中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Aktorado estas entrepreno kaj mediprotektado estas vivo (II)
2011-05-06

de MI RUOXI

 

    Ŝi kredas, ke la vojo pri medioprotektado estas neglata

 


Reprezentanto de la Disvolva Programo de UN Khalid Malik en Ĉinio aljuĝas ateston al Zhou Xun 

 

    En la "Ŝanhaja Internacia Filma Festivalo" okazinta en junio 2008, responde la alvokon de la organiza komitato, Zhou Xun nuligis la karbonan piedspuron kaŭzitan pro ŝia ĉeestado per aĉetado de Karbona Kvoto kaj alvokis aliajn geaktorojn aĉeti tiun kvoton. Tiu festivalo estas la unua festivalo de karbona neŭtralo de Ĉinio. Kiella unua ĉina amikeca ambasadorino de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en tiu kampo, ŝi fariĝis unu el maloftaj homoj, kiuj provas medioprotektan vivmanieron kun malalta ellaso de karbona dioksido. 

 

    Zhou Xun ĉiam opinias, ke medioprotektado ne devas esti monotona donitaĵo kaj malfacile komprenebla koncepto. "Mi ŝatas karikaturon kaj mi opinias ke medioprotektada ideo devas esti transdonita per malstreĉita, humura kaj ĝoja maniero." Tial, Zhou Xun kunvokis kelkajn ekspertojn de karikaturo, ke ili pentru karikaturojn pri medioprotektado. Pli ol 20 karikaturistoj respondis la alvokon de Zhou Xun kaj iliaj pentraĵoj publikigitaj en la gazeto "Youjia Bildo" estis bonvenaj al la legantoj.

 

    Sed ekfarante tiun aferon, Zhou Xun renkontiĝis kun multaj malfacilaĵoj: "En la jarfino de la jaro 2008, kiam mi kontaktiĝis kun kelkaj amaskomunikiloj por kunlabori, preskaŭ neniu respondis, ĉar en la jaro 2008, oni ne tiel priatentis medioprotektadon, kiel hodiaŭ." Sed, nun la situacio ŝanĝiĝas: "Nun multaj personoj subtenas min kaj mi ĉiam opinias, ke se vi insistas pri la afero de medioprodektado, vi ricevos bonan rezulton."

 

 
Zhou Xun dum la agado "duhora lamp-estingo de Azio"

 

    En la jaro 2008 ŝi ĉeestis 8 agadojn pri medioprotektado. Ekzemple, ŝi aktive spertis "vojaĝon de malalta ellaso de karbona dioksido" por konigi limigadon de motorveturila uzado dum la Pekinaj Olimpikoj, ĉeestis energio-ŝparan agadon nomatan "duhora lamp-estingo de Azio". En la jaro 2009, Zhou Xun ĉeestis 13 medioprotektadajn agadojn. En la 9-a de marto 2009, Zhou Xun kune kun la retejo www.ctrip.com iniciatis vivon kun malalta ellaso de karbona dioksido kaj aĉetis 238 arbojn por kovri la karbonan dioksidon kaŭzitan de sia vojaĝo per aviadilo en la jaro 2008, kaj en la 17-a de aprilo tiujare, oni plantis tiujn arbojn en la Tongliao-urbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en nordokcidenta Ĉinio. En la 6-a de majo 2009, Zhou Xun kiel "ambasadoro de verda vojaĝo" refoje aĉetis 233 arbojn por kovri la karbonan dioksidon kaŭzitan de veturado de sia dom-aŭto. La filmaj steloj veturis al multaj lokoj ĉiujare kaj tiel la karbona dioksido kaŭzita de ili estas pli multaj ol tiu de la ordinaraj personoj. Oni statistikas, ke la usona kantistino Madonna ellasis 1635 tonojn da karbona dioksido en la jaro 2008; kaj ĉina filma stelo ĉiujare veturis per aviadilo en almenaŭ 300 kiloj da kilometroj. Zhou Xun certe konsciis tion, sed ŝi ne povis ne veturi per aviadilo pro sia labora specialeco, tial, "aĉetado de arboj por nuligi kaŭzitan karbonan dioksidon" fariĝis la perfekta maniero por unuigi laboran idealon kaj medio-protektadon. Zhou Xun kun plena fido diris: "Mi persiste faros tion dumvive." 

 

 
Zhou Xun akvumas arbon 

 

    En la jaro 2009, Zhou Xun faris medio-protektadan laboron kun granda lerteco. Ŝi ne nur havis pozicion por konigi medio-protektadon — la oficiala retejo "http://www.ourpart.net/", sed ankaŭ estis elektita kiel "Verda Ĉina Persono de la jaro 2008". En oktobro, kiel junula reprezentanto, Zhou Xun estis aŭdiencita de eks-ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan. Ŝi konigis al Kofi Annan ĉinan medio-protektadan laboron kaj sian estontecan medio-protektadan planon. Koffi Annan tuj skribis al ŝi — "Mi deziras al vi realigi vian idealon."

