中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Movada Foiro
2008-07-21

Movada Foiro 

    Vespere de la 19-a de julio okazis la Movada Foiro. En la Esperanto-movado estas centoj da asocioj grandaj kaj malgrandaj: landaj asocioj, lokaj grupoj, fakaj asocioj, kulturaj centroj, eldonejoj, edukaj instancoj kaj multaj aliaj. Okdeko da asocioj prezentis sian agadon per afiŝoj, informfolioj, eldonaĵoj, fotoj k.s. La Movada Foiro okazis dum la Interkona Vespero, kongresanoj promenante tra la ekspozicio renkontis malnovajn amikojn kaj ekkonis la novajn.

 

    Ankaŭ la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de EPĈ starigis budon tie, kiu allogis multe da esperantistoj.

(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688