中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Evidenta azia ĉarmo en la jarkunveno de la Forumo Bo'ao por Azio, 2011
2011-04-22

 de ZHAO JIANHUA

 


La Forumo Bo'ao por Azio, 2011, inaŭguriĝis en Hainan de Ĉinio.

 

    Azio en rapida disvolviĝo disvastigas pli kaj pli sian ĉarmon en la internacia komunumo. Sekve de la 3-a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS, nome de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko, la jarkunveno de la Forumo Bo'ao por Azio, 2011 okazis la 15-an de aprilo en la provinco Hainan de Ĉinio.

 

    Krom tiuj de Ĉinio, Koreio kaj aliaj aziaj landoj, ankaŭ ŝtataj estroj kaj registaraj gvidantoj de Hispanio, Rusio, Ukranio, Brazilo, Sudafriko kaj aliaj landoj el diversaj kontinentoj ĉeestis la ceremonion kaj faris parolon.

 

    Ĉina prezidanto Hu Jintao montris en sia parolado, ke en la lastaj dek jaroj rapide kreskis la ekonomio de Azio, sane disvolviĝis ĝia regiona kunlaboro kaj senĉese altiĝis ĝia influo en la internacia komunumo. En la krizo de la internacia financo la azia ekonomio unue ekrestaŭriĝis stabile kaj sukcese antaŭenpuŝis restaŭron kaj kreskon de la monda ekonomio.

 

    Hu Jintao emfazis, ke en la venontaj kvin jaroj Ĉinio liveros al diversaj landoj de Azio kaj tiuj de aliaj kontinentoj gravajn ŝancojn en plilarĝigo de eksterporto al Ĉinio. Kaj Ĉinio donos pligrandan investon al Azio kaj al la landoj de nove starigita merkato kaj pligrandigos helpon al ekonomio de aziaj landoj. En la venontaj kvin jaroj Ĉinio laŭforte partoprenos en monda ekonomia administrado kaj en regiona kunlaboro, kontribuos al antaŭenpuŝo de reformado de la monda ekonomia kaj financa sistemo, al tiu de starigo de la plurflanka financa sistemo ekvilibra, ĉiuflanke favora kaj komune profita, kaj akcelos disvolviĝon de la internacia ekonomia ordo pli justa kaj pli racia.

 

    Ŝtataj estroj el Rusio, Brazilo, Sudafriko kaj aliaj landoj ekster Azio esprimis unu post alia, ke ili alte taksas kunlaboron kun Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj. Kaj samtempe ili atendas reformadon de la ekonomia kaj financa sistemo internacia.

 

    La temo de la jarkunveno de la Forumo Bo'ao por Azio, 2011, estas "Inkluziva disvolviĝo: komuna tagordo kaj novaj defioj".

 

    Rusa prezidento Dmitri Medvedev opiniis, ke la inkluziva disvolviĝo realiĝos nur sub la premiso de justaj internaciaj rilatoj politikaj kaj ekonomiaj.

 

    Brazila prezidento Dilma Vana Rousseff esprimis, ke la mona politiko pri kvanto-mildigo lanĉita de evoluintaj landoj kaŭzis premadon al inflacio de la evoluantaj landoj.

 

    Sudafrika prezidento Jacob Gedleyihlekisa Zuma montris, ke la financa krizo malkovris mankon kaj neperfektaĵojn de la kuranta sistemo pri financo kaj mono.

 

    Hispana ĉefministro Jose Luis Rodriguez Zapatero diris, ke la 21-a jarcento estas la jarcento de Azio. Sen aziaj landoj plurobliĝus la damaĝo kaŭzita de la financa krizo en la tuta terglobo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688