中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
En la antikva monda te-valo Mengku
2011-05-17

de LIU SIGONG

 

    En la komenco de la ĉi-jara aprilo mi havis feliĉon iri en la antikvan mondan te-valon Mengku, kiu kuŝas en la neĝkovrita montaro Mengku Bangmai.

 

    La antikva monda te-valo Mengku troviĝas en mez-supra parto de la neĝkovrita montaro Mengku Bangmai en la Shuangjiang-a Aŭtonoma Gubernio en sudokcidenta parto de la provinco Yunnan. En densa primitiva arbaro prosperas antikvaj te-arboj en la aĝo de pli ol mil jaroj.

 

    Frumatene, ni veturis el la gubernia urbo laŭ serpentuma monta vojo. Pli ol 2 horoj poste ni atingis la rezervejon de sovaĝaj antikvaj te-arbaroj sur monta deklivo. Post tagmanĝo en la rezervejo, ni sekvis tieajn laborantojn al la antikva monda te-valo Mengku.

 

    En densa primitiva arbaro kvazaŭ en verda maro, ni avide enspiris la tiean freŝan aeron kaj iris laŭ malglata montvojeto, ĝuante kantojn de birdoj kaj tiun de rojoj. Oni aŭdis bruojn de homoj, sed ne ilin vidis. Mi estis plena de admiro antaŭ tiel multaj ĉieltuŝe altaj kuriozaj arboj, kies nomon mi ne scias.

 

    Kiaj vortoj aspektas palaj por priskribi la skuon al mi donitan de la primitiva arbaro en la neĝkovrita montaro Mengku Bangmai. Mi ne povis rimarki nek sperti feblecon kaj potencon de la natura vivo el la verdo densa, prospera kaj komplika, ne povis suspiri nek ekkompreni la veron kaj regulon de ekzistado de la naturo el tiuj vegetaloj intergrimpantaj, interparazitaj kaj eĉ intermortigantaj. Floro, herbo, arbo, musko, akvo, liano ktp en tiu ĉi primitiva ekologia medio ne nur ĝuigis min per la eksterordinara beleco de la naturo, sed ankaŭ spertigis min per la krueleco de la naturo; kaj ankaŭ mi ekkomprenis harmonion de la naturo en kunekzisto kaj interkruciĝo de tiu beleco kaj tiu krueleco.

 

    Post 4-hora malfacila marŝado, ni venis al la centro de la rezervejo de sovaĝaj antikvaj te-arbaroj, loko kun la nomo Dapingzhang, tio estas sidejo de la antikva te-arbo n-ro unu. Aranĝinte kunportitajn dormosakon kaj ĉiutagajn necesaĵojn, mi senprokraste prenis mian fotoaparaton kaj penetris min en profundan primitivan arbaron, paŝante sur dike falintajn foliojn por serĉi misterajn antikvajn te-arbojn...

 

    La 2700-jara antikva te-arbo n-ro unu estas la plej aĝa te-arbo trovita en la nuna mondo. Laŭ taksado de fakuloj, tiu ĉi antikva te-arbo kreskanta en la altitudo de 2720 metroj super la marnivelo altas je 16.8 metroj, ĝia radiko dikas je 3.25 metroj kaj ĝia trunko -- je 3.1 metroj. Mi levis la kapon por rigardi ĝiajn prosperajn foliojn, spontanee naskiĝis en mi admiro. Menciindas, ke te-arbo bezonas 500 jarojn por grandiĝi kiel alteco de plenkreskulo.

