中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Wu Yongheng, sendito de kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko
2013-07-23

 

de ZHENG JIANDONG kaj GAO BEI

 

 

    En la 18a de marto de 2013, Wu Yongheng, estro de la filio de la revuo Ĉinio Hodiaŭ en Latin-Ameriko, forpasis pro subita malsano en Meksik-urbo en la aĝo de 68 jaroj.

 

    La funebra ceremonio de Wu Yongheng estis farita laŭ la lokaj kutimoj de Meksiko. Ĝin ĉeestis la tuta personaro de la ambasado de Ĉinio en Meksiko, reprezentantoj de organizoj de Ĉinio en Meksiko, la reprezentanto de la prezidanto de Meksiko, sekretario de la eksa prezidento de Meksiko, fondinto kaj dumviva honora prezidanto de la Federacio de Latin-Amerikaj Ĵurnalistoj. Vicprezidanto de la Ŝtata Ĉambro de la Fabrika Industrio de la ŝtato Aguascalientes de Meksiko kaj peranto de Ĉinio Hodiaŭ venis al la funebra ceremonio post la veturado je 5 horoj kaj 30 minutoj, kaj diris kun larmoj: "Maljuna Wu estas mia frato, li ankoraŭ estis kune kun mi antaŭ unu semajno... "

 

    La fondinto kaj dumviva honora prezidanto de la Meksika Ĵurnalista Asocio diris, ke Wu estis unu el la plej grandaj amikoj de la raportistaj organizoj de Meksiko.

 

    Vidinte ke tiom da homoj venis por la lasta adiaŭo al Wu Yongheng, lia edzino Jiang Jingli pli bone komprenis, kial ŝia edzo ne volis forlasi tiun ĉi teron.

 

Wu Yongheng portas revuojn al la Konferenco de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj okazinta en la urbo Kankuno, Meksiko.  

 

Korinklino al Latin-Ameriko

 

    Wu Yongheng, eksa vicdirektoro de la Internacia Fako de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo kaj altranga raportisto, laboris en la nomata novaĵ-agentejo dum 34 jaroj por raporti pri Latin-Ameriko. Post sia emeritiĝo, li estis invitita por servi kiel estro de la filio de Ĉinio Hodiaŭ en Latin-Ameriko kaj faris gravajn kontribuojn al la distribuado de la revuo, pro tio li estis honorita kiel "amika sendito de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko".

 

    Kun destinita ligiteco kun Latin-Ameriko, Wu Yongheng laboris en tiu ĉi regiono dum pli ol 30 jaroj, kaj tre bone konis la lokon.

 

    En januaro de 1973, Wu Yongheng kune kun grupo da raportistoj de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo iris raporti kaj enketi 11 landojn de Latin-Ameriko, el kiuj 8 ankoraŭ ne establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. En majo de 1973, li partoprenis en starigo de la filio de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en Panamo kaj en julio de 1985 li akceptis la taskon establi la filion en Montevideo. En la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, li antaŭenpuŝis la starigon kaj disvolvon de la speciala linio de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en la portugala lingvo. Li iam laboris en Panamo, Kolombio, Argentino, Meksiko, Brazilo kaj aliaj landoj, kaj dufoje servis kiel estro de la filio de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en Latin-Ameriko, kaj faris kontribuojn al la disvolvo de la filio de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en Latin-Ameriko.

 

    En la jaro 1982, Wu Yongheng laboris tage kaj nokte dum 2 monatoj por fari raportojn pri la Malvina Milito. En la jaro 1992 okazis en Brazilo la "Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Medio kaj Evoluo. Kiel respondeculo de la filio de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en la gastiganta lando, li neeviteble faris zorgeman preparadon pri la vivo kaj laboro de la raportista grupo. Pro lacego kaj alergio, lia vizaĝo ŝveliĝis kiel pano, kaj liaj du okuloj fariĝis kvazaŭ du mallarĝaj fendoj, tamen li insistis ĝis plenumo de la tasko. Iun tagon falis granda pluvo, kiam li veturis al la konferenca centro por intervjuo, kaj malfeliĉe lia aŭto falis en fosaĵon survoje. Elirinte el la aŭto malgraŭ doloro de la vundoj, Wu Yongheng kune kun preterpasantaj ŝoforoj supren trenis la aŭton kaj daŭre stiris ĝin al la konferencejo. Feliĉe por li, ke li ĝustatempe atingis la konferencejon.

