Rugao situas en interkruciĝo de la marborda kaj Yangzi-rivera ekonomiaj zonoj de Ĉinio, najbare de la internacia metropolo Ŝanhajo kaj fronte al la urboj Suzhou kaj Wuxi trans Yangzi-rivero. Ĝi estas historia, kultura kaj turisma havenurbo kun evoluintaj industrio kaj komerco kadre de la ŝanhaja ekonomia cirklo. Ĝi kun 20 urbetoj kaj 2 disvolvaj distriktoj sub sia administrado havas areon de 1,477 kvadrataj kilometroj kaj 1.45 milionojn da loĝantoj. En la lastaj jaroj ĝi enviciĝis inter la 100 plej potencaj gubernioj de Ĉinio laŭ konkurenca kapablo en ekonomio kaj sintezaj fortoj, kaj estis honorita kiel elstara turisma urbo, investinda kaj ekologia.

Perlo ĉe Yangzi-rivero

En Rugao estas 2 ŝtatnivelaj navigaciaj vojoj de Yangzi-rivero. La tiea riverbordo longas 48 kilometrojn. Tie oni povas konstrui pli ol 30 dokojn por ŝipo de 10 mil toneloj, kaj taŭgas por entreprenoj kun grandkvanta transporto kaj akvouzo. Ĉe la rivero estas vasta malsekejo ekspluatebla per malgranda kosto por konstruado. Krome, Rugao havas 3 insulojn, kiuj estas taŭgaj por disvolvo de turismo kaj ekoagrikulturo. Rugao planas starigi ĉe riverborda regiono novan havenurban distrikton, industrian ĝardenon, modernan materialo-distribuan centron kaj ekologian setlejon. Nun la industria ĝardeno, konsistanta el entreprenoj pri petrolkemia produkto, ŝipfabriko, elektromekanika prilaboro kaj fajna kemiindustrio, estas finkonstruota; la ekologia setlejo kaj moderna materialo-distribua centro konstruataj. La haveno de Rugao havas kondiĉojn por esti la unuaklasa haveno malferma al eksterlando.

Loko de longvivuloj

Laŭ freŝa statistiko, en Rugao estas 242 maljunuloj en la aĝo de pli ol 100 jaroj. Krome, tie estas pli ol 4,000 loĝantoj pli-ol-90-jaraj, kaj pli ol 40,000 loĝantoj en la aĝo de pli ol 80 jaroj. Rugao-anoj ŝuldas sian longvivecon al la bonaj tradiciaj moroj: ami kaj respekti majunulojn, al komfortaj vivmedioj, kaj al riĉaj tradiciaj kulturoj homa kaj frandaĵa. Rugao havas tre longan historion kaj abundas je turismaj resursoj. Tie estas la klasika ĝardeno Shuihui kaj la antikva templo Dinghui konstruita antaŭ pli ol mil jaroj. La antikva urbo kun pitoreska pejzaĝo altiras multajn vizitantojn.

Verda tero

Kulturado de envazaj miniaturaj plantaĵoj havas longan historion en Rugao. Post centjara disvolviĝo, ĝi formis sian propran stilon. De la 80-aj jaroj de la lasta jarcento pli ol 6,000 envazaj miniaturaj plantaĵoj de Rugao gajnis premion en ĉinaj kaj internaciaj konkursoj. Rugao estas unu el la gravaj kulturaj bazoj de floroj kaj plantoj kaj tiu por eksporto de envazaj miniaturaj plantaĵoj. Ĝiaj kulturitaj florplantoj estas vendataj al pli ol 20 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio kaj ĝiaj envazaj miniaturaj plantaĵoj al Nederlando, Italio, Japanio kaj aliaj landoj kaj regionoj.

Rugao sincere bonvenigas vin al si por vizito, enloĝo kaj investo!

Telefono: +86 51387658601 +86 13506274468

Ret-poŝto: lbh0221@163.com jsdyj@163.com

Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: webmaster@china.org.cn Tel: 86-10-68326688