SHTATAJ ORGANOJ

 



Inter la 5-a kaj la 19-a de marto 1998 okazis en Pekino la Unua Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso. Jen Jiang Zemin (meze), Li Peng (la dua de dekstre) kaj Zhu Rongji (la dua de maldekstre) inter la kongresanoj
La Unua Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso

La shtataj organoj de la China Popola Respubliko inkluzivas la jenajn:
La shtataj organoj de potenco -- la Tutlanda Popola Kongreso kaj diversnivelaj lokaj popolaj kongresoj;
Prezidanto de la shtato;
La shtataj organoj de administrado -- la Shtata Konsilantaro kaj diversnivelaj lokaj popolaj registaroj;
La shtataj gvidaj organoj de militaj aferoj -- la Centra Komisiono por Militaj Aferoj;
La shtataj organoj de jughado -- la Plej Alta Popola Jughejo, diversnivelaj lokaj popolaj jughejoj kaj specialaj popolaj jughejoj;
La shtataj organoj de leghokontrolo kaj akuzado -- la Plej Alta Popola Prokurorejo, diversnivelaj lokaj popolaj prokurorejoj kaj specialaj popolaj prokurorejoj.



Tutlanda Popola Kongreso

    Kiel la plej alta shtata organo de potenco, la Tutlanda Popola Kongreso havas la rajton de leghdono, dicidas gravajn shtatajn aferojn, elektas membrojn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, prezidanton kaj vicprezidanton de la shtato, decidas liston de chefministro de la Shtata Konsilantaro kaj ghiaj aliaj membroj, elektas prezidanton de la Centra Komisiono por Militaj Aferoj kaj ghiajn aliajn membrojn, prezidanton de la Plej Alta Popola Jughejo kaj tiun de la Plej Alta Popola Prokurorejo.
    Chiu tutlanda popola kongreso dauras kvin jarojn, kaj chiujare ghi okazigas unu sesion. Dum ghia fermiteco la Konstanta Komitato havas la rajton pri shtata decidpovo. La Konstanta Komitato konsistas el prezidanto, vicprezidantoj, ghenerala sekretario kaj membroj. Nun Li Peng estas ghia prezidanto.
    Inter la 5-a kaj la 19-a de marto 1998 okazis la Unua Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso, kiu montras, ke jam pasis la oka. La temo de la nova kongreso estis "Alte teni la standardon de la teorio de Deng Xiaoping, unuighi kiel unu homo, lukti en malfaciloj, labori kun entreprenemo kaj antauenpushi al la 21-a jarcento la konstruadon de socialisma afero kun chinaj karakterizajhoj". La ch. 3000 kongresanoj el diversaj partoj de la lando varme diskutis kaj aprobis la registaran labor-raporon, faritan de Li Peng en la nomo de la Shtata Konsilantaro, kaj aliajn raportojn pri la nacia ekonomio kaj socia evoluo, elektis la estrojn de la novaj shtataj organoj, ekzamenis kaj aprobis la projekton pri reformado de la strukturo de la Shtata Konsilantaro. Tiel la kongreso turnis en shtatan volon la grandiozan transjarcentan planon prezentitan de la 15-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio kaj faris politikan kaj organizan garantion por la moderniga konstruado de Chinio.



Prezidanto de la shtato

    Lau la decido de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ghia Konstanta Komitato la prezidanto de la China Popola Respubliko publikigas leghojn, nomumas au eksigas membrojn de la Shtata Konsilantaro, publikigas dekretojn, akceptas alilandajn ambasadorojn, sendas au revokas siajn plenrajtigitojn el eksterlando, sankcias au nuligas traktatojn kaj gravajn interkonsentojn subskribitajn kun aliaj landoj. Nun Jiang Zemin estas prezidanto de la China Popola Respubliko kaj Hu Jintao ghia vicprezidanto.



