6. Lu Guanqiu
Lu Guanqiu,
55-jara, naskighis en Xiaoshan de Zhejiang-provinco. Chefa entrepreno:
Grupo Zhejiang Wanxiang. Li havas 100% da akcioj de la grupo.
Kalkulate lau la neta kapitalo de 1999, li havas 360 milionojn
da usonaj dolaroj.
Lu Guanqiu
chesigis lernadon en sia 15-jara agho. En 1980 li decidis produkti
automobilajn pecojn anstatau agrikulturaj instalajhoj. Post klopodado
lia kompanio en-akciomerkatighis en 1994 en Shanhajo kaj farighis
la unua entrepreno de la china cheftero, kiu liveras siajn produktajhojn
al fama usona auta fabriko.
7.
Zhang Hongwei
Zhang Hongwei,
46-jara, naskighis en Harbin de Helongjiang-provinco. Chefa entrepreno:
Grupo Heilongjiang Dongfang. Kalkulate lau la neta kapitalo de
la grupo en 1999, lia privata richajho atingis 350 milionojn da
usonaj dolaroj.
La malgranda
konstrua kompanio de Zhang Hongwei estis la unua privata kompanio
de Heilongjiang registrita en 1988. Tiam ghi jam en-akciomerkatighis
en Shanhajo. En 1993 ghi alinomighis Grupo Dongfang kaj farighis
la unua privata entrepreno en-akciomerkatighinta. Post tio, li
multflanke investas, inkluzive de banko, trafiko kaj fabrikado.
Li estas membro de la China Popola Kongreso.
8.
Xu Wenrong
Xu Wenrong,
65-jara, naskighis en Hengdian de Zhejiang-provinco. Chefa entrepreno:
Grupo Zhejiang Hengdian Qiye. Li havas 100% da akcioj de la grupo.
Kalkulate lau la neta kapitalo de 1999, li havas 325 milionojn
da usonaj dolaroj.
En la komenco
li pruntis de la subgubernia registaro 6000 usonajn dolarojn por
fondi silkan fabrikon kaj promesis redoni duoblan sumon en tri
jaroj. Plenuminte sian promeson, li fondis en 1999 sian kompanion
de magnetaj materialoj, kiu poste produktis ankau kemiajhojn.
En 1996 li establis film-bazon kaj multe profitis. Nemalmultaj
famaj chinaj telvidaj filmoj naskighis en lia bazo.
9.
Zhang Simin
Zhang Simin,
37-jara, naskighis en Changchun de Jilin-provinco. Li diplomighis
el la Harbina Politeknika Universitato. Chefa entrepreno: Grupo
Haiwang Shengwu Gongcheng. Kalkulate lau la neta kapitalo de 1999,
li havas 313 milionojn da usonaj dolaroj.
Li fondis sian
kompanion de medikamentoj en 1989 en Shenzhen kaj poste okupighis
pri dom-bieno, kaj lia kompanio sukcese en-akciomerkatighis.
10.
Song Zhaodi
Song Zhaodi,
39-jara, naskighis en Harbin de Heilongjiang-provinco. Li diplomighis
el la China Scienc-Teknika Universitato kaj akiris magistrecon
en la laser-fizika fakultato de Qinghua-universitato. Chefa entrepreno:
Softvaro-grupo Kelihua (clever). Kalkulate lau siaj 28% de la
akcioj en la en-akciomerkatighinta grupo en Shanhajo, li havas
270 milionojn da usonaj dolaroj.
Song Zhaodi
per malpli ol 100 usonaj dolaroj fondis en 1991 la kompanion Kelihua,
kiu nun jam okupas grandan merkaton de CSC-eduka Softvaro. En
majo de 2000 la kompanio sukcese en-akciomerkatighis kaj fondis
retsidejon -- 2188.com por transporti varon surtere, Goshoo.com
por librovendejo surrete kaj leverschool.com por malproksima eduka
retsidejo.
|