中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mia laboro en vilaĝo
2011-05-03

de CHEN XILIU

 

    Mi diplomiĝis el universitato en julio de 2009. Post sukceso en diversaj ekzamenoj, mi eklaboris en la vilaĝo Xiangdao de la urbo Yiyang, Hunan-provinco. "Mia profesio estas krei entreprenon en kamparo kaj servi al vilaĝanoj!" Jen mia klarigo pri mia laboro en vilaĝo al amikoj.

 


La aŭtoro Chen Xiliu 

 

    La vilaĝo Xiangdao situas oriente de la lago Dongting kaj la vilaĝanoj venis el diversaj lokoj. Aŭskultante ĉiam en la kunveno por la vilaĝanoj dialektojn de Sichuan, Yunnan, Guizhou kaj Hubei, mi ŝercas tiam kun kolegoj: "Kiel respondeculoj de la vilaĝo, oni devas lerni 4 fremdajn lingvojn."

 

    La vilaĝo Xiangdao estas vaste konata pro la tiea bonkvalita aromrizo grandaree kulturata. Kion mi, diplomiĝinto el universitato kaj kiu devenis de la neagrikultura familio, povis fari kaj kiel fari en tiu ĉi vilaĝo kun la tradicia agrikulturo aparte evoluinta? Por mi tio estis tute nova sperto.

 


En kamparana hejmo 

 

    Ĵus veninte en la vilaĝon, tie oftis nuptoj kaj funebroj. Profitante de la okazo, mi unuapaŝe kontaktiĝis kun vilaĝanoj kaj aŭskultis pri ilia espero al mi: "Prenu la iniciaton por nova industrio, faru la vilaĝon riĉa kaj ne funkciu kiel ornamaĵo." Kamparanoj estas ĉiam realismaj, kaj mi devis komenci mian laboron ekde tio, kion ili plej atendas. Tiele, industriigi kulturadon de aromrizo, servi al vilaĝanoj kaj helpi al ili en riĉiĝo ja fariĝis ĉefa direkto por mia laboro.

 


Vizito al akademiano Yuan Longping 

 

    La nuntempe kulturata aromrizo en la vilaĝo estis kultivita de tiukampa fakulo Shi Shangcai. La kulturado de tiu-speca rizo iam furoris en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Kvankam la produkto-kvanto de la rizo estis granda, tamen ĝia prezo -- malalta pro manko de speciala marko, tio malhelpis al kamparanoj en kulturado de la rizo. Hazarde, mi informiĝis, ke s-ro Shi Shangcai estis kolego de akademiano Yuan Longping, patro de la ĉina hibridigita rizo kaj fama ĉina specialisto de rizo, do, mi pensis, kio okazos, se oni faris reklamon pri la rizo, profitante de la scienca influo de akademiano Yuan, kolego de la iniciatinto de la rizo. Tiele, mi unuflanke kolektis materialojn pri s-ro Shi Shangcai, verkis artikolon pri li kaj lia rizo kaj ĝin publikigis en la ĵurnalo Hunan kaj aliaj lokaj amaskomunikiloj por allogi atenton al nia vilaĝo pere de amaskomunikiloj; alifanke prezentis raporton al miaj superuloj kaj invitis koncernajn gvidantojn al vizito al akademiano Yuan. En la 2-a de aŭgusto 2010, akademiano Yuan Longping intervidiĝis kun ni kaj gaje rememoris pasintaĵojn kune kun s-ro Shi Shangcai, intime interŝanĝis spertojn el studado pri rizo kaj skribis al ni la vortojn "La unua vilaĝo de aromrizo en Hunan". Kvankam tio estis nur la unua paŝo de la marko-kreado de la speciala agrikulturo de la vilaĝo, tamen tio multe kuraĝigis vilaĝanojn en la agrikultura entreprenado. Post tio, mi profunde komprenis, ke en konstruado de nova kamparo oni devas kuraĝe fari kreadon, eble oni ne sukcesis en iuj aferoj, sed certe malsukcesis, se oni nenion faris.

