中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Komplete ĉesiĝis produktado de la Pekina Shijingshan-a Fabrikejo de Shougang-Grupo
2011-02-12

de MA ZHE

 

    La 13-an de januaro 2011, je la 10-a kaj 30 minutoj, entreprena prezidanto Zhu Jimin anoncis en la produkto-ĉesa ceremonio de la Pekina Shijingshan-a Fabrikejo de la Ĉina Shougang-Grupo (Kompanio) Limigita, ke la nomata entrepreno realigis sekuran, stabilan kaj ekonomian produkto-ĉesadon, ekde la tago tiu ĉi pli-ol-90-jara ŝtala urbo honore retiriĝis.

 

    La Ĉina Shougang-Grupo (Kompanio) Limigita fondiĝis en 1919 kaj situis ĉe plilongiga linio de Chang'an-strato je nur 17 kilometroj okcidente de la Placo Tian'anmen. Ĝia plejalta jara produkto-kvanto de ŝtalo estis ĉ. 10 milionoj da tunoj. Pro ekspansio de la urbo Pekino, ĝia sidejo ŝanĝiĝis de "okcidenta antaŭurbo de Pekino" al urba kvartalo de Pekino, kaj poluado kaŭzita de ĝia produktado estis pli kaj pli atentata. Ĝia produkto-ĉeso mutigos la maŝinojn de la ŝtala urbo en okcidenta Pekino kaj nuligos la tieajn densajn fumojn, tio signifas, kela entrepreno eniros en la periodon de tute novaj transformo kaj disvolvo.

 

    Februare de 2005, la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado donis oficialan skriban respondon al la Pekina Shijingshan-a Fabrikejo de Shougang-Grupo pri ties transloĝa plano, kaj sankciis, ke ĝi reduktu la produkton, transloĝiĝu, reguligu la strukturon kaj la medion, konstruu novan sidejon en Caofeidian en Tangshan de Hebei-provinco, starigu produkto-linion en la kvartalo Shunyi, malproksima antaŭurbo de Pekino, kaj finu la transloĝiĝon en la fino de 2010.

 

    La produkto-ĉesado daŭris 128 horojn, de la 10-a horo de la 16-a de decembro 2010 ĝis la 18-a horo de la 21-a. La agado tuŝis 4 fabrikojn kaj 6 koncernajn kompaniojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 


La lastafoja ŝtaligo de la Pekina Shijingshan-a Fabrikejo de Shougang-Grupo 
 

La lastafoja ŝtaligo de la Pekina Shijingshan-a Fabrikejo de Shougang-Grupo 
 

La lastafoja ŝtaligo de la Pekina Shijingshan-a Fabrikejo de Shougang-Grupo 
 

La lastafoja ŝtaligo de la Pekina Shijingshan-a Fabrikejo de Shougang-Grupo 
 
 
Kuna fotado antaŭ la fornego de la lastafoja ŝtaligo
 

Liu Qi (dekstre), gvidanto de Pekino, atribuas honoran tabulon al Zhu Jimin, prezidanto de Shougang-Grupo. 
 

Birdo-rigardo al la Pekina Shijingshan-a Fabrikejo de Shougang-Grupo 

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688