中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Parolado de Guo Xiaoyong* en Ĉina Tago de la 94-a UK
2009-08-05

    Karaj samideanoj,

 

    Bonan tagon!

 

    Mi tre ĝojas renkontiĝi kun vi en Bjalistoko, la hejmo de Zamenhof, kreinto de Esperanto, kaj partopreni la 94-an UK.

 

    Antaŭmomente s-ro Chen Haosu, prezidanto de Ĉina E-Ligo, prezentis la poemaron “La Espera Vojo”, en kiu prezentiĝas liaj spertoj en laborado en la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. Pere de liaj poemoj ni povas senti apartan ĉarmon en la eksteraj rilatoj inter diversaj landoj kaj nacioj.

 

    Krome mi volas prezenti aliajn 2 librojn, “Romano pri la Tri Regnoj” kaj “Pilgrimo al la Okcidento”, kiuj estas tradukitaj de akademiano Laŭlum. Por plenumi ilin li klopodis 8 jarojn. Nun ili fine publikiĝis subtenate de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Ĉina Esperanto-Ligo.

 

    En 2009 ni sukcese eldonis romanon “Pilgrimo al la Okcidento”. Tio signifas, ke ni sukcese tradukis en Esperanton 4 klasikajn ĉinajn romanojn (antaŭe en 1996 ni eldonis “Ruĝdoma Sonĝo”, en 2004 “Ĉe akvorando” kaj en 2008 “Romano pri la Tri Regnoj”). Ĝi ne nur estas grava afero en E-movado de Ĉinio, sed ankaŭ aparta donaco por la internacia literatura rondo kaj omaĝo al la 150-a datreveno de la naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof por esprimi la respekton kaj dankemon de la ĉina esperantistaro al nia majstro.

 

    “Pilgrimo al la Okcidento” estas mitologia romano kun multe da rakontoj de la ĉina tradicia kulturo kaj budhismaj rakontoj.

 

    Leginte tiujn librojn oni ne nur ĝuas belajn esprimojn de Esperanto sed ankaŭ koni imagipovon, kredojn kaj idealojn de ĉinoj.

 

    En la libroj tiuj esprimoj pri mitologio povas aludi pri socia vivo de la homaro. Mi kredas, ke la rakontoj povas veki profundajn resonojn en la koroj de la legantoj.

 

    Ne nur la libro “Pilgrimo al la Okcidento” sed ankaŭ aliaj klasikaj literaturaj verkoj antaŭe eldonitaj formis esencon de la tradicia kulturo de Ĉinio, kiuj okupas gravan pozicion en la koroj de ĉinoj.

 

    Dum 1996-2009 ni, Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Ĉina Esperanto-Ligo, esperantigis kaj eldonis kvar klasikajn ĉinajn romanojn, por ke tiuj, kiuj interesiĝas pri Ĉinio, pli multe konu la historion, kulturon, socion kaj religiojn de Ĉinio.

 

    Mi esperas, ke per Esperanto ni povos konstrui amikecan pacan ponton. Per Esperanto ni portos amikecon, pacon kaj harmonion al ĉiuj anguloj de la mondo.

 

    * Guo Xiaoyong estas konstanta vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688