中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Han Huiying, la memorinda tibeta medicinistino (II)
2011-06-27

de LIAO YI

 

    En pli ol 30 jaroj ŝi rigardis la pacientojn kiel familianojn

 


Han Huiying (la unua de maldekstre) laboras kun siaj kolegoj.

 

    La forpaso de Han Huiying por ŝiaj familianoj, kolegoj kaj gvidantoj estas malfacile akcepteblaj. Jiang Xi, vicdirektoro de la hospitalo kaj pli ol 20-jara kolego de Han, diris: "En sia 17-jara aĝo Han Huiying eklaboris en pediatria hospitalo. En la pasintaj 31 jaroj ŝi prizorgis la pacientojn kiel siajn familianojn," Jiang rememoris sian koleginon dum la parolado, ke en profunda nokto de 1994, en la hospitalo venis infano en serioza malsano, siatempe la juna deĵoranta kuracisto ne kapablis lin kuraci, li do donis la adreson de Han Huiying al la parencoj de la infano. Vekigita el la dormado Han Huiying nenion diris, ŝi kune kun la veninto bicikle rapidis al la hospitalo, kaj en la tuta nokto ŝi kuracis kaj flegis la infanon, ĝis tiam, kiam tiu sendanĝeriĝis.

 

    Pediatro Cairen Zhuoma diris: "De post la tago, kiam mi eklaboris en la pediatria fako, ŝi lernigis al ni, ke ni devas prizorgi tiujn malsanajn infanojn kiel nian propran bebon. Ŝi persone montris al ni ŝanĝadon de la urintuko por la beboj kaj surŝuto de talka pulvoro por ili… Ŝi per sia agado lernigis al ni la moralon de kuracisto."

 

    Danzhou Lamao diris: "Ŝi ĉiam estas milda kaj optimisma. Ŝi kutime persone agadis antaŭ postulado al aliaj. De ŝia eksteraĵo oni ne povas ekscii ŝian malsanon. Kiam okazis la tertremo mi estis graveda, do ŝi malkonsilis al mi daŭrigi la laboradon, tamen ŝi mem kun tiel serioza malsano daŭrigis la laboradon."

 

    61-jara Zhaxi Qiuyang rapidis al ni de Changu-vilaĝo de Jiegu-urbeto. Ŝi diris, ke antaŭ kelkaj jaroj ŝia plej juna filino enhospitaliĝis pro tuberkulozo, tiam ŝi vivis malriĉan vivon, tion eksciinte, Han Huiying elprenis 4000 juanojn el sia propra mono por pagi la kuracan sumon kaj aĉetis por la infano fruktojn kaj jahurton. Post elhospitaliĝo de la infano Han Huiying ankoraŭ vizitis ŝin de tempo al tempo.

 

    "Ĉio estas por pacientoj, ĉio servas por ili kaj liveras oportunecon al ili," — tio estas slogano kaj ankaŭ promeso de la de Han Huiying gvidata hospitalo, kiu havas altan kuracarton, tamen kun malmulta kuracpago servas por la popoloj. Dank'al tio la hospitalo altiris al si multajn malsanulojn eĉ el Ganzi de Sichuan-provinco kaj Changdu de Tibeto. Libertempe Han Huiying verkis kaj aperigis multajn tezojn. Krome ŝi gvidis la kolegojn en studado pri la malfacile kuraceblaj malsanoj de infanoj en la altebenaĵa regiono kaj starigis reton pri infana sano. La lasta plenigis la mankon de tiu kampo en tiu regiono kaj liveris la donitaĵojn por kuraci infanojn en la altebenaĵo. Novembre de 2000 Han Huiying invitite partoprenis en la Tria Tutgloba Kunveno pri Tele-medicino kaj Medicina Interŝanĝo inter orientaj kaj okcidentaj landoj.

 


La familio de Han Huiying (la unua de maldekstre en la antaŭa vico)

 

    Suonan Deji, la pli aĝa filino de Han, studentino de la Qinghai-a Universitato por Nacioj, diris: "En la ŝia koro nur restas pacientoj, mia patrino estas optimisma, eĉ kiam la hospitalo anoncis al ni la danĝeran situacion de ŝia korpo, ŝi ankoraŭ diris: 'Ne gravas!'" Ŝi ekmemoris la lastan renkontiĝon kun sia patrino: "En la tago, kiam ŝi estis sendita al Pekino, mi kaj mia pli juna fratino venis al la hospitalo. Laŭ la tibeta tradicio ni triope tuŝetis la kapon unu post alia por esprimi niajn amon kaj bondeziron. Dume la patrino diris al mia fratino: "Bone preparu la ekzamenon. Kiam vi gajnos bonajn poentoj, mi resaniĝos."

 

    "En la tagoj en Pekino la patrino falis en komaton, en sia lasta momento ŝi komisiis al mia patro mondonaci 1000 juanojn por la kot-ŝton-fluoplagita regiono Zhouqu."

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688