 


Zhou Xun donas skribilojn kaj librujojn al geknaboj de Kenjo 

 

    De la jaro 2008 ĝis nun, la roloj luditaj de Zhou Xun en filmoj estas ne multaj, sed ŝiaj agadoj pri medio-protektado pli kaj pli multiĝis. En printempo 2010, invitite de la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, Zhou Xun vizitis ĝian ĉefstabejon en Najrobo, ĉefurbo de Kenjo. Tie, ŝi vizitis la elefantan orfejon kun multaj malgrandaj elefantoj perdantaj gepatrojn kaj la elementan lernejon en la 3-a plej granda malriĉula kvartalo de la mondo. Zhou Xun diris: "Parto de la muro de la elementa lernejo estas konstruita de bovfekaĵo, ili ne povas uzi lampon en la klasĉambro. Mankas al ili skribilaro kaj ĉiutagaj uzaĵoj. Mi esperas, ke mi povas daŭre helpi tiun ĉi elementan lernejon kaj tiel la geknaboj povas daŭrigi sian lernadon." Kontraste al tiu malriĉa kondiĉo estas la belega natura pejzaĝo — la vasta stepo, la kurantaj tropikaj animaloj… Zhou Xun suspiris kun emocio: "Kiam ni atingas tien, ni fariĝas gastoj, kaj la naturo kaj animaloj estas lokaj mastroj."

 

    La vojaĝo al Afriko alportis al Zhou Xun novan sperton: "Ne ĉiuj aferoj obeas la principon ke rara, valora. Laŭ mi, kiam mi foriras de hejmo, mi povas iri sub hela ĉielo kaj vidi ĉirkaŭan verdaĵon... mi opinias ke tiu vivo estas 'ĝusta', sed mi sentas ke tiu 'ĝusta' vivo realiĝis malfacile pli kaj pli. Mi esperas, ke mi povas fari ion por ŝanĝi ĝin. " Zhou Xun opinias, ke ŝia farado estas valora, do, ŝi sentas ke grandiĝas ŝia respondeco pri medio-protektado.

 


Zhou Xun en la elefanta orfejo de Najrobo 

 

    Retumante post reveno al Ĉinio, Zhou Xun hazarde sciis, ke oni establis konkurson de dokumenta filmo en la okazonta "Pekina Studenta Filma Festivalo", sed en la ĉirkaŭ mil filmoj ĉeestantaj la festivalon, nur malpli ol cent filmoj koncernis medio-protektadon. Zhou Xun pensis, ke la ĉefa grupo de la medio-konscia projekto "Our Part (Nia Parto)" estas junuloj, do ĉeestado de la filma festivalo estos bona ŝanco por konigi medio-protektadon. Ŝi tuj kontaktis la organizan komitaton. Sen sursceniĝa mono, Zhou Xun aperis en la filma festivalo kaj donis premion al la premiitaj personoj kiel juĝistino de konkurso de dokumentaj filmoj pri medio-protekta. "Dokumenta filmo pri medio-protektado estas nova konkursa projekto kaj mi esperas ke ĝi okazos ĉiujare estontece." Tion diris Zhou Xun.

 

    Efektive, Zhou Xun ŝatas rigardi dokumentan filmon. Ŝi laboras por medio-protektado ankaŭ pro unu dokumenta filmo — "HOME"(Hejmo). Tiu filmo estis fabrikita sub la kontrolo de franca fama reĝisoro Luc Besson kaj enscenigita de Yann Arthus-Bertrand. La filmoprodukta teamo uzis 18 monatojn kaj transflugis 54 landojn por filmi materialojn de 488 horoj. Sub la objektivo estas belega terglobo, sed la klariga teksto malĝoje diris:"Vivaĵo, la mirindaĵo de la universo, komenciĝis antaŭ 4 bilionoj da jaroj en la terglobo. Sed de antaŭ 200 mil jaroj kiam homaro aperis, la origina ekvilibro de la vivo estas detruita, la klimato varmiĝas, la riĉfontoj malmultiĝas, specioj malaperas, kaj la homaro detruas la lastan hejmon..."

 


Zhou Xun dublas filmon "HOME(Hejmo)" en la ĉina lingvo 

 

    Vidante la unikajn belegajn bildojn kompare kun la treege indigniga donitaĵo, Zhou Xun tuj postulis la laborantojn kontakti la filmoproduktan flankon por enkonduki tiun ĉi filmon al ĉinoj nekonantaj tion, kaj ŝi ankaŭ dublis tiun ĉi filmon en la ĉina lingvo. Koincide, la reĝisoro de tiu ĉi filmo Yann Arthus-Bertrand ankaŭ estas medio-protektada ambasadoro de UN, do tiu afero estas ilia "eĥo en diferenca lando" por la terglobo. Kiam la filmo estis prezentata, Zhou Xun alvokis al la popolo: "Ni havas forton por ŝanĝi la nunan situacion, kion vi ankoraŭ atendas?"

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688