中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zhang Shuiqiang: protektanto de ruĝa ŝipo en la pasintaj 20 jaroj
2011-05-13


Geedzoj de Zhang Shuiqiang antaŭ la ruĝa ŝipo ( la maldekstra foto estis farita en oktobro, 1978 kaj la dekstra, aprilo de 2011) 
 

Dum riparata tempo de ruĝa ŝipo 
 
 
Zhang Shuiqiang antaŭ la muzeo
 
 
Zhang Shuiqiang en la muzeo.
 

Zhang Shuiqiang kun sia kolego. 

 

    La 19-an de aprilo de 2011, Zhang Shuiqiang, eksa estro de la Nanhu-a (suda lago) Revolucia Muzeo de Jiaxing-urbo en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio refoje vizitis sian antaŭan laborejon. Nun li jam emeritiĝis 2 jarojn, sed li ofte vizitis la ruĝan ŝipon kaj babilis kun siaj kolegoj. Tiu ĉi 62-jara maljunulo havas specialan rilaton kun la ruĝa ŝipo.

 

    En la 31-an de julio, 1921, fermiĝis la 1-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en la Nanhu (suda lago) de Jiaxing-urbo. Por memorigi tiun ĉi gravan historian aferon, oni konstruis la Nanhu-an Revolucian Muzeon de Jiaxing-urbo kaj la muzeo situas en la centra insulo de la lago. Kaj de tiam la memora ŝipo de tiu kongreso — la ruĝa ŝipo de suda lago estis eksponita ĉe flanko de la lago.

 

    En oktobro de 1978, Zhang Shuiqiang kune kun sia edzino Wang Li vizitis Nanhu (suda lago) kaj kune fotiĝis antaŭ la ruĝa ŝipo. Nun tiu foto estas daŭre konservita en ilia domo. "Tiam mi ne pensis ke li fariĝos protektanto de la ruĝa ŝipo," tion diris Wang Li, "Ni kaj la ruĝa ŝipo havas specialan rilaton." Post 10 jaroj de ilia geedziĝo, Zhang Shuiqiang malmobiliziĝis de la trupo kaj laboris kiel vicestro de la muzeo, de la jaro 1996 Zhang Shuiqiang laboris kiel estro de la muzeo ĝis la septembro de 2009 kiam li emertiĝis.

 

    En la pasintaj 20 jaroj, Zhang Shuiqiang kaj liaj kolegoj kune protektis la ruĝan ŝipon. Zhang Shuiqiang diris: "Mi fieras pro mia laboro, ĉar la personoj el ĉiuj lokoj de Ĉinio venis por viziti la ruĝan ŝipon kaj la muzeon."

 

Redaktoroj:Zhao Xi kaj Li Jianhua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688