1. Rong
Yiren kaj lia familio
Rong
Yiren, 84-jara, fandis Grupon CITIC. Ghis la mezo de septembro
2000, Rong-familio havis 18% de la akcioj de la en-akciomerkata
kompanio Taifu de la grupo CITIC en Hongkong, kun valoro de 1.9
miliardoj da usonaj dolaroj.
Rong Yiren
naskighis en Wuxi de Jiangsu-provinco. Li estas posteulo de la
fama china nacikapitala entrepreno de Rong-familio. En 1937 li
diplomighis el la universitato Sankta John de Shanhajo kaj farighis
asistanto kaj administranto de la faruna fabriko Maoxin de Wuxi.
Poste li farighis direktoro de Hefeng-kompanio de Shanhajo kaj
direktoro kaj adiministranto de Sanxin-banko de Shanhajo. Li estas
reprezentanto de 26 entreprenoj de Rong-familio en la kampoj tekstila,
prestinktura, farura kaj mashin-fara.
S-ro Rong estis
vicurbestro de Shanhajo kaj vicministro de la Tekstila Ministerio
de Chinio. En 1978, kiam Chinio komencis praktiki la politikon
de reformado, la Grupo CITIC fondighis kaj RongYiren farighis
ghia chefdirektoro. Post tio li estis prezidanto de la China Industria-komerca
Federacio kaj membro de la Konstanta Komitato de la China Asocio
de Demokratia Nacia Konstruado. En 1993 li estis elektita kiel
vicprezidanto de Chinio.
2.
Liu Yongxing kaj liaj fratoj
Liu Yongxing,
52-jara, naskighis en Xinjin de Sichuan-provinco. Lia chefa entrepreno
estas Grupo Espero kaj lia richajho en 1999 valoris miliardon
da usonaj dolaroj.
Inter la 500
grandaj chinaj civilaj entreprenoj komercaj kaj industriaj de
1999 la grupo okupis la 5-an lokon. En 1982 Liu kaj liaj fratoj
sin okupis pri koturno-bredado per nur mil juanoj kaj fondis la
faman civilan entreprenon -- Grupo Espero. En 1996 ili establis
Novan Grupon Espero, kiu nun jam disvolvighis en grandan entreprenon
(grupo) de prilaborado de agrikulturaj produktajhoj, produktado
de brutonutrajho, dom-bieno, financo kaj investo. Ghi farighis
unu el la plej grandaj privataj entreprenoj en Chinio, kun jara
vendovaloro de miliardo de usonaj dolaroj.
3.
Ren Zhengfei
Ren Zhengfei
estas 56-jara. Lia chefa entrepreno estas kompanio de Huawei-teknologio,
fondita en 1988 en Shenzhen. Nun ghia jara vendovaloro jam atingis
1.5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj ghi okupas avangardan lokon
en la china merkato pri GSM-instalajhoj, intershanghiloj kaj sistemo
de konektaj instalajhoj.
4.
Zhang Xingmin
Zhang Xingmin,
42-jara, naskighis en Jiutai de Jilin-provinco. Chefa entrepreno:
Grupo Hainan Xingbao. Richajho: 480 milionoj da usonaj dolaroj.
En 1991 Zhang Xingmin sukcese faris negocon kun komercistoj el
Rusio kaj profitis 24 milionojn da usonaj dolaroj. Akirinte eksport-importan
rajton li plivastigis sian kompanion kaj en 1993 li sin ekokupis
ankau pri dom-bieno.
5.
Wu Yijian
Wu Yijian,
40-jara, naskighis en Xi'an de Shaanxi-provinco kaj akiris magistrecon.
Lia chefa entrepreno estas Grupo Shaanxi Jinhua Qiye. Lia richajho,
kalkulate lau la kapitalo de 2000, valoras 422 milionojn da usonaj
dolaroj. Li richighis per dom-bieno, kaj poste li sin okupis pri
fabrikado kaj podetala vendo de medikamentoj, investado k.a. Li
plurfoje gajnis provincan kaj shtatan premion por elstaraj entreprenistoj.
Li estas membro de la China Popola Kongreso.
|