"Ekstermonda persika ghardeno",
kie la kampoj estas ebenaj kaj fekundaj, domoj bonordaj, lagoj klaraj, vojoj interkrucighantaj,
prosperas verdaj bambuoj kaj morusarboj, viglas dombestoj kaj felichas loghantoj,
.estis nur fantazio de granda china literaturisto Tao Yuanming, kiu vivis en 376-427.
Sed tia bela ghardeno nun vidighas en Bazu-vilagho de Jiayu-gubernio, Hubei-provinco.
La vilaghanoj atribuas la shanghighon de sia loko al vilaghestro Zhou Baosheng. Pli
bela ol la "persika ghardeno" La vojoj al Bazu-vilagho
estas larghaj kaj ebenaj, ambauflanke de ili prosperas arboj, kiuj shirmas multajn
domojn. Survoje ne vidighas rubo nek dombestoj kaj dombirdoj, ofte vidataj sur
aliaj vilaghaj vojoj. La etaghdometoj tegitaj per blankaj kaheloj kaj tegmentitaj
per rughaj tegoloj bonorde staras che la vojoj. Kamparano
Zhou Jianhu, kies hejmo trovighas tuj che la vojo, diris al mi, ke li kaj lia
edzino laboras en fabriko sub la kompanio (grupo) Tianye. La geedza paro enspezas
chiujare 50 mil juanojn. Ili loghas en duetagha domo kun plankareo de 300 kvadrataj
metroj. Iliaj du infanoj havas chiu sian propran chambron. En la domo estas legochambro,
salono, gimnastejo, banejo kaj kelke da neokupataj chambroj. Ambauflanke de la
shtuparo ekster la domo aromas diversaj plantoj. Chie estas pure kaj bonorde.
Kokinoj klukas en kagho, porkoj dormas en stalo. Tute ne estas malbona odoro.
En la domo instalighas klozeto. Mia neatendita vizito
neniom surprizis lin, char la simila vizito estas ofta. La edzino de Zhou diris:
"Tage, kiam ni eldomighas, ni neniam shlosas la domon, char che ni neniam estis
shtelo. 30 alilandaj delegitaroj vizitis nin. Iu brito ne sciis, kial che ni chio
estas pura kaj bonorda, kaj loghis che ni du tagojn. Kiam li rimarkis, ke ni metis
rubon antau la pordon matene je la 6-a au 7-a horo kaj post la 7-a horo oni kolektis
la rubon kaj forportis ghin, li komprenis chion. Li diris kun starigita dika fingro:
'Bone, bonege!'" Eldomighinte, mi renkontis Zhou
Baosheng. Tiu 48-jara viro alta je 180 cm. estas silentema. Mi demandis: "Mi vidis,
ke che vi la loghkondichoj estas bonaj. La domoj kaj arboj, herboj, vojoj kaj
kampoj estas harmonie aranghitaj. Chu specialisto projektis chion chi tion por
vi?" Zhou respondis: "Dankon pro via laudo. Tion
projektis mi kaj konstruis mi kune kun miaj kamaradoj." "Kiamaniere
vi civilizas la vilaghanojn?" "Nun la ekonomio disvolvighis
kaj la spirita civilizacio nepre devas esti altigita. Por tio ni faras edukon
kaj ankau monpunon al tiuj, kiuj ripetis siajn barbarajn kondutojn." "Chu
la monpunitoj ne koleras kontrau vi?" "Vi demandu
ilin mem!" Poste mi renkontis vilaghanon kaj demandis
lin pri tio. Ni estas ege dankemaj al nia vilaghestro
Zhou. Chiutage antau tagigho li eldomighas kaj revenas hejmen noktomeze. Por nia
felicha vivo li laboras senlace. Kial ni koleras kontrau li?" Mi
ankau volis scii, kiel la najbaroj rigardas la sukceson de Bazu. Luo
Chuanyong, guberniestro de Jiayu, kiu akompanis nin en la vizito, konigis nin,
ke ankau la najbaraj vilaghoj admiras la sukceson de Bazu, char Bazu ne petis
monan subvencion de la gubernio, nek ghuis favoran politikon kaj plie ghiaj naturaj
kondichoj estas malpli bonaj ol tiuj de la najbaroj. Oni prave diris, ke la sukceso
de Bazu estis atingita de Zhou kaj liaj samvilaghanoj per siaj propraj manoj. Li
postenighis kiel vilaghestro Antau
1978 la vilaghanoj de Bazu laboris de matene ghis vespere, sed ne liberigis sin
el malricho. Tiam la jara pokapa enspezo estis malpli ol 50 juanoj kaj ili iam
devis manghi grenon, liveritan de aliaj lokoj, kaj loghis senescepte en adoba
domo. Tiam Zhou, pli-ol-20-jara ordinara kamparano,
ege malkontentis pri siaj vivkondichoj. Li proponis al sia patro, tiama vilaghestro,
shanghi la metodon de egalisma distribuo, sed la patro rifuzis. La patro diris:
"Vi ne scias, kiel malfacile mi laboras. Se vi estus vilaghestro, vi farus malpli
bone ol mi." Zhou Baosheng ekscitighis. Li kontraudiris: "Mi ne samopinias kun
vi. Se la samvilaghanoj min konfidas, mi certe faros chiujn sataj en la unua jaro
kaj la vilagho havos akumulan kapitalon de 100 mil juanoj en la dua jaro." En
la sekvanta jaro Zhou vilaghestrighis. Li feliche eklaboris en la favora jaro.