Shtata Konsilantaro

    Kiel centra popola registaro, la Shtata Konsilantaro estas la plej alta shtata organo de administrado. Ghi praktikas la leghojn ellaboritajn kaj decidojn aprobitajn de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ghia Konstanta Komitato, respondecas por ili kaj raportas al ili sian laboron. En kadro de sia povo ghi difinas administrajn rimedojn, ellaboras administrajn regulojn kaj publikigas decidojn kaj dekretojn.
    La Shtata Konsilantaro konsistas el chefministro, vicchefministroj, shtataj konsilantoj, ministroj, komisionaj prezidantoj, superrigardisto kaj ghenerala sekretario.



Centra Komisiono por Militaj Aferoj

    Kiel gvida organo de militaj aferoj de la shtato, la Centra Komisiono por Militaj Aferoj komandas la tutlandajn armitajn fortojn el la Popola Liberiga Armeo, la Armita Polico kaj la Milicio.
    Ghi konsistas el prezidanto, vicprezidantoj kaj membroj. Nun Jiang Zemin estas ghia prezidanto.



Diversnivelaj lokaj popolaj kongresoj kaj popolaj registaroj

    Lau la nunaj administraj unitoj la shtato starigis popolajn kongresojn kaj popolajn registarojn de provinco, autonoma regiono, municipo, gubernio, urbo, subgubernio kaj urbeto kaj konstantan komitaton de popola kongreso de gubernio kaj pli altaj niveloj.
    Kiel shtataj organoj de potenco, la diversnivelaj lokaj popolaj kongresoj havas la rajton dicidi pri gravaj aferoj de la koncernaj lokoj. La popolaj kongresoj de provinco, autonoma regiono kaj municipo havas la rajton ellabori leghojn kaj regulojn de la koncernaj lokoj.
    Kiel shtataj organoj de administrado, la diversnivelaj lokaj popolaj registaroj respondecas por la popola kongreso kaj ghia konstanta komitato che la koncerna kaj pli altaj niveloj, raportas al ili sian laboron kaj plenumas chiuflankan administradon en la koncerna loko.



Popola Jughejo

    La popolaj jughejoj estas shtataj organoj de jughado. Oni starigas la Plej Altan Popolan Jughejon de la shtato, Altajn Popolajn Jughejojn de provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj, mezajn kaj bazajn popolajn jughejojn che malpli altaj niveloj. Kiel la plej alta shtata organo de jughado, la Plej Alta Popola Jughejo respondecas por la Tutlanda Popola Kongreso kaj ghia Konstanta Komitato kaj superrigardas la laboron de la diversnivelaj lokaj popolaj jughejoj kaj armeaj jughejoj. Nun Xiao Yang estas prezidanto de la Plej Alta Popola Jughejo.
    La popolaj jughejoj publike traktas kazojn, escepte de tiuj koncernantaj shtatajn kaj privatajn sekretojn kaj tiuj de neplenaghulo. La akuzitoj havas la rajton sin defendi -- mem pledi au peti advokaton, parencon au kuratoron defendi por iliaj kazoj.



Popola Prokurorejo

    La popola prokurorejo estas leghokontrola organo de la shtato. Ghia instalado respondas al tiu de la popola jughejo. Nun Han Zhubin estas prezidanto de la Plej Alta Popola Prokurorejo.
    La popola prokurorejo plenumas sian taskon, uzante la leghokontrolan rajton. Ghi kontrolas la kazojn de renegato, naci-splitisto kaj grava krimo; ghi kontrolas ankau la kazojn transdonitajn de la polico kaj poste decidas pri aresto, akuzo au neakuzo; ghi faras persekuton au subtenas persekuton kontrau kriminala kazo; kaj ghi superrigardas la laborojn de la polico, popola jughejo, prizono kaj punlaborejo.
    Same kiel la popola jughejo, kiu havas la rajton de memstara jughado, la popola prokurorejo lau legho uzas sian rajton de memstara leghokontrolo kaj akuzado sen interveno de registaraj institucioj, sociaj organizoj au individuoj kaj chiam sekvas la principon, ke chiuj civitanoj estas egalrajtaj antau legho.

 

 

(C) China Internet Information Center  (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn  Tel: 86-10-68996214/15/16