 

    S-ro Zhou, direktoro de la rezervejo, informis, ke decembre de 2002 fakuloj el la instituto pri teo de la Ĉina Akademio de Agrikulturaj Sciencoj, el tiu de la Yunnan-a Akademio de Agrikulturaj Sciencoj, el la Te-Industria Asocio de la provinco Yunnan kaj el tiu de la regiono Lincang konsistigis grupon por fari esploradon pri sovaĝaj antikvaj te-arboj, precipe pri sovaĝaj antikvaj te-arbaroj Mengku en la Shuangjiang-a Aŭtonoma Gubernio. Dum esplorado, fakuloj trovis antikvajn te-arbarojn kun la aĝo de pli ol mil jaroj dise en la neĝkovrita montaro Mengku kun altitudo de 2250-2750 metroj super la marnivelo ĉe 99°46' E -- 99°49' E kaj 23°40′ N -- 23°42′ N, kaj kun areo de pli ol 12 mil muoj. Tio estas la plej grandaj antikvaj te-arbaroj kun la plej alta altitudo super la marnivelo eltrovitaj en Ĉinio. Ili ege valoras por pluapaŝe demonstri, ke teo-specoj originis el Yunnan de Ĉinio kaj studi pri deveno, evoluo, klasifiko kaj speco de teo. Pro tio la Shuangjiang-a Aŭtonoma Gubernio fariĝis unu el la centroj de te-arba deveno.

 

    Fakuloj proponis protekti tiujn antikvajn te-arbarojn en kompleta fermiteco kaj akceli administradon super ili. Sub la premiso de efika protektado de la te-arbaroj, oni devas ilin ekspluati kaj utiligi laŭplane, bride kaj racie, malpermesi kun rigoreco senbridan hakadon, kaj apliki transplantadon per mallongaj branĉoj en aliaj lokoj kondiĉe por ilin disvastigi. Poste fondiĝis en la gubernio Shuanjian instanco por protekti la riĉfonton de la antikvaj te-arboj kaj stariĝis la Shuangjiang-a Mengku-administracio por protekti antikvajn te-arbarojn sur montdeklivoj de la neĝkovrita montaro, kie kreskas la antikvaj te-arbaroj. Kaj la gubernia registaro elbakis kaj publikigis regularon, laŭ kiu estas malpermesata kia ajn hakado de sovaĝaj antikvaj te-arboj, krom postulo de scienca esplorado.

 

    Irante en primitiva arbaro, mi rimarkis, ke la arbara leĝo estas eksplikita detale kaj vive ĉi tie. La antikvaj te-arboj kun la aĝo de pli ol 2 mil jaroj samkiel aliaj arboj ĉirkaŭe plenforte kreskas supren por strebi al la suna lumo kaj al la freŝa aero. Specioj la plej taŭgaj supervivas post interbatalado. Vidinte la antikvajn te-arbojn plenaj de musko, oni povas imagi la penadon, kiun ili spertis dum miljara kreskado.

 

    En primitiva arbaro la vespero falas plej frue. En dormosako mi rapide endormiĝis pro taga laceco. Frumatene de la sekvanta tago mi elvekiĝis de kantoj de birdoj. Je tio mi tuj elsakiĝis, kaj post manĝo de kelkaj pecoj da pano, mi denove plonĝis en primitivan arbaron, portante mian fotoaparaton.

 

    Mi pasigis 3 tagojn kaj 3 noktojn en primitiva arbaro kaj faris pli ol 2 mil fotojn pri antikvaj te-arboj kun espero noti tra la lenso la kreskadon de antikvaj te-arboj en primitiva arbaro, sed bedaŭrinde mi ne kontentas pri la koloroj de la fotoj, ĉar en la primitiva arbaro la suna radio estas limigita. Malgraŭ tio, mi ankoraŭ volus surretigi iujn el ili por la legantoj.

 


Majesteco 
 

Sunradioj tra antikvaj te-arboj 
 

Impona trunko 
 
 
Veado de la vivo
 

Antikvaj koloroj 
 

Kreskantaj supren 
 

Interkruciĝantaj radikoj 
 
 
Kisado al la tero
 
 
Brakumado
 
 
Interapogantaj
 
 
Strebado al la lumo
 
 
Burĝonoj de antikva arbo

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688