Tiam en la china kamparo praktikighis la laukontrakta respondeca laborsistemo
kaj Zhou estis forte entuziasmigita. Malgrau kritiko de la patro kaj publika opinio,
li distribuis la kampojn al chiuj familioj kaj solene promesis: "Paginte la shtatan
grenan imposton, vi povos restigi chion por vi mem." La
homoj, multe suferintaj de la egalisma distribuo, eklaboris kun ekstreme granda
entuziasmo. En la unua jaro la grena produktokvanto de la vilagho superis tiun
en la pasinta jaro je 75 tunoj kaj solvighis la problemo pri vestoj kaj manghajhoj.
Sub lia gvido kamparanoj plantis abiojn sur 93 hektaroj da tero kaj tearbojn sur
16 hektaroj. Nun la lignokvanto sur tiuj montoj atingis 40 mil kubmetrojn. La
montoj farighis neelcherpebla verda banko por la vilagho. Por bonhavigho
En 1980 Zhou kaj liaj samvilaghanoj ekfunkciigis
butikon, vendejon de manghajhoj kaj fabrikon de glaciajhoj, luinte 3 chambrojn
en la distrikto. En la unua jaro ili enspezis 7 mil juanojn kaj unuafoje profitis
de tio. Poste la vilagho decidis funkciigi bakujon
de brikoj kaj tegoloj. Zhou laboris 120 tagojn sur la konstruejo. En tiuj tagoj
lia korpopezo reduktighis je 5 kilogramoj, sed per sia shvitado li kaj liaj kamaradoj
rikoltis abundon da fruktoj en la jaro de la ekkonstruo. Distribuo kaj
akumulo En 1985 la vilaghanoj de Bazu ekvivis
bonan vivon. Ili chiuj transloghighis en etaghdomojn kaj ekuzis telefonon. Tiam
iuj deziris distribui chion, kion la vilagho havas, dum aliaj kontentighis pri
la bonhavigho kaj ne volis strebadi plue. Zhou opiniis, ke la richajho estis kreita
de chiuj vilaghanoj, nur racia traktado de la distribuo kaj akumulo utilas al
la fundamenaj interesoj de la vilaghanoj. Li do decidis iagrade teni la vivnivelon
de la vilaghanoj de Bazu iom pli alta ol tiu de la najbaraj vilaghoj, sed asigni
grandan parton de la akumulita kapitalo al ekspansiigo de produktado. Zhou elspezis
2 milionojn da juanoj por konstruo de cisternoj, pump-stacioj kaj kanaloj por
altefika agrikulturo kaj ekologia agrikulturo, tiel ke 15 hektaroj da sterilaj
kampoj farighis stabile altproduktaj. Zhou sciis,
ke solaj richfontoj ne garantios felichon de la vilaghanoj por longa tempo. Por
rapida kaj longdaura ekonomia disvolvigho oni devas serchi novan elirejon. De
tradicia industrio al tiu de nova altteknologio Kiamaniere
oni povos sukcesigi la transformighon de tradicia industrio al tiu de nova altteknologio?
Post pripensado Zhou decidis starigi novajn altteknologiajn entreprenojn. Fama
china magnetologo prof. Liu Yesheng vizitis la vilaghon Bazu. Li bone komprenis
la deziron de la vilaghanoj pri nova altteknologio kaj fakuloj kaj opiniis, ke
la socia etoso de Bazu estas bona kaj la tiea medio por investado estas ideala.
Tial 3 tagojn post sia vizito li alkondukis fakulan grupon por fari esploradon
al Bazu. Post 4 monatoj ili konstruis la Alojan Fabrikon Yangzi kaj gajnis profiton
de 0.5 miliono da juanoj en la sama jaro. Fakulo, kiu iam laboris en Shenzhen,
diris, ke la laborefiko de Bazu superis tiun de Shenzhen kaj Zhou estas promesplena
entreprenisto." En 1996 Zhou informighis, ke la
shtato konstruos multe da pontoj stajaj kaj pendantaj, li do decidis fabriki kablojn.
Akademiano de la China Akademio de Sciencoj Ge Xiurun sukcesis en esploro de eterne
strechebla kablo. Li volis serchi kompanon por industriigi tiun teknikon, sed
ne sukcesis. Foje en kunveno por ekspertizo de la scienc-teknikaj fruktoj de la
kompanio (grupo) Tianye, li renkontis Zhou kaj ege ghojis pro lia aprobo. Tianye
faris teston lau la materialoj, liveritaj de Ge, kaj faris specimenon en mallonga
tempo. Ge ege ghojis kaj tuj subskribis kontrakton kun la kompanio pri la kunlaboro. Nun
la shtala kablo fabrikita de Tianye jam estas uzita por la pontoj en Baishazhou
kaj Junshan super Yangzi-rivero. Oni diris, ke nun en Chinio nur du komapnioj
kapablas kaj rajtas produkti tiun varon. Ili estas Tianye kaj granda kompanio
de Shanhajo. Por varbi altteknologiajn fakulojn Por
ke pli da talentuloj laboru en sia kompanio, Zhou sincere traktas ilin kaj donas
al ili multajn avantaghojn. La pensiono, konstruita
de la vilagho por la fakuloj, estas bela kaj komforta, kiel tri-stela hotelo.
Tie por chiu fakulo estas disponebla automobilo kaj sufiche da mono por scienc-teknika
esplorado. Nun en Tianye laboras pli ol 100 sciencaj kaj teknikaj fakuloj devenintaj
de diversaj lokoj de Chinio, el kiuj pli ol 20 estas profesoroj. Tianye kaj la
Scienca Fonduso de Chinaj Post-doktoroj kune fondis la Chinan Postdoktoran Altteknologian
Ghardenon Tianye kaj havas plurflankajn kunlaborojn kun Qinghua-universitato kaj
aliaj scienc-esploraj organizoj. |