中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Stefan Meier: Mia impreso pri Tibeto
2010-11-09

de KONG JIE

 


Stefan Meier en Lasao

 

    Stefan Meier estas direktoro de redakcio “Brodkasta mondo” de Radio Freistaat Bayern, Germanio. Kiam li estis studento, li interesiĝis pri Ĉinio. Kun la disvolviĝo de kunlaboroj inter la germana sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj la Radio Freistaat Bayern li pli multe konis la landon Ĉinion kaj pro kutimo de legado de germana versio de ĈRI-online li interesiĝis pri Tibeto kaj partoprenis ĝian retan konkurson pri Tibeto. Estas neatendite, ke li sukcesis en la konkurso kaj havigis por si la ŝancon vojaĝi al Ĉinio en 2009. En tiu vojaĝo li propraokule vidis la ĉarmon de Tibeto.  

 

    Lasao: Mirinda loko

 


Tibetaj kredantoj turnantaj preĝ-radon enmane

 

    Stefan estas amatoro de montgrimpado. Kiam li estis en Eŭropo, li ofte piedire, aŭ bicikle grimpis Alpojn kun alteco de pli ol trimil metroj. Malgraŭ tio, en la unua tago de sia atingo de Tibeto li forte suferis de altebenaĵa malsano. Post tutnokta ripozo kaj prenado de tibetaj medikamentoj, li fine resaniĝis. Oni diras, ke Tibeto estas loko plej proksima al la ĉielo, tamen Stefan havas impreson, ke la urbo staras tuj ĉe la montpiedoj. Kiel amatoro de montgrimpado, vizaĝe al la montpintoj altstarantaj antaŭ si kompreneble li forte deziris resti en la urbo por iom da tempo kaj ĝui la ĝojon de montgrimpado.

 

    Stefan opiniis, ke religioj kaj inspiro karakterizas Tibeton, kie ne nur temploj, sed ankaŭ stratoj, urboj kaj montaroj estas mirindaj. Li diris: "Vi povas koncepti la misteron, kiam vi vidis la piajn religio-kredantojn foje kaj foje surgenue adorkliniĝantajn, ĉie videblajn religianojn turnantajn la preĝ-radon enmane kaj flirtantajn super domoj, pontoj kaj rok-muroj kolorriĉajn sutrajn standardojn kun blua koloro -- simbolo de la ĉielo, blanka -- nubo, ruĝa -- suno, verda - akvo kaj flava -- tero."

 

    Floroj kaj infanoj

 


Tibetaj geknaboj festas sian Junpioniran Tagon.

 

    Dum la vojaĝo al Tibeto Stefan estis profunde impresita ne nur de la pejzaĝoj, sed ankaŭ de la infanoj. En iu elementa lernejo li vidis grupon da amindaj geknaboj en uniformoj. Kompare kun Germanio la gekanboj estas disciplinemaj. Gvidataj de la instruisto ili unuvoĉe laŭtlegis kaj ekzercis prononcadon. Ekster lia atendo, ke la geknaboj povas lerte paroli en la lingvoj ĉina, tibeta kaj angla, li kortuŝiĝis pro la pentraĵoj de la infanoj sur la muro kaj pri tio li diris: "En lernejoj de diversaj landoj oni povas vidi pentraĵojn de infanoj pri belaj montoj kaj riveroj, sed ĉi tie oni povas vidi pentraĵojn de infanoj pri poefagoj kun longaj haroj kaj akre starantaj kornoj. Mi pensas, ke nur tibetaj infanoj povas fari tiajn verkojn."

 

    La mirindaj Jokhang-templo kaj Potala Palaco, bela Namco-lago, gastamaj tibetanoj kaj amindaj infanoj, ĉio ĉi tio stampiĝis en la memoro de Stefan. Li diris, ke venontan fojon li per trajno vojaĝos al Tibeto por ĝui la belajn ĉe-fervojaj pejzaĝojn kaj rigardi la mirindan ŝanĝiĝon de tiu loko.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688