中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Parolado de Shi Qiuqiu* en Ĉina Tago de la 94-a UK
2009-08-06

    Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj,

 

    Karaj amikoj,

 

    Hodiaŭ mi havas grandan honoron ĉeesti la kunvenon por anonci eldoniĝon de la ĉinigita romano La Faraono de granda pola verkisto Boleslaw Prus. Profitante de la ŝanco, en la nomo de la Pekina Esperanto-Asocio mi kore salutas kaj dankas vin pro via ĉeesto. Per aperigo de ĉi tiu romano La Faraono ni nin dediĉas al la cent-kvindeka datreveno de la naskiĝo de doktoro L. L. Zamenhof, al la naŭdekkvara Universala Kongreso kaj al la amikeco de la esperantistaro kaj popoloj de Ĉinio kaj Pollando. La eldoniĝo de La Faraono en la ĉina lingvo refoje konfirmis, ke Esperanto povas ludi specialan rolon en la kultura interŝanĝo inter malsamaj nacioj, precipe inter nacioj, kies lingvoj estas malmulte uzataj internacie. En la tridekaj jaroj de la lasta jarcento pluraj polaj literaturaĵoj inkluzive de tiuj de Henryk Sienkiewicz estis elesperantigitaj en la ĉinan lingvon, kaj ili ebligis kaj ebligas al ĉinoj bone koni la vivon kaj batalon de la pola popolo por libereco kaj sendependeco. Esperanto pliproksimigis la distancon inter Ĉinio kaj Pollando.

 

    Veninte ĉi tien, mi ne nur ĝuas harmonian etoson de la kongreso kaj varman gastamon de la polaj urbanoj, sed ankaŭ vidas klopodojn de esperantistoj por paco, amikeco, interkompreno kaj lingva egaleco de la mondo. Tiuj faroj estas vere laŭdindaj, kaj multe impresas min. Mi esperas, ke ni kune strebos por pliigi la kulturan interŝanĝon inter la popoloj, starigi amikan kaj harmonian homan rondon kaj efektivigi la belan idealon de esperantistoj. Je la fino mi deziras al vi, estimataj gesamideanoj, sanon, feliĉon kaj ĉion bonan!

 

    Koran dankon!

 

    * Shi Qiuqiu estas konstanta vicprezidantino de la Pekina Federacio pri Socisciencaj Rondoj kaj konsilistino de la Pekina Esperanto-Asocio.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688