中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kuanzhai-stratetoj en Chengdu
2010-03-23

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 

 
Moderna urbo Chengdu 
    Post 26 jaroj mi refoje venis al Chengdu en sudokcidenta Ĉinio. Por mi la urbo estas kaj konata kaj nekonata. Konataj estas tiuj tetrinkejoj, en kiuj oni kaj gustumas teon kaj interparolas per mallaŭta voĉo, kaj nekonata estas la granda ŝanĝiĝo de la urbo. Antaŭaj malaltaj butikoj ambaŭflanke de stratoj estas anstataŭigitaj per domegoj. Mi eĉ ne kredas, ke mi staras en Chendu, kie mi iam estis.

 

    Por sperti Chengdu en la memoro oni devas iri al Kuanzhai-stratetoj (Larĝa-mallarĝa stratetoj) proksime al Tianfu-placo kaj Renmin-parko.

 

    Kuanzhai-stratetoj konstruitaj en Qing-dinastio (1644-1911) konsistas el tri paralelaj stratetoj -- Kuan-strateto (larĝa strateto), Zhai-strateto (mallarĝa strateto), Jing-strateto (#-forma strateto), kaj kvadrataj kortoj. Antaŭe ĉe Kuan-strateto loĝis manĉuroj, altranguloj kaj nobeloj, kaj nun ĝi fariĝis amuza kaj kultura loko en Chengdu. La kvadrataj kortoj kun muroj el grizaj brikoj, kun alta arkaĵo super pordo kaj kolora panelo havas kaj trajton de loĝdomoj en suda Ĉinio, kaj kulturan enhavon de popolaj moroj en norda Ĉinio.

 

    En 2003 Kuanzhai-stratetoj estis enlistigitaj en reformadan projekton por protekti historian kulturon. Surbaze de originala aspekto de la konstruaĵoj oni faris la lokon komerca, turisma kaj amuzada. La loko kun areo de 66 mil kvadrataj metroj kaj 77 kortoj havas 45 tradiciajn konstruaĵojn.

 

    Ĉe Kuan-strateto sidas originalaj loĝdomoj, gastejoj, malnovaj tetrinkejoj, Sichuan-gustaj restoracioj kaj etmanĝejoj. Ĉe Zhai-strateto troviĝas okcident-manĝaj restoracioj, tujrestoracioj, kafejoj, amuzejoj, sanigejoj kaj kulturejoj. Ĉe Jing-strateto viglas bufedejoj, dolĉmanĝejoj, butiketoj kun apartaj trajtoj, tujrestoracioj kaj modaj amuzejoj.

 

    Ĉe Kuanzhai-stratetoj ĉiu povas trovi taŭgan lokon por sperti kaj tradician kulturon kaj modernan amuzon, gustumi etmanĝaĵojn de Chengdu kaj okcidentmanĝaĵojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 

Marko de Kuanzhai-stratetoj    Huajian-restoracio ĉe Kuan-strateto    Junuloj retumantaj    Pordodioj  
             

 

 

 

Afiŝo antaŭ teatro    Teatristoj en postscenejo    Budoj de etmanĝaĵoj     Kvieta strateto
             

 

 

 

 

Fenestraj latisoj el tegoloj     Skulptaĵoj ĉe Jing-strateto    Kuanzhai-stratetoj en nokto     Bufedejo ĉe antikva strateto
              

     
 
Butiko de vestoj             

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688