中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zhou Xun: Aktorado estas entrepreno kaj mediprotektado estas vivo (III)
2011-05-09

de MI RUOXI

 

    Ŝi opinias, ke medioprotekto estas filozofio de la vivo

 

    La tri jaroj, en kiuj ŝi sin dediĉis al la medioprotekto, estas la ora tempo de sia filmprezentada kariero, kaj ankaŭ la maturiĝa periodo de aĝo kaj psikologio por ŝi. Dum tiuj tri jaroj ŝi finis sian amaferon kun amiko, tamen ŝi persistas sur la vojo protekti medion ĝis hodiaŭ.

 

 
Ĉefpaĝo de la retejo de Zhou Xun “Our Part”

 

    Ŝia helpanto kalkulis, ke en 2009, en 100 tagoj Zhou Xun faris laborojn pri medioprotekto. Ŝia makleristo, propagandanto kaj respondeculo de medioprotekto estas volontuloj de la projekto “Mia Parto, mia kontribuo", krom la laboro de filmoprezentado ili laboras anakaŭ multe por la mediprotekto.

 

    Komence Zhou Xun kun rekompenco traktis la mediprotekton. En 2008 ŝi diris: “Antaŭe mi opiniis, ke estas ĝojinda afero por mi, aktorino ŝatata de la publiko, prezenti al la spektantoj belan filmon, tamen kun altiĝo de aĝo kaj malfermiĝo de okulkampoj, mi ekkonis la respondecon de filmstelo.”En 2010 ŝi resumis sian aferon per jenaj vortoj “Aktorado estas entrepreno kaj mediprotektado estas vivo".

 


Bela Zhou Xun 

 

    Kiel la teksto farita de ŝi priemiodisdona ceremonio de “gardisto de la tero”nun Zhou Xun penadas funkcii kiel ambasadoro de la vivo de malmulta karbono, pri tio ŝi kun emocio rakontis al ni sian vivon: “Mi ŝanĝis mian kutimon de kuvbanado al duŝado; dum dentbroŝado mi fermis la akvokranon; veturante mi prenas taksion anstataŭ veturigado de mia ŝoforo, ĉar kiam li revenis, la aŭto estas malplena, kaj vane malŝparis la benzinon. Butikumante mi ĉiam havas sakon ĉe mi, kaj kiam mi manĝas en restoracio, mi ĉiam uzas miajn proprajn manĝbastonetojn, kaj ĉiusemajne unufoje mi prenis vegetalaĵojn. Antaŭe post ŝargado de la poŝtelefono, mi restigis la ŝargilon sur la ŝtopilingo. Nun mi ĉiam ĝin deprenis el la ŝtopilingo.” En lastaj tagoj ŝi estas panis abstini de tabako por pli sana figuro.

 

    Kiam Zhou Xun kunfandis mediprotekton kun sia vivo, la furoro de malmulta karbono blovis en la kampojn filmprezentan kaj laŭmodan. Kompare kun la pasintaj jaroj abrupte furoras mediprotekto. Multaj internaciaj kompanioj desegnis vestojn el regeneritaj materialoj. Kvankam la prezo estas alta, tamen Zhou Xun opinias, ke “Tio estas ankoraŭ bona afero.” Ĉar spite ke eble modaj gejunuloj ne aĉetus tiajn vestojn, el tiuj vestoj ili ekkonis la ideon. Ŝi diris, ke ŝi deziris ŝanĝi la ideon pri la mediprotekto per tiu de furoro.”

 

 
mediprotekta sako desegnita de Zhou Xun

 

    Zhou Xun scias, ke la mediprotekto bezonas subtenon, tia subteno inkluzivas financan kaj influhavan. Ŝi bone konas la malfacilon de ordinaraj homoj inter la mediprotekto kaj vivbezono. Tial estas facile akceptata ŝia ideo pri vivmaniero pri mediprotekto en la ĉiutaga vivo.

 

    Ekzemple ŝi en la sama vesto trifoje suriris “ruĝan tapiŝon” por ĉeesti diversajn publikajn ceremoniojn. En la gazetara konferenco de la filmo “Pentrita Haŭto” ŝi nur aldonis al sia vesto ornamaĵon, do montris tute alian stilon la sama vestaĵo. Laŭ ŝi, tute ne konformas al la principo de mediprotekte, ke oni metus tiujn vestojn nur unufoje uzitajn en ŝrankon.”

 

    Oni diris, ke la amuz-rondo estas famĉasejo, kie mediproteko ŝanĝis la odoron. Tamen Zhou Xun opinias: “Oni certe kortuŝiĝas, kiam ili eniris en la versencan mediprotekton.” Kaj ŝi faris sian psikologion sufiĉe forta por defii la kontraŭdirojn. Tiele ĉu troviĝas ia dubo neakceptebla por ŝi?”

 


Zhou Xun kaj volontuloj de Ŝanhaja Monda Ekspozicio  

 

    Kiel ŝia sinteno al filmprezento kaj amo, ŝi senbrida kaj malkraŝema kun serioza sinteno laboris por mediprotektado. Per la virina sentemo ŝi konigis sian sperton pri mediprotekto: “Foje, por pruvi animismon iu magiisto faris ekzamenon. Li kun forta emocio plurfoje diris al glaso da akvo, ke li amas ĝin, post fridigo la akvo glaciiĝis en tre bela kristalo. Fakte la mondo estas tia, ĉio havas sian animon, se vi vundis ĝin, tiu ne per belaj objektoj rekompencos vin. Mi pensas, ke mediprotekto ankaŭ enhavas tian vivfilozofion.

 

    Zhou Xun, sincera kaj insistema kiel antaŭe, tamen perdis sian kapricecon. ŝi diris, ke okupiĝo pri la mediprotekto lernigis al ŝi trankvilecon. Kiam 36-jara, ŝi finis la mediprotekton? Pri tio ŝi respondis: “Filmoprezentado estas mia okupo kaj mia plej granda hobio, tamen mediprotekto estas mia vivo. Okupo havas sian finiĝon, tamen vivo ne.”

 

Redaktoro: Zhao Xi k Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688