中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Antikva urbo Chongwu de Fujian-provinco
2007-06-14

de ZUOYAN

Antikva urbeto Chongwu kun areo de 19.6 kvadrataj kilometroj situas sur Chongwu-duoninsulo de Hui'an-gubernio de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio. Ĝi estas la plej bone konservata ĉemara granita antikva urbo kaj ankaŭ marka restaĵo de la historio de la ĉina marborda defendo.

 

La okcidenta parto de Chongwu-duoninsulo estas tero, kaj la aliaj tri flankoj vizaĝas al maro. Pro sia kompleksa topografio la loko estas facile defendebla, sed malfacile konkerebla, tial dum longa historio ĝi estis morte konkurata de militaj strategiistoj.

La antikva urbo estas konstruita en 1387. Malgraŭ multaj militoj en tiu urbo ankoraŭ postrestis pli ol 30 temploj kaj dekoj da privataj domoj de la dinastioj Song (960-1279), Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911). La temploj estis konstruitaj por sanktuloj kaj mardiino. Tiuj antikvaj konstruaĵoj havas altan valoron kaj por studo kaj por turismo.

Ŝtono, animo de la urbeto

Chongwu estas fama ankaŭ pro sia ŝtona gravurado. La ŝton-gravura arto de Hui'an havas longan historion kaj sian specialecon, kaj ankaŭ unuigas historion, kulturon kaj metion. Inter gravuraĵoj estas grandiozaj kaj ankaŭ malgrandaj, kiujn oni povas meti sur la manon. La floroj, birdoj kaj animaloj sur gravuraĵoj estas kiel veraj. En la pasintaj centoj da jaroj, la gravuristoj de Hui'an laboris en ĉiuj lokoj de Ĉinio, do ĉie restis iliaj verkoj. Krome, multaj delikataj gravuraĵoj estas eksportitaj al Japanio kaj sudorienta-aziaj landoj.

Virinoj de Hui'an

La virinoj de Hui'an estas la unika homgrupo de Han-nacio en Ĉinio. Ilia vestado estas distingiĝa. Tra la tuta jaro, ili ĉiam kovras sian kapon per tuko. Ilia jaketo estas mallonga ĝis super la umbiliko, sed la pantalono estas longa kaj larĝa. Chongwu estas hejmloko de virinoj de Hui'an. La pli altira aĵo sur la vesto de virinoj de Hui'an estas dika kaj peza arĝenta ĉeno ĉe la talio. Ĝi estas marko de edziniĝo kaj donaco de la edzo. En Hui'an ekzistas postrestaĵo de matriarka socio: la viroj ĉefe vartas infanojn, gravuras ŝtonon, fiŝas aŭ prizorgas butikon, dum la virinoj sin okupas per kampa laboro, vojkonstruado, transportado de ŝtono, altiras sur konstruejo de akvokonservejo. Cetere ili lavas vestojn, riparas fiŝreton, flegas bogepatrojn kaj edukas gefilojn.

La virinoj de Hui'an heredas la tradician virton de eltenemo kaj laboremo, sed ilia aspekto tuta ŝanĝiĝis, ke ili sin vestas per modernaj vestoj kiel urbanoj. Nun nur la maljunulinoj portas tradiciajn vestojn.

Antikva urbo Chongwu disvolviĝas kaj ŝanĝiĝas kun la paŝoj de epoko, sed la natura pejzaĝo kaj profunda kultura akumulo de Chongwu estas ĉiam ĉarma kaj neŝanĝebla.

 

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688