中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Solene fermiĝis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo
2007-08-13

    Je la 10-a horo de la 11-a de aŭgusto laŭ la loka tempo, la 92-a Universala Kongreso de Esperanto solene fermiĝis en Jokohamo. En la kongreso partoprenis 1900 esperantistoj el 57 landoj. Dum unusemajna kongreso oni faris plenan diskutadon pri la kongresa temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto".

    En la komenco de la solena fermo, s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, prezentis la podianojn. Sur la podio sidis la nova estraro kaj 3 eksaj prezidantoj de UEA, reprezentantoj de la Landa Kongresa Komitato kaj reĝisoro de ĉi-jara kongresa temo.

    S-ino Barbara Pietrzak, nova sekretario de UEA, faris raporton pri la kongresaj laboroj. Usui Hiroyuki,  reĝisoro de ĉi-jara UK en Jokohamo, laŭtlegis la Kongresan Rezolucion. Poste, la nova prezidanto de UEA s-ro Probal Dasgupta faris ferman paroladon. Urbestro de Bjalistoko s-ro Tadeusz Truskolaski faris inviton al la 94-a UK en Bjalistoko. Post tio, s-ro Sibayama Zyun'iti, prezidanto de LKK de la 92-a UK, transdonis la kongresan flagon al Ans Bakker, reprezentanto de LKK de la venontjara UK en Roterdamo. Fine prezidanto de UEA Probal Dasgupta proklamis la fermiĝon de la jokohama UK per martelbato. 
 

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688