中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
"Ni estas homoj, kiuj konkuras kun tempo"
2011-03-18

de HUANG XINGWEI

 

    Matene de la 24-an de februaro la ĉina savtaĉmento akceptis la ordonon pri savtasko, kaj la 26-an de februaro ĝi jam komencis savadon en la tertreme plagita regiono de Nov-Zelando. "Ni estas homoj, kiuj konkuras kun tempo," diris nealtstatura s-ro Zhao Ming, estro de la ĉina savtaĉmento.

 

    La 22-an de februaro okazis 6.3-grada tertremo en la urbo Christchurch en suda Nov-Zelando, kaj la katastrofo detruis multajn konstruaĵojn. La ĉina savtaĉmento el 10 personoj tie faras savadon kune kun internaciaj savlaborantoj el aliaj landoj.

 

    Malgraŭ laceco post dekkelk-hora flugado trans 5-horaj tempozonoj, la ĉinaj savlaborantoj tuj sin ĵetis en la savado, atinginte la plagitan urbon. La 10 membroj de la ĉina savtaĉmento dividitaj en 2 grupojn faras kune kun lokaj savlaborantoj savadon kaj purigadon en la ruino de Canterbury-Televida Domo plej serioze plagita. Pli ol 120 homoj, inkl. de 20 ĉinoj, estis enterigitaj en la ruino de la domo. De la 12-a horo ĝis la meznokto de la 26-a de februaro membroj de la ĉina savtaĉmento en ruĝaj vestoj ĉiam klopodis por trovi postvivantojn el la ruino.

 

    "Estas malfacile fari savadon en mallarĝaj spacoj de la ruino, tamen pensante pri ebleco savi postvivanton, ni ĉiuj havas ian forton en la koro kaj daŭrigas la savadon malgraŭ ĉia malfacilo," diris 31-jara ĉina savanto Wang Nianfa.

 

    Wang Nianfa ja estas veterano kun riĉaj spertoj pri savlaboro, kvankam lia aĝo ne estas granda. Li eklaboris en la ĉina savtaĉmento ekde ĝia fondiĝo en 2010, kaj partoprenis en la sav-agado en Alĝerio, Irano, Haitio kaj aliaj landoj. "Nia laboro estas rabi tempon el la Morto, kaj sekundo alte valoras."

 

    32-jara Lu Jie el Hubei-provinco de Ĉinio tuj forlasis sian hejmon ricevinte la ordonon, kaj eĉ ne havis tempon por rigardi sian 3-jaran filinon dormantan. "Mi jam kutimiĝis al tia vivo. Je la ordono ni tuj agadas."

 

    Zhao Ming, estro de la savtaĉmento, diris, ke la ĉi-fojaj membroj aĝas 29-46 jarojn, kaj ĉiuj estas elitaj kaj bone trejnitaj, inter ili troviĝas ne nur savantoj, sed ankaŭ fakuloj pri strukturo kaj taksistoj de UN pri katastrofoj. Post atingo de la ĉina savtaĉmento, koncerna flanko de Nov-Zelando ĝin taksis kaj opiniis, ke ĝi estas alt-kvalita kaj spert-riĉa savtrupo.

 

    "Ili estas ege kompetentaj," diris nov-zelanda diplomato respondecanta al interligo.

 

    En la 26-a, la membroj de la ĉina savtaĉmento revenis al la sidejo post la unua horo en la profunda nokto. Ili daŭre faris savadon sur la ruino frumatene de la sekvanta tago, post nur kelkhora ripozo sur larĝa lito por pluraj personoj.

 

    Kun tempopaso iom post iom estingiĝis la espero trovi postvivantojn, sed ĉiuj membroj de la ĉina savtaĉmento ne forlasis la savadon, kvankam lacegaj, tamen batalardo-plenaj.

 

    "Ni nepre kaptos la lastan ŝancon, kaj klopode gajnos la konkurson kun tempo," diris kun firmeco Zhao Ming, estro de la savtaĉmento.

 

    Ĝis la 2-a de marto la ĉina savtaĉmento trovis 7 kadavrojn de azia deveno je aspekto el la ruino de la Canterbury-Televida Domo. Jam 161 homoj mortis en la tertremo okazinta en Christchurch.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 


La ĉina savtaĉmento faras savadon sur la ruino de CTV-domo. 
 

Membroj de la ĉina savtaĉmento studas la savan planon sur la ruino. 
 

La ĉina savtaĉmento serĉas ankoraŭ postvivanton. 
 

La ĉina savtaĉmento trovis kadavron el la ruino de la Canterbury-Televida Domo. 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688