中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Akompanate de Yile mi ne sentas min soleca
2011-05-31

de PEI XIN

 

    Yile estas ĉashundo Labrador kaj servas kiel gvidhundo. Ĝi ne povas paroli, ne havas multajn mienojn, nek povas rakonti al homoj siajn diligentecon kaj penadon. "Antaǔe, kiam mi veturis per aǔtobuso, la tempo ŝajnis al mi tre longa, kaj nun kvankam mi ofte veturas aǔtobuse pli ol 1 horon, tamen mi neniam sentas min soleca, se ĝi estas ĉe mi," diris Xie Danling, 26-jara blindulino kaj mastrino de Yile.

 

    Ŝi unuafoje longtempe kontaktiĝis kun gvidhundo tiam, kiam ŝi edziniĝis en la Pavilono de Vivo kaj Sunbrilo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010. La gvidhundo Zhenni servis kiel ŝia "fianĉin-amikino", kaj tiam ŝi nur estis scivolema pri gvidhundo. En novembro de 2010 akompanate de trejnisto, Yile venis al hejmo de Xie Danling. Post 2-monata trejnado Yile fariĝis unu el ŝiaj familianoj. Ĉiutage ĝi akompanas Xie Danling promeni, veturi aliloken kaj ĉiam estas ĉe ŝi.

 

    "Komence por mi Yile nur estis ilo, kaj nun ĝi fariĝis mia nemankigebla akompananto. Mi estus maltrankvila, se ĝi ne estus ĉe mi," Xie diris: "Ĵus veninte al mia hejmo, Yile agis nur laǔ miaj instrukcioj, kaj post iom da tempo ĝi povas akcepti pli multe da informoj, eĉ povas koni el miaj sonoj, ke mi estas gaja aǔ ne, ĝi ankaǔ havas sian senton."

 

    Kiam la mastrino devas suriri sur ŝtupojn, ĝi haltas por atentigi ŝin. Ĝi povas konduki ŝin fari ĉirkaǔiron antaǔ baraĵoj kaj transiri stratojn laǔ montrado de trafikinsignalo.

 

    Foje Xie Danling ploris sidante sur la kalkanoj pro maljusta traktado, Yile tuj venis al ŝi kaj forlekis ŝiajn larmojn per sia lango, "De tiam, kiam mi ploras, ĝi certe akompanas min kaj helpas min forviŝi larmojn." Akompanante la mastrinon sur strato Yile ĉiam sekvas la mastrinon kaj neniam estas allogita de manĝaĵoj kaj aliaj hundoj. Eĉ ĝi ne matenmanĝas sen ordono de sia mastrino, kvankam antaǔ ĝi estas ujo plena je manĝaĵoj por ĝi. Emociite de lojaleco kaj dediĉo de Yile, Xie Danling kaj ŝia edzo planas funkciigi volontulan loborejon por ke handikapuloj partoprenu en la publika bono. Ili organizos blindulojn kaj studentojn al loĝkvartaloj por fari masaĝon al maljunuloj kaj doni helpojn al pli multe da homoj, kiuj bezonas helpojn.

 

    Xie Danling diris, ke nun multaj homoj ankoraǔ ne povas akcepti gvidhundojn, precipe en iuj grandaj supermagazenoj kaj hoteloj estas malpermesita eniro de gvidhundoj. Ilia enaǔtomobiliĝo estas malpermesita. "Fakte gvidhundoj dediĉis sian tutan vivon al la homaro, ni esperas, ke la socio donos al ili pli multe da kompreno kaj indulgo."

 


Xie Danling kaj Yile 
 
 
Xie Danling vestas al Yile "laborveston".
 

Yile kondukas Xie transiri straton. 
 

Xie Danling, ŝia edzo kaj Yile en metroa stacio 
 

Yile en metroa vagono  
 
 
Yile en restoracio
 

Yile en trinkado 
 
 
Geedzoj Xie Danling kaj Yile

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688