中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Finkonstruita la nova guberniurbo de Beichuan plagita de la granda tertremo
2011-02-18

de ZHOU PING

 

    La 23-an de januaro 2011, du kaj duonan jarojn post la granda tertremo en Wenchuan la 12-an de majo 2008, beichuan-anoj, kiuj ricevis novan domon per lotado, ektransloĝiĝis en la novan guberniurbon de Beichuan. Tio signifas, ke la tasko rekonstrui Beichuan en tri jaroj estis anticipe plenumita.

 

    Por beichuan-anoj tiu tago estas neforgesebla. Ili adiaǔis simple konstruitan loĝejon kaj komencis sian novan vivon.

 

    Por ke la loĝantoj, kiuj loĝis en la simple konstruita domo pli ol du jarojn, glate enloĝiĝu en novan domon, la beichuan-a registaro donis al ili helpon en trafikiloj kaj homfortoj kaj starigis provizoran bazaron. Antaǔ la Printempa Festo pli ol 7 000 familioj enloĝiĝis en novan guberniurbon.

 

    Loĝanto enloĝiĝinta en la novan guberniurbon de Beichuan Liu Dagui diris: “Oni devas intensigi korpoekzercadon por sano. Nun estas bonaj politikoj kaj oni devas multe ĝui belan vivon.”

 

    La nova Beichuan nomata de popolanoj suferintaj de la tertremo “Nia hejmo” havas ne nur komercan straton, sportejon, memorigan muzeon kontraǔ tertremo, lernejon, hospitalon, bazaron, sed ankaǔ aliajn projektojn de popola vivo kaj ĝi fundamente posedas kapablon liveri socian publikan servon.

 

    Sekve de enloĝiĝo de pli kaj pli multaj beichuan-anoj glate iras luigado de la komerca piedir-strato kun areo de 7 600 kvadrataj metroj. Multaj lokanoj ĵetis sian riĉigan rigardon al la strato. Inter la sinanoncantaj komercistoj estas ne nur personoj entreprenantaj varojn kun famaj markoj, sed ankaǔ tiujn de lokaj produktoj. Krome, iuj beichuan-anoj laborintaj en aliaj lokoj revenis al sia hejmloko.

 

    Komercisto You Yi diris: “Mi deziras reveni al mia hejmloko post multjara laborado en alia loko. Konstruaĵoj de la nova Beichuan havas densan ĉjang-nacian stilon kaj ili certe allogos multajn vizitantojn lokajn kaj alilokajn.”

 

    Por ke la popolanoj, multe suferintaj en la tertremo, havu ne nur loĝejon, sed ankaǔ bonajn vivon kaj estontecon, rekonstruante la novan Beichuan oni aparte atentas ĝian konstruadon de industrioj. En industria zono de la nova Beichuan kolektiĝis entreprenoj de elektronika informo, fabrikado de biologiaj medikamentoj, novaj mediprotektaj materialoj kaj prilaborado de turismaj varoj. La zono helpos laborigon de 10 mil homoj kaj multaj lokaj junuloj povos labori proksime de sia hejmo.

 

    Beichuan estas gubernio serioze plagita de la tertremo en majo, 2008 kaj ĝia guberniurbo estis komplete ruinigita. Komence de novembro 2008 estis sankciita la projekto de transloĝiĝo de Beichuan al alia loko, kiu, troviĝanta 2 kilometrojn oriente de la urbeto Anchang, kun areo de 10 kvadrataj kilometroj estas 23 kilometroj for de Beichuan. La 12-an de majo 2009 komenciĝis konstruado de Beichuan-a Mezlernejo, la unua projekto en la nova guberniurbo de Beichuan. La 25-an de septembro 2010 la nova Beichuan konstruita de Shandong-provinco estis transdonita al la loka registaro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 


Ruino de la domo de la gubernia registaro de Beichuan post la tertremo 
 

Guberniurbo de Beichuan post la tertremo 
 

Plano de la nova Beichuan 
 

Nova guberniurbo de Beichuan 
 

Larĝa strato de la nova Beichuan 
 

 Placo kun nacia stilo en la nova Beichuan
 

Domoj kun ĉjang-naciaj trajtoj 
 

 Loĝdomoj en la nova Beichuan
 

 Beichuan-anoj en la novjaro
 

 Pendigo de ruĝaj teksaĵoj por peti feliĉon

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688