11. Li
Xiaohua
Li Xiaohua,
49-jara, naskighis en Pekino. Chefa entrepreno: Investa Grupo
Hongkong Huada. Kalkulate lau la kapitalo de la grupo en 1996,
li havas 250 milionojn da usonaj dolaroj.
Nur per sukoprema
mashino valoranta 800 usonajn dolarojn, li komencis sian komercadon
en Beidaihe. Post 4 jaroj li akiris agent-rajton pri harkreskiga
likvajho Zhangguang 101 por Japanio. En 1991 li investis 38 milionojn
da usonaj dolaroj en Malajzio por disvolvi dom-bienon. Duonjaron
poste, li akiris duoblan profiton. La china observatorio nomis
planedon per lia nomo. Li estas membro de la China Popola Kongreso.
12.
Chen Jinfei
Chen Jinfei,
38-jara, naskighis en Pekino kaj diplomighis el universitato.
Chefa entrepreno: Investa Grupo Beijing Tongchan. Kalkulate lau
la neta kapitalo en 1998, lia richajho valoras 226 milionojn da
usonaj dolaroj.
En 1987 Chen
rezignis sian oficon en la Poshta kaj Telekomunika Ministerio
de Chinio kaj fondis prestinkturejon por chemizoj. Post 1992 lia
entrepreno tushis dom-bienon, kaj akiris sukceson. Post tio li
disvolvas sian entreprenon en multaj kampoj: konstruaj materialoj,
telekomunikado kaj financo. Li fondis bankon en Well-strato. La
vendovaloro de lia entrepreno en 1998 estis 180 milionoj da usonaj
dolaroj. Li estas membro de la China Popola Kongreso.
13.
Wu Bingxin
Wu Bingxin,
63-jara, naskighis en Shandong-provinco. Chefa entrepreno: Grupo
Shandong Sanzhu Yaoye. Li havas 100% da akcioj de sia grupo. Kalkulate
lau la neta kapitalo de 1999, li havas 210 milionojn da usonaj
dolaroj.
Li chesigis
lernadon en la agho de 15 jaroj. Li laboris kiel kasisto kaj,
malpli-ol-50-jara, forlasis sian okupon pro hepata kancero. Post
kiam li resanigis sin per chinaj herbodrogoj, li fondis entreprenon
de trinkajho. La vendovaloro de lia entrepreno estas 60 milionoj
da usonaj dolaroj.
14.
Tian Suning
Tian Suning
naskighis en 1963 en Pekino. Li estas ghenerala direktoro de Netcom.
Li diplomighis el la biologia fakultato de Liaoning-universitato.
En 1987 li iris al Usono por studi kaj doktorighis en 1992.
En 1994 li
fondis la kompanion Yaxin por softvaroj kaj sistemo-integrado.
En junio de 1999 li eklaboris kiel CEO de la kompanio. Li estas
ankau konsilanto de la Usona-China Scienc-teknika Intershangha
Komisiono kaj vicprezidanto de la China Asocio de Junaj Entreprenistoj.
En januaro 2000 li estis elektita kiel unu el la dek plej elstaraj
ret-laborantoj de Chinio.
Nun lia kompanio
servas per komerca aplikado de Interreto kaj LAN. La largha bendo
estas konstruata.
15.
Tao Xinkang
Tao Xinkang,
48-jara, naskighis en Shanhajo. Chefa entrepreno: Grupo Shanghai
Xingaochao. Kalkulate lau la neta kapitalo de sia kompanio en
1999, li havas 190 milionojn da usonaj dolaroj.
Tao chesigis
lernadon en sia 18-jara agho. En la lastaj jaroj de la 70-aj jaroj
li per mil usonaj dolaroj fondis fabrikon de mebloj. En 1985 li
profitis 60 mil usonajn dolarojn. La mebloj de lia fabriko jam
okupas 10% de la merkato de Shanhajo.
Malsame kiel
siaj konkurencantoj, li senpage projektas, transportas kaj donas
postvendan servon por la klientoj. En 1999 la vendvaloro de lia
grupo atingis 500 milionojn da usonaj dolaroj kaj la neta profito
- 31 milionojn da usonaj dolaroj.
|