 

Popola sendito por rakonti pri Ĉinio

 

     Wu Yongheng ĉiam sin dediĉis al la kultura interŝanĝo. Li diris, ke raportistoj ludas la rolon por akceli pere de la de ili faritaj raportoj interkomprenon inter la popoloj. Krome, dum la laboro en Meksiko, li memvole faris centojn da prelegoj kaj programoj pri Ĉinio en universitatoj, organizoj, televido- kaj radio-stacioj kaj aliaj lokoj por akceli interkomprenon inter la popoloj de ambaŭ landoj.

 

    Dum 8 jaroj, Wu Yongheng centfoje faris en la Meksika Universitato, institutoj, komunumoj kaj plansetlejoj prelegojn kun jenaj titoloj "Ĉinio kaj Latin-Ameriko", "Disvolvo de la ĉina ekonomio", "Minaco aŭ defio" kaj tiel plu. Liu Pai, raportisto el la Ĉina Interreta Informa Centro persone spertis prelegon faritan de Wu Yongheng. Li diris: "Antaŭ ol forveturi, Wu Yongheng metis puŝĉareton kaj pakojn da revuoj en la aŭton. Atinginte la lernejon, li parkis la aŭton, deprenis sian kostumon, prenis du pakojn da revuoj kaj iris al la prelegejo. Nur post kiam li metis la revuojn en bonordeco, li surportis denove la kostumon, iris sur la podion kaj komencis prelegon pri Ĉinio, kaj respondis la demandojn de la aŭskultantoj."

 

    Ĉiufoje, post la prelegado, Wu Yongheng ĉiam estis ĉirkaŭita de amaso da aŭskultantoj, kiuj aŭ daŭre interŝanĝis opiniojn kun li aŭ fotiĝis kun li. En iliaj okuloj, Wu Yongheng funkciis kiel fenestro por koni Ĉinion.

 

    Laŭ lia propono, okaze de la 200a datreveno de la sendependiĝo de Meksiko, la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo liveris monon por rekonstrui la horloĝan turon sur la centra placo de la urbo Meksikio, partoprenis ĉiujare veturilo-paradon organizitan de lokaj ĉinoj kaj eldonis memoran albumon kaj okazigis en Meksik-urbo la ceremonion por ĝia premiero okaze de la 40a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Meksiko. Dank' al lia klopodo, la Ŝtata Novaĵ-Agentejo de Meksiko, la redakcio de la revuo Makroekonomiko, la Interreta Radio kaj aliaj amaskomunikiloj de Meksiko, kaj la redakcio de Ĉinio Hodiaŭ kune subskribis interkonsenton pri interŝanĝo de novaĵoj kaj reklamaĵoj.

 

    Zeng Gang, ambasadoro de Ĉinio al Meksiko, diris, ke Wu Yongheng faris en sia propra maniero valoran kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Meksiko.

 

Sindonemo

 

    Li iam skribis: "Kiel raportisto en fremda lando, oni ofte devas multe oferi. Kiam mia infano naskiĝis, mi estis en Panamo. Pri tio mi informiĝis nur kelkajn monatojn poste. Kiam mi faris intervjuon en Domingo, mia maljuna patrino grave malsaniĝis. Nur reveninte al la hejmo, mi sciis ke ŝi jam forpasis. Mi bone memoris la vortojn de mia patrino dum mia lasta renkontiĝo kun ŝi: 'Vi iru, ne prokrastu la laboron, estu sana kaj agrabla.' Mi scias en mia koro, ke tio estas la lasta adiaŭo. Pro tio mi ofte havas grandan bedaŭron. Nia laboro bezonas komprenadon, komprenadon de la organizo, de la familianoj kaj eĉ de amikoj. Feliĉe, ni ĝuas ĉi tiun komprenadon.

 

    "Min profunde impresis lia forta energio por la laboro, lia optimisma sincereco por la vivo kaj lia pozitiva sinteno por ĉio," diris lia iama samklasano kaj kolego.

 

     Li foje diris al sia bona amiko, ke li havas grandan memriproĉon pro tio, ke li ne bone prizorgas la gepatrojn nek la edzinon nek la infanon. Ili tre malofte ĝuis la familian ĝojon kune. La subita malsano forprenis lian vivon, kaj samtempe forportis lian bedaŭron por ĉiam.

 

 Wu Yongheng (meze) kaj lia kolego en intervjuo en Peruo

 Wu Yongheng kun junulo de Latin-Ameriko
 Wu Yongheng en la Konferenco de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj okazinta en la urbo Kankuno, Meksiko

Wu Yongheng intervjuata de la kanalo 34 de la televida stacio de Meksik-urbo  

Wu Yongheng (la antaŭa de maldekstre) interparolas kun raportistoj el amaskomunikiloj en Meksiko.  

 Wu Yongheng (la unua de dekstre) prezentas la revuon Ĉinio Hodiaŭ al la meksika prezidento Felipe Calderón.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688