 


Observado pri rizplantoj 

 

    Krei specialan markon estas nur la unua paŝo, kaj la entrepreno-kreado celas al realigo de la valoro de la marko "La unua vilaĝo de aromrizo en Hunan" kaj ĝuigo de la vilaĝanoj je la profito. Por altigi la aldonan valoron de la aromrizo, mi kune kun estraranoj de la vilaĝa komitato fondis kooperativon pri produktado de aromrizo, faris kontaktojn kun pluraj flankoj, invitis faman rizo-entreprenon Koukouxiang de Hunan al starigo de aromrizo-produkta bazo abona kaj kompanio pri aparta vendado de kamparanoj al klientoj, precipe al la kolektiva abonado de hoteloj, t.e. la kompanio respondecas pri organizado, la kooperativo pri administrado kaj kamparanoj pri kulturado, aplikante novan teknologion pri ekologia ekstermo kontraŭ malbonaj insektoj kaj organikan sterkon por produkti verdan ekologian rizon sekuran por la homa sano, laŭ aparta postulo de la kliento-amasoj, kiaj stelaj hoteloj.

 

    Ne facila estas por ke kamparanoj akceptu novajn aferojn. En la mobiliza kunveno de la kooperativo iuj vilaĝanoj publike kontraŭis vizaĝe-al-vizaĝe. Mi kaj respondeculoj de la vilaĝo kaj tiuj de la kunlabora kompanio kune klopodis por ilin persvadi. Dank'al diversflanka penado, oni sukcese kolektis riz-kampojn je 1280 muoj por kulturi nov-specan aromrizon, kaj la neta gajno estis 740 juanoj/muo je 140 juanoj pli multe ol antaŭe. Pro tio, la vilaĝanoj trankviliĝis pri la abona produktado. Kaj mi kiel juna oficisto de la vilaĝo unuafoje spertis gajecon de entrepreno-kreinto.

 


En kurso gvidata de fakulo 

 

    En la pasinta oktobro ni sukcese invitis fakulojn de la rizo-esplora centro de la Hunan-a Agrikultura Akademio al la vilaĝo kaj importis serion da nov-speca aromrizo por prova kulkurado. Prof. Zhao Zhenghong, sciencisto pri rizo el la agrikultura akademio kaj premiito de la ŝtata scienc-teknologia progresa premio en 2009, laŭinvite funkciis kiel fakulo de la vilaĝa kooperativo pri aromriza kulturado. En 2011 ni planas ekspluati modelan ĝardenon aromrizo-kulturan kun areo de 100 muoj. Laŭ la normo de la kultura centro de bonkvalita rizo sub la agrikultura akademio kaj kun gvidado de la scienc-esplora rizo-teamo de la Hunan-a Agrikultura Universitato, la vilaĝo kulturos aromrizon de pli ol 130 specoj nove esploritaj de la provinco Hunan. Dum la streĉa preparado mi kaj vilaĝanoj estas kaj okupitaj kaj ĝojaj. Ne plu estas revo konstrui vaste konatan vilaĝon specialan de aromrizo kaj stimuli latentan energion de la vilaĝa disvolvo pere de scienco kaj teknologio.

 


Post la seminario pri vilaĝaj studento-oficistoj 

 

    En la tutlanda seminario pri vilaĝaj studento-oficistoj okazinta en la unua de decembro, 2010, Jia Qinglin, Hui Liangyu kaj aliaj ŝtatgvidantoj intervidiĝis kun mi kaj 150 kolegoj el aliaj urboj kaj provincoj. Kiel reprezentanto de la studento-oficistoj en vilaĝoj el Hunan, mi havis honoron fari raporton pri la unua vilaĝo de aromrizo en Hunan.

 

    Dum unu jaro mi jam elbakiĝis de ĵus diplomiĝinta studento al vera kampara laboranto. Se bela vilaĝo estas mia unua impreso pri tiu ĉi tero, do, nun mi povas diri kun fiero, ke ĉi tie estas kampo kun espero kaj maro de entrepreno-kreintoj. Ĉi tie pompos revoj de junuloj naskitaj en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento.

 

Redaktoroj: Li Jianhua kaj Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688