中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kongresa aŭkcio
2008-07-28

    Posttagmeze de la 25-a de julio okazis kongresa aŭkcio en la salono Uitterdijk. La aŭkcia konkuro kun pli ol 200 ĉeestantoj estis gvidata de piroteknikisto Humphrey Tonkin.

 

    La aŭkcio proponis kelkdekon da libroj kaj aliaj esperantaĵoj, kiujn oni vendis profite al la Volontula Fondaĵo de UEA. Inter ili estas raraĵoj kiel ekz. la pola eldono de la Unua Libro en 1887, la unua originala Esperanta romano Kastelo de Prelongo de Vallienne en 1907, kaj la jarkolektoj 1922-1923 de "Literatura Mondo" kunbinditaj. Unu tradicia aŭkciaĵo kompreneble ne mankis: kongresa numero 1 de la venonta UK, t.e. la 94-a UK en Bjalistoko en 2009.

 

(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688