中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Fakto estas "Okcidento super Oriento"--- prelegis TSUDA Yukio en la Solena Inaŭguro
2007-08-13

    Bonan matenon. Koran dankon, ke vi invitis min. Mi elkore gratulas pro okazigo de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto.

 

    Certe estus adekvate ĉi tie paroli Esperante, sed bv. permesi min uzi mian gepatran lingvon. Mi volas paroli pri la kongresa temo: "Okcidento en Oriento: Akcepto kaj rezisto".

 

    Ĉi-jare inter januaro kaj majo mi instruis en universitato en Kalifornio kaj diversloke en Usono prelegis pri mia temo: hegemonio aŭ regado de la angla. Pri tiu sperto mi volas raporti al vi hodiaŭ.

 

    La kongresa temo interese esprimas la streĉon inter Oriento kaj Okcidento. Okcidento ja profunde penetris en Orienton. Fakte Oriento multflanke okcidentiĝis. Ekzemple la vivstilo de ni japanoj klare montras tion. Ni alkutimiĝis al tio, manĝi McDonald's kaj trinki Coca Cola. Ni vestiĝas ankaŭ eŭropstile kaj loĝas eŭropstile. Tradiciaj japanaj loĝdomoj apenaŭ restas.

 

    Kial Okcidento povis tiom penetri tra la tuta mondo? Unu kialo estas, ke okcidentanoj kredas sian kulturon kaj civilizon "universala" kaj altrudis per milita kaj ekonomia povo tion al la tuta mondo. Okcidentanoj evoluigis sciencon kaj teknikon, invadis la tutan mondon kaj asertas, ke la tuta mondo iĝu okcidenta. Per tia t.n. "okcidenta universalismo" kaj "kultura imperiismo" la tuta mondo okcidentiĝis. Tiusence, "Okcidento super Oriento" pli ĝustas ol "Okcidento en Oriento". Oriento devis akcepti Okcidenton. Tia okcidentigo okazis en la tuta mondo dum la lastaj 500 jaroj. Moderniĝo fakte signifas okcidentiĝon de la tuta mondo.

 

    Sed kiam orientanoj rimarkis, ke ili perdiĝas en troa okcidentaniĝo, ili komencis rezisti. Orientanoj klopodis regajni suverenecon. Sed ekzemple en Japanio, post la Dua Mondmilito, estiĝis la regado de "Usono super Japanio". Tio daŭras ĝis hodiaŭ. En la lastaj 60 jaroj, Japanio pli kaj pli usoniĝis.

 

    Hodiaŭ oni parolas pri tutmondiĝo. Tio fakte estas usoniĝo. Usonaĵoj iĝis monda normo: Ekonomie la dolaro kaj komunikade la angla.

 

    Ĉu ni senreziste akceptu tian situacion? Ĉu ne indas pensi pri egaleca komunikado kaj lingva egaleco? Nun la angla regas super ĉiuj aliaj lingvoj. Tiel anglalingvanoj havas grandan avantaĝon, dum aliaj spertas "lingvan diskriminacion".

 

    Mi diris al usonanoj, ke la regado de la angla kaŭzas "lingvan diskriminacion". Ili energie kontraŭis min, dirante, ke la mondo elektis la anglan. Kio estas la problemo?

 

    Mi refutis: "Nun ni ne havas la liberon NE elekti la anglan." Mi atentigis, ke la granda potenco de la mondangla malebligas la uzadon de aliaj lingvoj. Sed por usonanoj memevidentiĝas, ke la angla estas la monda lingvo. Ili ne volis agnoski la ekziston de la problemo.

 

    Sed la reago de la usonanoj al miaj atentigoj jenis: "Oni bezonas la anglan por travivi. La angla estas ŝlosilo al sukceso kaj prospero."

 

    Mi refutis: "Ĉiu lingvo kaj kulturo estas nemalhavebla kaj protektindas."

 

    Ili ree kontraŭis: "Lingvo kaj kulturo ĉiam ŝanĝiĝas. Krome, eĉ se lingvo perdiĝus, kulturo restas."

 

    Mi denove refutis: "Lingvo ne estas distranĉebla de kulturo kaj identeco."

 

    Tiel la diskuto daŭris senfine. Ŝajne mia vidpunkto ŝokis usonanojn. Sed la fakto mem, ke ili energie kontraŭis, estas signifoplena. Kiusence signifonplena? Ilia kontraŭstaro al mia argumento fakte montras, kiom gravas por ili la regado de la angla. Estas danke al tiu fakto, ke ili tenas sian avantaĝan pozicion en la mondo.

 

    Mia starpunkto kontraŭas ĝuste tion. Do estas tute nature, ke anglalingvanoj malakceptas kritikon, kiu minacas ilian pozicion kaj profiton. Mi ankaŭ menciu alian gravan aspekton. Al multaj anglalingvanoj simple mankas la moralo de egaleca komunikado. Tial ili rigardas la regadon de la angla kiel naturan fenomenon.

 

    Por forigi tian malĝustan konscion, necesas severa rezisto. Mi mem klopodas rezisti verkante kaj prelegante pri la problemo de la angla regado.

 

    Ankaŭ la Esperanto-movadon, mi rigardas kiel movadon kontraŭ la mondangla. La ekzisto de Esperanto jam profunde pridemandas la regadon de la angla. En mia hodiaŭa parolo mi intencis konsciigi, ke "Okcidento en Oriento" fakte signifas "Okcidento super Oriento". Nia defio estas egaligi rilaton inter Oriento kaj Okcidento. Por tio simpla akcepto ne sufiĉas. Pli gravas rezisto.

 

     Kaj por tia rezisto la Esperanto-movado povas ludi gravan rolon. Ekzemple esperantistoj povas kontribui al reformado de lingva instruado. Mi esperas daŭran evoluon de via agado.

 

    Dankon pro via aŭskulto.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688