中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mevo-avino kaj mevoj en 26 jaroj
2011-03-21

de LIU XIANBING

 


Mevo manĝas sur la kapo de Avino Cui. 

 

    En la printempa urbo Kunming ĉiam kortuŝas rakontoj pri profunda amo inter homoj kaj mevoj. Kiam mevoj atingis en la urbon antaŭ 26 jaroj, Cui Fengxian kaj ŝia edzo venis al la ponto Desheng por doni al ili manĝaĵojn. Je la unua renkontiĝo kun mevoj, ŝi tuj ilin ekamis. Ekde tiam la ponto Desheng, la lago Cuihu kaj aliaj pitoreskejoj, kie estas mevoj, troveblas Cui Fengxian, kiu disdonas manĝaĵojn al mevoj.

 

    Nun Cui Fengxian jam aĝas 81 jarojn. Spertinte forpason de la edzo kaj diversajn ŝanĝiĝojn alportitajn de la vivo, ŝi neniam ŝanĝis sian kutimon dum 26 jaroj: ĉiuvintre, kiam mevoj venis en la urbon, ŝi ĉiutage ellitiĝas ĝustatempe en la 5-a horo por prepari mevo-manĝaĵojn kaj eldomiĝas en la 8-a horo por disdoni manĝaĵojn al mevoj. Prenante tiujn birdojn kiel siajn genepojn, ŝi prizorgas ilin kun profunda amo, rigardas ilian flugon kaj aŭskultas ilian kanton...

 

    La 26-a vintro kune kun mevoj

 

    La suno varmete kaj milde brilas en frua printempo. Mevoj ludas kaj serĉas manĝaĵojn sur kaj super akvo, kantante klare kaj melodie. Matene, 81-jara Cui Fengxian venis en la parkon Daguanlou, prenis el sako panojn faritajn el tritiko kaj maizo, kiujn ŝi preparis frumatene. La panoj kovritaj per plasta sako ellasis varman vaporon. Timante, ke la panoj estas tro varmaj por mevoj, ŝi prenis peceton da pano kaj metis ĝin en sian buŝon por pruvado.

 

    Ŝi disigis la panojn en pecetojn kaj ilin ĵetis al la aero. Mevoj venis al ŝi, kaj haltis ĉe ŝiaj piedoj kaj ŝvebis preter ŝiaj ŝultroj. Pli kaj pli multaj mevoj svarmis al ŝi, kaj la lasta senĉese ĵetis pano-pecetojn al la aero, surteren kaj kelkfoje metis kelkajn sur sian kapon.

 

    Soifa, ŝi prenis akvon kunportantan kun si en la sako; laca, ŝi iom ripozis, sin apogante sur ŝtonan ponton en la parko; malsata, ŝi elprenis panon por iom sin satigi, kaj samtempe manĝigis mevojn. Ŝia loĝejo neproksime distancas al la parko. Por liveri matenmanĝon al mevoj, ŝi eldomiĝis frue kaj ne havis tempon matenmanĝi.

 

    "Saluton, Mevo-avino! Vi denove estas ĉi tie." Mezaĝa viro venis al ŝi por ŝin saluti. Lia familia nomo estas Zhang kaj loĝas aliflanke de la parko. Li diris, ke se nur li venas al la parko, li povas vidi, ke la avino Cui tutsole disdonas manĝaĵojn al mevoj. "Pro ŝia olda aĝo kaj profunda amo al mevoj, oni nomas ŝin per Mevo-avino." Ankaŭ purigistoj de la parko konas avinon Cui: "Ja estas laŭdata, ke ŝi venas ĝuste ĉ. la 9-a horo ĉiutage por manĝigi mevojn malgraŭ vento kaj pluvo, neniam haltante." purigisto diris kun estimo.

 

    Momenton poste, alia maljunulo kun grizaj haroj venis babili kun avino Cui. Lia familia nomo estas Gao kaj li aĝas 84 jarojn. Li venis speciale por doni fotojn al avino Cui: "Avino Cui estas famulo en la parko. Ŝi amas mevojn kiel siajn genepojn. Multaj turistoj faras fotojn kun ŝi, vidinte ke mevoj ŝvebas ĉirkaŭ ŝi. Tiujn fotojn mi faris antaŭ 2 tagoj, kaj hodiaŭ mi venis speciale por ilin doni al ŝi."

 

    Al diversaj laŭdoj la maljunulino reciprokis nur per rideto: "Mi amas mevojn. Jam 26 jarojn mi manĝigas ilin ĉiutage, pri tio neniam mi tediĝis, ĉar mi vere ilin amas."

