Shilicun,
ordinara vilagho en antauurbo de Zhangzhou de Fujian-provinco, sudorienta Chinio,
kulturas chefe rizon. Tamen en 1998 maizo abunde kreskis sur kampoj de tiu vilagho.
Kial? Char en
tiu jaro d-ro Han Gengchang kaj aliaj establis la Teknik-disvolvan Limigitan Kompanion
Origin, kiu kulturas maizvarion taugan por subtropika zono. Shilicun-vilagho estas
unu el la kvar eksperimentejoj de la kompanio por kultivi, esplori kaj disvastigi
novan maizvarion. Maizo,
unu el la chefaj grenoj en Chinio, estas uzata plejparte en manghajh-prilaborado
kaj fisho- kaj bruto-bredado (ghi konsistigas 70% de la nutrajho de fishoj kaj
brutoj). Nun la totala areo de maizkampoj estas 20 milionoj da hektaroj plejparte
en mezvarma zono, t.e. nordoriento kaj nordokcidento de Chinio, kaj la meza hektara
produktokvanto estas 7500 kilogramoj. En suda Chinio en subtropika zono ne bone
kreskas maizo de norda Chinio, kaj tie la meza hektara produktokvanto de maizo
estas nur 3000-6000 kilogramoj. Sed oni bredas fishojn kaj brutojn chefe en suda
Chinio, tio kauzas strukturan mankon de grenoj, t.e. rizo mankas en norda Chinio
kaj maizo en la suda. Chiujare
granda kvanto da maizo transportighis de norda Chinio al la suda, tio altigis
la kostojn de prilaborado, fisho- kaj bruto-bredado kaj pezigis la sharghon de
trafiko. S-ro Han
estas juna fakulo pri maizkulturo, kiu revenis post studado en Usono. Gvidate
de li, la kompanio enkondukis 1000 tropikajn maizspecimenojn chefe de internacia
maiz- kaj tritik-pliboniga centro. Kelkcent specimenoj elektighis kaj kombinighis,
kaj provkulturado de iuj el ili sukcesis en Shilicun kaj aliaj eksperimentejoj.
La novaj semoj diferencas de tiuj en norda Chinio kaj havas fortan rezistecon
kontrau malsano, insektoj, falo de tigoj kaj malfekundeco de tero. Internaciaj
semo-kompanioj kutime entreprenas selektadon, disvastigon kaj vendon de semoj
en unueco. Sed en Chinio scienc-esploraj institutoj zorgas nur pri selektado de
semoj kaj semo-kompanioj nur pri semo-komerco. Sub tiu sistemo la scienc-esploraj
institutoj dependantaj de shtata subvencio ofte chagrenighas pro manko de monrimedoj
por la esplorado kaj iuj semo-kompanioj foje vendas falsajn kaj malbonkvalitajn
semojn por gajni pli multe da mono. Tuj
post sia fondigho la kompanio Origin faras sian entreprenadon lau la internacia
sistemo: kredite ricevi monon che banko kaj fari investon, kulturi kaj vendi semojn
per si mem. La agado estas laudata de multaj provincoj kaj regionoj en suda Chinio.
Tiamaniere la
kompanio donas esperon al la maizkulturado en suda Chinio. |