中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Oratora Konkurso en Jokohamo
2007-08-03

    En la 92-a UK en Jokohamo denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

 

    Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo s-ino Claude Nourmont, moonmont@pt.lu

 

    La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

 

    * Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto

 

    * Kiel la reto ŝanĝas la Esperanto-movadon?

 

    * Ĉu ni lernas el pasinteco?

 

    * Sciencfikcio - ĉu fantazio aŭ aŭguro?  

 

    Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn. 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688