 

    Mevoj akompanas ŝin en vento kaj pluvo

 


Mevoj kune kun Avino Cui 

 

    Avino Cui enamiĝis al tiuj birdoj ekde 1985 post ilia alveno al Kunming. Ŝi disdonis manĝaĵojn al ili en diversaj lokoj de Kunming, kiaj Desheng-ponto, la lago Cuihu, la parko Daguanlou kaj digo. Komence ŝin akompanis ŝia edzo, sed nun ŝi tute sola, ĉar ŝia edzo forpasis. En la pasintaj 26 jaroj ĉiuvintre malgraŭ pluvo kaj vento, ŝi disdonas manĝaĵojn al mevoj ĉiutage.

 

    Dum 26 jaroj, Avino Cui malavare donas sian amon al mevoj, kaj ankaŭ mevoj ŝin akompanas en pluvo kaj vento. 4 jarojn antaŭe, ŝia edzo malsaniĝis. Ankaŭ en tiu ĉi vintro ŝi ellitiĝis je la 5-a horo matene por fari panojn al mevoj, kaj poste ŝi veturis per aŭtobusoj al la parko Daguanlou por disdoni manĝaĵojn al mevoj ĉ. la 9-a horo. Kaj ĉ. la 10-a horo ŝi revenis hejmen kaj preparis manĝaĵojn por la edzo en hospitalo, kie ili kune tagmanĝis, babilis pri mevoj kaj retrorigardis gajajn pasintaĵojn.

 

    "Mia edzo estis bonkora kaj purema. Kiam ni kune disdonis manĝaĵojn al mevoj, li ĉiam helpis al mi porti la sakon, en kiu estas manĝaĵoj por mevoj, kaj cedis al mi la sidlokon en aŭtobuso." Rigardante mevojn ŝvebantajn en la aero, Avino Cui rememoris kun rideto. En 4 jaroj post forpaso de ŝia edzo nerimarkite ŝanĝiĝis ŝia vivo, sed neniam ŝanĝiĝis ŝia tagordo kaj ŝia amo al mevoj.

 

    Ŝiaj gefiloj alportis farunon por prepari manĝaĵojn al mevoj

 

    En ŝia simple ornamita loĝdomo el du dormoĉambroj kaj unu salono estas malnovaj televido kaj sofoj. Sur fenestroj algluiĝis la ĉina ideogramo kun signifo "Feliĉo". Evidente, ŝia familio ne estas riĉa, sed varma.

 

    La maljunulino havas unu filon kaj du filinojn, ili ĉiuj estas obeemaj al la gepatroj. "En la sakoj ĉe la angulo estas faruno tritika kaj maiza. Ili, pezaj je 25 kilogramoj, estis alportitaj de miaj gefiloj, sed mi persiste ilin pagis."

 

    En la kuirejo estas serio da vapormarmitoj, kiuj ili aĉetis antaŭ multaj jaroj speciale por vaporumi panojn al mevoj. Ĉiumatene, Avino Cui prenas kilogramon da tritika faruno kaj kilogramon da maiza faruno por prepari panojn. Dum tiom da jaroj, la maljunulino ĉiam persiste ellitiĝas je la 5-a matene, eldomiĝas je la 8-a, hejmen revenas je la 11-a kaj enlitiĝas por dormi je la 9-a vespere.


 

    Familianoj kaj najbaroj ŝin akompanas en mevo-manĝigo

 

    Menciinte la maljunulinon, najbaroj ŝin laŭdis senĉese ne nur pro ŝia amo al mevoj, sed ankaŭ pro ŝia afableco al aliaj. Antaŭe, ankaŭ onklino Miao loĝanta en la sama loĝdomo de Avino Cui disdonis manĝaĵojn al mevoj kune kun la avino, sed poste ŝi tion forlasis. "Avino Cui, bonkora kaj persistema, estas respektata en la plansetlejo.

 

    Ŝia 59-jara filo Liu Jinxiang ĉiam subtenas la patrinon en ŝia mevo-manĝigo. "Obeemo estas fari maljunulojn ĝojaj. Disdoni manĝaĵojn al mevoj povas ĝojigi mian patrinon, mi kompreneble ŝin subtenas." Ŝia dua filino Liu Jinlian 49-jara esprimis sian estimon al la patrino: "Ankaŭ mi disdonas manĝaĵojn kune kun mia patrino, sed ne povis tion fari ĉiutage kiel la patrino."

 

    En la familio estas obeemaj gefiloj kaj en la urbo, kie ŝi vivas, troviĝas amindaj mevoj. La maljunulino diris, ke ŝi estas kontenta kaj feliĉa. Sur ŝia vizaĝo radias rideto same kiel printempo en la urbo Kunming, kie regas varmeco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

    Kunming-anoj kaj ruĝbekaj mevoj (I)

    Kunming-anoj kaj ruĝbekaj mevoj (II)

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688