中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Solene Inaŭguriĝis la 93-a UK
2008-07-21

Inaǔguro

    La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun la temo "Lingvoj: trezoro de la homaro" solene inaŭguriĝis je la 10-a horo de la 20-a de julio en Beurs-WTC de Roterdamo, kie situas la Centra Oficejo de UEA. Ĝin partoprenis ĉ. 1800 samideanoj el pli ol 70 landoj. UEA-prezidanto Probal Dasgupta prezidis la inaŭguron.

 

    Festparolon faris d-ro Humphrey Tonkin -- en la jaro 1987 li festparolis kiel "la UEA-prezidanto, kiu kunligis la unuan kaj la duan jarcentojn de Esperanto", kaj ĉi-foje li estas la persono, kiu kunligas la unuan kaj duan 100-jarojn de UEA. Ĝenerala direktoro de Unesko sendis gratulan mesaĝon. La kongresanoj aŭdis ankaŭ saluton de Louis Zaleski-Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof.

En la nomo de la Ĉina E-Ligo, Wang Ruixiang salutas la kongreson. 

    LKK-prezidanto s-ino Ans Bakker-ten Hagen "klarigis" pri la ofta pluvo en la urbo, ŝi diris, ke ĝi estas larmoj de Dio pro ĝojoj -- ĝojo pro la 100-jariĝo de UEA. La kongresanoj per aplaŭdoj montris sian konsenton.

 

(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688