中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Karsto en Libo de Guizhou-provinco
2007-08-28

    Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio estas centro de karsto en orienta Azio. Tie ekzistas ĉiuj specoj de karstaj terformoj en kontinento escepte de glacrivera karsto, inkluzive de koroda postsigno, lapiezo, akvofalo, speleo kaj subtera rivero. La regiono kun konusa karsta terformo estas regiono kun plej kompleta procezo de kresko kaj profundiĝo de konusa karsta terformo de la mondo, plej riĉa konservo de koncernaj restaĵoj, plej granda areo kaj plej tipa tersurfaca vidaĵo de terformo.

 

    La karsta arbara ekologia sistemo de Libo registris la procezon de tergloba evoluo. Tie ekzistas pli ol 4000 specoj da vegetaloj, animaloj kaj grandaj fungoj. Krom multaj pereontaj animaloj kaj vegetaloj akcente protektataj de la ŝtato, tie aperis multaj novaj kaj originalaj specoj pro la insulaforma karsta terformo kaj la speciala medio. Krome, tie ekzistas perfekta ekologia sistemo. La regiono kun alta valoro de estetiko estas la unusola natura "originalo" por esplori karstan arbaran flaŭron de nuda konusa karsto, kaj estis metita en la "reton de rezervejoj pri homa kaj biologia sfero" de Unesko kaj fariĝis protektata regiono de la monda biologia rondo.

 
 
 
 
 
 
     
 
     

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688