中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ekologia protekto en la Fonto de la Tri Riveroj
2011-04-18

de HE WEI

 

    30-jara Suonan Zhaxi estas tibetnacia paŝtisto de la vilaĝo Zhalinghu en la gubernio Maduo de la Qinghai-a Guoluo-a Tibetnacia Aǔtonoma Subprovinco. Antaǔ 6 jaroj por rebonigi daǔre malboniĝantan ekologian medion li kaj liaj 8 familianoj transloĝiĝis en la urbeton Dawu, ĉefurbon de la subprovinco.

 


Nova vilaĝo por transloĝiĝintoj. 

 

    Li diris: “Ni komprenas la faron de la registaro. Se ni daǔre paŝtus tie, la tieaj herbejoj fariĝus dezerto post kelkaj jaroj.”

 

    En la gubernio Maduo estas plej grava akvofonto por provizi akvon al la Flava Rivero. Suonan Zhaxi propraokule vidis, ke en mallonga tempo 90% de la 4077 lagoj en la gubernio malaperis kaj elsekiĝis rivervojo inter la plej grandaj “fratino-lagoj” Zhaling kaj Eling.

 

    Kiel fonto de tri grandaj riveroj (Jangzi-, Flava kaj Lancang- Riveroj) la regiono de la Fonto de la Tri Riveroj liveras al regionoj en mez- kaj malsupra basenoj akvon de pli ol 60 miliardoj da kubmetroj ĉiujare, kiu plenumis bezonojn de pli ol duono de la ĉinoj en akvouzo. La regiono konservas sekurecon de akvomedio en la tuta baseno kaj estas nomita “akvoturo de Ĉinio. Tamen en la lastaj 30 jaroj influate de la klimata varmiĝo de la tuta terglobo kaj oftaj aktivadoj de la homaro, la ekologia medio de la Fonto de la Tri Riveroj senĉese malboniĝis kaj alfrontas profundan ekologian krizon.

 


Vilaĝo post praktikado de cedigo de paŝtado al herbado 

 

    Por savi kaj rebonigi malfortiĝantan medion en la regiono de la Tri Riveroj aǔguste de 2005 la ĉina registaro decidis investi 7.5 miliardojn da juanoj por projekto de ekologia protekto kaj konstruado de la regiono per cedigo de paŝtado al herboplantado, malpermeso de paŝtado kaj redukto de brutoj, ekologia transloĝiĝo de lokanoj, regado de dezerto, konstruado de herbejoj, artefarita influo de veteroj kaj aliaj rimedoj. Ĝi estas la plej granda projekto pri ekologia protekto en Ĉinio.

 

    Qinghai-provinco prenas ekologian protekton kaj konstruadon de la Fonto de la Tri Riveroj kiel bazon de “konstruo de la provinco per ekologio. De la jaro 2006 la qinghai-a registaro anstataǔ GDP prenas ekologian protekton kaj konstruadon kiel ĉefan enhavon por ekzameni laborojn de diversnivelaj kompartioj kaj registaroj de la regiono de la Fonto de la Tri Riveroj.

 

    Li Xiaonan, vicdirektoro de la oficejo de la Fonto de la Tri Riveroj, diris: “Rebonigi ekologian medion de la Fonto de la Tri Riveroj sur tegmento de la mondo’ estas tre malfacila kaj komplika sistem-inĝenierado. En la pasintaj 5 jaroj oni investis pli ol 4 miliardojn da juanoj por la inĝenierado, akiris periodan ekologian efikon, kaj formiĝis aparta protekta modelo en la regiono de la Fonto de la Tri Riveroj.”

 


Plibonigita malsekejo 

 

    Departementoj de scienca esploro kaj mediprotekto tiel taksis, ke la degeneranta tendenco de la ekologia sistemo de la Fonto de la Tri Riveroj estas unuapaŝe bridigita kaj la ekologia stato en iuj lokoj boniĝis: areo de marĉoj kaj lagoj iagrade grandiĝis, flukvanto de riveroj multiĝis kaj la konserva funkcio de akvfonto reboniĝis. Laǔ plej nova donitaĵo de monitoro, de 2004 ĝis 2010 areo de la ĉefaj lagoj en la regiono de la Fonto de la Tri Riveroj multiĝis je 245 kvadrataj kilometroj. De 2006 akvokvanto elfluinta de tie meznombre kreskis je 10.5 miliardoj de kubaj metroj ĉiujare kaj la akvokvalito estas bona.

 

    Wan Majia, vicestro de Maduo-gubernio, diris, ke en la lastaj kelkaj jaroj dank’ al multiĝo de pluvakvo, revigligo de vegetalaro kaj artefarita pluvado la ekologia medio de Maduo-gubernio iom post iom boniĝis, akvo reaperis en senakviĝintaj lagoj.

 

    Materialoj testitaj de telesensa satelito montris, ke de 2005 ĝis 2010 la lagoj Zhaling kaj Eling evidente pligrandiĝis, kies areo respektive multiĝis je 31.76 kvadrataj kilometroj kaj 49.07 kvadrataj kilometroj kompare kun tiuj en 2003 kaj 2004.

 


Malsekejo allogas al si amason da akvobirdoj. 

 

    Sekve de la pliboniĝo de la natura medio la nombro de sovaĝaj bestoj en la Fonto de la Tri Riveroj rapide multiĝis. Duo Cairen, estro de la vilaĝo Suojia en la gubernio Zhiduo de la Yushu-a Tibetnacia Aǔtonoma Subprovinco, diris: “Nun oni ofte vidis tibetajn antilopojn, tibetajn sovaĝajn azenojn, ĉasfalkojn kaj vulpojn kaj la nombro de sovaĝaj bestoj evidente multiĝis.”

 

    Luo Huining, estro de la provinco Qinghai, diris, ke en la venontaj 5 jaroj Qinghai plue fortigos konstruadon de ekologia protekto en la Fonto de la Tri Riveroj kaj faros ĝin la unua ŝtata sinteza eksperimenta zono pri protekto de ekologioj de Ĉinio. Krome oni unuavice praktikos tie kompensan sistemon de ekologioj por konstrui gravan ŝirmilon por ekologia sekureco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688