinio havas nur 1029 fondusojn kaj tre malmulte da filantropiaj establoj,
dum Usono havas 50 mil tiajn fondusojn kun centoj da miliardoj da usonaj dolaroj.
Mi opinias, ke kun pliigho de la richuloj kaj levigho de la socia civilizacio
en Chinio, pli kaj pli da homoj volas rekompenci la socion per sia richajho kaj
helpi malrichulojn, tial fondi pli da filantropiaj fondusoj estas efika vojo por
solvi la problemon de malrichuloj." |